Fortika kolono

Serĝo Elgo: La Aliulo. Romano, 218 paĝoj. Paris 2011, SAT.

Dum sia vivo Georges Lagrange publikigis unu novelaron kaj kvar krimromanojn sub la pseŭdonimo Serĝo Elgo. Sep jarojn postmorte aperis kvina romano, iom alispeca ol la antaŭaj, kvankam ankaŭ ĉi-kaze temas pri krimoj kaj antaŭ ĉio pri mistero, kiu solviĝas ĉe la fino (kvankam la plej multaj legantoj sendube jam pli frue divenis ĝin).

Kiu jam legis la pli fruajn verkojn de Lagrange rekonas la stilon, la temaron kaj la manieron kunplekti ekscitan intrigon kun etaj predikoj pri politiko, socio kaj religio. En ĉi tiu lasta verko tamen aperas pli amplekse ol antaŭe ankaŭ membiografiaj eroj. Fakte, en la unua duono de la romano, apenaŭ eblas nomi ĝin krimromano. En tiu parto prezentiĝas la ĉiutaga vivo kaj historio de la ĉefaj protagonistoj, kaj iom post iom oni komencas supozi interrilatojn ne ĉiam evidentajn. Inter tiuj personoj aperas ankaŭ la patro de la ĉefa protagonisto. Tiun patron la aŭtoro ŝajne modlis surbaze de sia propra vivo. Tamen li retroŝovis tiun alian memon 15 aŭ 20 jarojn en la tempo. Li dediĉas sufiĉe ampleksan ĉapitron al li (aŭ al si), sed plue tiu patro ne ludas notindan rolon en la rakonto. Post duono de la verko la eventoĉeno iĝas pli ekscitiga, kaj la mistero densiĝas. La legado tra la tuta romano estas glata kaj senĝena, sed en la dua duono pli atentokapta kaj distra.

La verko temas pri sozio, tio estas persono kun tre simila, se ne identa, aspekto kiel la ĉefa protagonisto. La sozio komplikas al li la vivon kaj kelkfoje agas en lia rolo, eĉ en la plej delikataj situacioj. Ĉi tiu temo de similulo ja estas konata el la literaturo, eble plej multe el la populara kulturo, tamen ne nur. Ni pensu pri la psikologie angoriga romaneto Sozio de Dostojevskij el 1846, la distraĵo Ĉu li? de Henri Vallienne, la dua aŭ tria originala romano en Esperanto, kaj kial ne La gepatra kaptilo, usona kinofilmo el 1998 kun Lindsay Lohan kiel du ĝemelinoj (bazita sur romano de Erich Kästner). Nu, eblus plilongigi la liston, ĉar evidente estas io universale homa en la penso "se ekzistus iu dua mio", kaj krome, la simileco de unuovolaj ĝemeloj sendube fascinas nin ĉiujn.

Do, Lagrange elektis oftege ekspluatitan bazon de sia rakonto, sed kompreneble li faris el ĝi ion propran. La intrigo tamen enhavas kelkajn ege malkredindajn punktojn. Detalojn mi ne malkaŝos, sed sendube ĉiu leganto iuloke pensos, ke li troigis la eblojn de simileco. La aŭtoro mem ŝajne konsciis tion, ĉar unuloke li skribis pri la protagonisto: Li jam imagas la kolektivan bremsatan ridegon en la policejo. Kiu kredus lin? (p. 169)

En krimromano tiaj malprobablaĵoj tamen ne tro multe ĝenas. Problemeto tamen estas, ke ĉi tiu verko estas samtempe tre realisma prezento de la ĉiutaga vivo de kelkaj personoj, kun kiuj la legantoj povas identiĝi. Kaj en tia teksto oni ne same facile glutas malkredindajn detalojn.

En tiuj realismaj partoj de la romano oni trovas interalie bonan scenigon de iom-post-ioma enamiĝo, plue troviĝas nekutimaj scenoj de laboro, interalie en formo de pontokonstruado (ion similan mi memoras nur el la romano La tunelo de Marco Picasso, se paroli pri la Esperanta literaturo). Kaj kompreneble troviĝas la ĉiamaj ideaj predikoj, ĉi-foje ne tiom pri politiko, kiom pri religio. Kvankam mi persone estas proksimuma samideano kun Lagrange kaj liaj ĉefaj predikantoj, mi tamen ofte ne aprezas lian manieron altrudi tiujn opiniojn sen natura rilato al la cetera intrigo. Ĉi-kaze ili aperas ĉefe en vespermanĝa konversacio kun persono, kiu ludas neniun alian rolon en la libro ol reprezenti la stultan kaj bigotan religiemon.

Kiel ĉiuj aliaj Esperantaj verkistoj, ankaŭ Lagrange havis siajn lingvajn ĉevaletojn kaj proponojn. Ili tamen estas sufiĉe modestaj kaj tute ne ĝenas la legadon. Plej rimarkinda eble estas lia emo forigi la silabon -aŭ en kelkaj adverboj, aŭ "anstatigi" ĝin per adverba -e.

Parolante pri la lingvaĵo, mi menciu ke la libro enhavas postparolon de Arno Lagrange, interalie kun indikoj pri lingva reviziado. Okaze de ŝanĝoj oni piednotis la originan formon uzitan de la aŭtoro. Temas pri malgranda nombro da ŝanĝoj (eble trideko aŭ kvardeko en ducent paĝoj), kaj eĉ pli malmultaj el ili ŝajnas al mi efektive bezonataj. Troviĝas eĉ ekzemploj de fuŝoj fare de la reviziantoj (ekz. sur paĝo 143 oni faris stultan aldonon, montrante ke oni ne zorge legis kaj komprenis la rakonton), sed ĉio ĉi estas bagateloj. La lingvaĵo estas bona, punkto amen. Se oni tamen volis revizii ĝin, oni povintus korekti du-tri eraretojn kiel pagi la taksojn (=impostojn, p. 69) kaj strategia objektivo (=celo, p. 77).

Georges Lagrange estis grava kontribuanto al la Esperanta kulturo. Liaj kvin romanoj kaj unu novelaro estas nur unu kolono en lia konstruaĵo, tamen tre fortika kolono!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La Aliulo Serĝo Elgo Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2