TTT-ejo de UEA

LA KNABINO KIU NE EKZISTIS

Aminda. Leendert C. Deij. Prilly: LF-koop, 1997. 103p. ISBN 3 906595 11 0. 21cm. Prezo 33,00 gld.

Ĉi tiu libro prezentas dilemon al recenzanto -- ĝi estas nek lakto nek selakto. Temas pri knabineto, Aminda, kiu denaske lernas Esperanton. Ŝi tamen neniam ekzistis. La aŭtoro kunigis ĝeneralajn observojn pri infana lingvo-akirado kun kelkaj publikigitaj raportoj pri veraj denaskuloj Esperantaj, sed kompreneble multaj detaloj estas nur imagitaj. Kiel beletra verko la libro estas tro longa kaj teda (malgraŭ la flua, vere modela stilo), sed kiel faka verko ĝi estas nefidinda kaj eĉ neinteresa.

Aminda estis verkita antaŭ duonjarcento, kio parte klarigas la spekulativan, eĉ eraran priskribon de kelkaj flankoj de lingvo-akirado. Ekzemple, Aminda nomas porkon "afo" (ŝafo) ĉar ŝi, laŭ la libro, ne distingas la du bestojn percepte. Pli verŝajne ŝi (se ŝi do ekzistus) nur troĝeneraligas la signifon de la vorto. Ankaŭ la priskribo de la komenca stadio de la lingva son-perceptado estas pli-malpli mala al tio, kion malkovris modernaj instrumentoj de cerbo-mapado.

Kvazaŭ pasintjarcentaj sonas la asertoj, ke en iuj "primitivaj lingvoj" aŭ "barbaraj idiomoj" postrestis bebaj parolsonoj, mankas la distingo inter substantivoj kaj verboj, aŭ tute mankas verbotempoj. Substantivoj kaj verboj troviĝas en ĉiuj lingvoj de la mondo (almenau tiom, kiom en Esperanto!), kaj la manko de verbotempoj ne faras iun lingvon pli "primitiva" ol faras ekzemple la nederlandan la manko de pluraj utilaj verbokategorioj, kiujn bulgaroj konsideras esencaj en sia lingvo.

Ankaŭ kiel priskribo de Esperant-lingva etulino la libro impresas nerealisme. Aminda ŝajnas kreski en unulingve Esperanta medio, kio en vera vivo okazas maloftege. Ŝiaj imagitaj fruaj frazoj ne konformas al miaj scioj pri la lingvaĵo de etaj denaskuloj: kiam Aminda jam formas kvarvortajn frazojn kun diversaj frazopartoj, al ŝi ankoraŭ mankas la artikolo kaj la akuzativo (eĉ singulara).

Gravaj kaj ĝustaj ŝajnas al mi tamen la observoj, ke la frua lingvo-akirado baziĝas sur intensa interagado inter la bebo kaj la gepatroj (kvankam la patro restas tre fone en ĉi tiu rakonto), kaj ke iuj infanoj alproprigas frazmelodiojn jam antaŭ ol ili uzas la unuopajn vortojn de la imitataj frazoj. La aŭtoron inspiris sincera admiro de la miraklo de lingvo-akirado, sed escepte de kelkaj interesaj citaĵoj el pioniraj raportoj pri denaskuloj (Butler, Birkeli), Esperanto aperas en la libro tute superflue. Oni divenas, ke la aŭtoro posedus pli subtilajn kaj fidindajn notojn pri la evoluo de infanoj nederlandlingvaj.

Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian ideologion enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed nur socia fenomeno. La eldonisto rekomendas la libron al la leganto sendepende de tio, "ĉu vi estas por aŭ kontraŭ denaskismo"; sed se iu parolas al sia infano Esperanton, neniuj eksteruloj bezonas esti por aŭ kontraŭ tio pli multe ol ili bezonas havi opinion pri la grandeco de la poŝmono por la infano. Laŭ la aŭtoro mem, "la transnaciaj geedziĝoj, la kreskanta nombro de denaskaj esperantistoj kaj la konturiĝanta 'popoliĝo' de la esperantistaro garantias naturan evoluon kiel vere komuna, socia interkomprenilo", kion mi ne vere komprenas; tio estas la sola neklara frazo en la tuta verko.

Bedaŭrinde el ĉi tiu libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj.

Jouko Lindstedt (Finnlando)

 

Reen al:

Aminda Leen Deij Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo