Raymond Schwartz: Anni kaj Montmartre

SCHWARTZ, Raymond ; Anni kaj Montmartre ; Solsona ; Parizo 1930 ; 128 p.

Legu recenzon de Arnold Behrendt el Germana Esperantisto 1930: Anni kaj Montmartre

"Malgaja aventuro de l' juna germanino, delogita, trompita, forlasata en Parizo... estas rakontata tiel sprite, tiel moke, per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblan emocion." /G.S., Esperanto, 1930, p. 136.

"Anni kaj Montmartre, rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto faras ĝin vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne Esperanta, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco.
/Kalocsay, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 483

"Humora, ironia, satira romano. La certe malgaja aventuro de l' juna germanino delogita, trompita, forlasata en Parizo kie ŝi malsuprenfalas ĉiujn ŝtupojn de l' socia klasaro ĝis nevola kunkulpo en krimo estas rakontata tiel sprite, tiel moke per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj ke ĝi elvekas nevenkeblan ridadon."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"Kiel kutime ĉe Schwartz li verkas pri loko kaj medio, kiujn li konas kaj amas; ĉu li verkas realece, tio estas alia demando. Sed la medio de la parizaj diboĉejoj tutcerte viviĝas al ni per la verecaj dialogoj kaj akre konturitaj rolantoj. [...] Ĉirkaŭ la historio de Anni, naiva germanino, kiu venas Parizon kaj falas en la manojn de fiperanto de prostituitinoj, teksiĝas tuta atmosfero de la montmartraj stratoj kaj la vivo de la pariza submondo. "
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Raymond Schwartz - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj