Arne, la ĉefido

Dia Regno 2 (857) 2006

Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko. Leif Nordenstorm. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2005. 112 paĝoj.

Ĉarma libro pri la vivo en apudmara vilaĝo de nia vikinga tempo. Arne kaj la sklava bubo Trumbe estas la roluloj ĉirkaŭ kiuj la rakonto sin movas, sed krome la scenejon plenigas gekamaradoj, parencoj kaj aliaj. Eĉ Ansgar kaj Vitmar mallonge aperas, survoje al Birka.

La verkisto jam indikis ke estas romano por 8-14-jaruloj, sed mi opionias ke ĝi legindas al ĉiuj. Per dekunu ĉapitroj sur 110 paĝoj ni povas sekvi vere intereskaptan historion, ne nur pri la junuloj sed pri multaj aspektoj de tia praa vivo, ĉiutagaĵoj kaj aventuroj varias. Ĉion vigligas dialogoj kaj interparoloj. La lingvo estas simple klara sed kun riĉa vortenhavo, tiel ke lingve nespertaj povas konsiderinde progresi. Formu studcirl(et)on!

Ĉio tio aperas en praktika poŝformato kaj spritaj ilustraĵoj de Pavel Rak pliĝojigas la legadon. La eldonejon Kava-Pech por tre bela finformado gratulas

Åke Ahlrén

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo