Ĉarma rakonto pri la vivo en vikinga vilaĝo

Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko. Leif Nordenstorm. Kava-Pech. Dobřichovice. 2005. 112 paĝoj. 5,40 eŭroj.

La libro Arne, la ĉefido estas libro por 8-12-jaraĝaj infanoj, kaj jam pro tiu ĉi fakto ĝi meritas atenton – ja draste mankas en E-literaturo legaĵoj por infanoj en tiu aĝo (nu, entute mankas porinfanaj legaĵoj). Kiel sciigas al ni la subtitolo, ĝi estas la rakonto el la vikinga epoko. Ne, ĝi ne estas "sagao pri iama gloro", nek ĝi estas "pirateca" rakonto pri la vikingaj invadoj. Ĝi estas ĉarma rakonto pri la ĉiutaga vivo en vikinga vilaĝo en la 9-a jarcento.

Ĝi estas fikcia rakonto kun historia elemento: "Eble okazis io simila al la okazintaĵo en la libro. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj Nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 p.K. kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado", - skribas la aŭtoro de la libro, Leif Nordenstorm, en la postparolo. Tamen, aperas en la rakonto du historiaj personoj – kristanaj misiistoj, kiuj vojaĝis al tiam pagana Svedio. Ĝuste pro tio la aŭtoro "enloĝigis" la rolulojn ĝuste en la 9-an jarcenton – por montri, almenaŭ iomete, la transiron de la praskandinava religio al kristanismo, kiu okazis malrapide dum pluraj generacioj.

La ĉefa heroo de la rakonto estas Arne, ĉ. 10-11-jaraĝa knabo. Li estas filo de la ĉefo de la vilaĝo kaj samtempe nepo de sklavino. Ilia familio posedas sklavojn, kaj grava elemento de la rakonto estas lia kompreno, ke ankaŭ sklavoj estas homoj kaj meritas bonan traktadon. Multon en tiu kompreno li ŝuldas al la venintaj misiistoj kaj la amikeca rilato kun unu el la sklavoj.

La tuta rakonto estas verkita tre realisme – la aŭtoro, evidente, mem interesiĝas kaj faris esplorojn pri la vivo en la tiutempa Svedio. De la libro oni ekscias pri la ĝojoj kaj la zorgoj de la vilaĝanoj, pri la manĝoj, kutimoj kaj homaj rilatoj. Sed kio vere mankas en la rakonto estas intrigo – la rakonto estas iom monotona…

La stilo de la rakonto estas ĝenerale sufiĉe facila – kvankam ne tiel facila, kiel mi atendus por la 8-12-jaraĝaj infanoj… foje troviĝas tie pezaj gramatikaj formoj, kaj nur manpleneto da vortoj havas siajn klarigojn fine de la libro (kiel "runo", "Odino", "Saksio" ktp.) – tamen, en la teksto estas neniu indiko, ke fine de la libro haveblas klarigoj. Aperas tie ankaŭ multaj sufiĉe malfacilaj kaj klarigendaj vortoj ("boardi", "sagao", "medo", "vadi" kaj multaj aliaj). Tamen mi devas ĝenerale laŭdi bonan stilon kaj provlegadon de la libro; ĝi estas preskaŭ senerara – senteblas la redaktora sperto de la verkinto (Leif Nordenstorm estis dum longa tempo redaktoro de Kontakto kaj de la sveda La Espero.)

Tamen eĉ malgraŭ tiuj ĉi mankoj, mi ja rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj, en kies familioj kreskas denaskaj espeantistoj.

Ĵenja Amis, Ukrainio/Usono

Kontakto, Numero 211 (2006:1)

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo