Ronald C. Gates: Briĝo kun veneno

Antwerpen, 2014. Flandra Esperanto-Ligo. 92 paĝoj.

Ronald Cecil Gates, la aŭtoro de tiu ĉi krimromano, estas iama estro de aŭstralia universitato. Tiuj universitatoj, se kredi tiun ĉi kaj aliajn romanojn de Gates, ne nur estas loko de studo kaj esploro, sed ankaŭ de intrigoj, venĝoj kaj murdoj!
Tiu ĉi rakonto estas la kvina en serio da murdenigmoj, en kiuj ĉefrolas detektivkomisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson. Temas ĉifoje pri hommortigo okazinta dum kunveno de la loka briĝa klubo. La viktimo estas la prezidanto de la klubo kaj profesoro pri filozofio en la universitato.

La eldonejo

Legu recenzon de Anina Stecay en Beletra Almanako:
Komforta detektivromano

Legu recenzon de Viktor Sapoĵnikov el La Ondo de Esperanto, 2015, N-ro 6 (248):
Briĝo kun veneno

Legu recenzon de Paul Gubbins el La Brita Esperantisto, aŭtuno 2014:
Briĝo kun veneno

Reen al: Ronald C. Gates - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj