Brilo de Fantomo

Margit Thoraeus-Ekström: Brilo de Fantomo

"Brilo de Fantomo" ne estas fantomrakonto, sed amrakonto pri la vivo de ordinara knabino en bieno en Svedio. La romano ne povas inciti iun ajn. Ĝi estas bonkora klopodo esprimi la vivon de malriĉa knabino. La verkinto priskribas kaj la malfacilajn kaj la romantikajn flankojn de amo. Oni ankaŭ povas klasifiki la romanon kiel verkon de la laborista literaturo. Mi ne scias ion pri la klasa deveno de la aŭtorino, sed la verko tamen priskribas la rilatojn inter anoj de diversaj klasoj de la socio.

Neforgesebla epizodo en la verko estlas la priskribo kiel la fianĉo de la ĉefpersono ne volas tuŝi sian fianĉinon dum la fianĉeco, sed samtempe vizitas prostituitinon intertempe, kaj eĉ ne hontas pri tio. Tiu epizodo plaĉas al mi ĉar ĝi estas ekzemplo pri kritikinda duobla moralnormo, kiu ankoraŭ ekzistas en kelkaj kulturoj.

Kritikinda estas la abunda uzo de citiloj en la libro, ekz. Certe estas, ke li poste transmigris al Ameriko, por „krei sian feliĉon" (p. 13). Citilojn oni uzu se oni vere citas iun apartan homon, ne se oni uzas iun dirmanieron.

La lingvaĵo estas bona. La stilo estas simpla. Oni tamen ne povas meti la verkojn inter la plej altkvalitaj esperantaj literaturaĵoj, sed se oni legas ĝin kun la antaŭsupozo ke ĝi estas amromano, oni ne seniluziiĝas.

Leif Nordenstorm

 

Reen al:

Brilo de Fantomo Margit Thoraeus-Ekström Ĉefpaĝo originala literaturo