Horore distra

Karolo Piĉ: La Mortsonorilo de Chamblay. Detektivromano. 250 p. Iltis, Saarbrücken 1983.

En ĉi volumo, post la romano La Mortsonorilo de Chamblay, Karolo Piĉ aldonis dudekpaĝan eseon kun la titolo Sepfoje pri folkliteraturo, kie li tre interese kaj elokvente pledas por la graveco de populare distraj ĝenroj precipe en la Esperanta originala prozo. Laŭ li, la rolo de amuza, leĝera literaturo senpretenda estas ne nur firmigi kaj konatigi la simplan, fundamentan Esperanton, sed ankaŭ firmigi la komunan identecon de la esperantistoj. Pluraj aferoj en tiu eseo ja diskuteblas, sed plej gravas, ke Piĉ tie klare esprimas sian intencon kaj ambicion pri sia verko La Mortsonorilo de Chamblay.

Kvankam lia romano do estas verkita kvazaŭ je mendo, por kontentigi lingvan kaj sociologian taskon, tion oni apenaŭ rimarkas legante ĝin. Ŝajne Piĉ tiel sorbiĝis de sia memdonita komisio, ke li povis tute liberigi sian krean fantazion kaj utiligi sian artan inspiron. Alia eblo estas, ke tiu "mendo" estis nur preteksto por okupiĝi pri io, kio fascinis lin.

Kio des pli forte sentiĝas, estas la tradicioj kaj kliŝoj de la elektita ĝenro. Malgraŭ la subtitolo, kaj kvankam ja aperas en ĝi detektivo, ĉi verko tute ne estas detektivromano de ordinara speco. Ĝi estas gotika horor-romano. Kiel tia, ĝi povas ŝajni anakronisma. Kial hodiaŭ verki tian? Nu, ankaŭ al tio la aŭtoro respondas en sia eseo: ĉar tiu ĝenro estas ne eksmoda, sed ekstermoda; ne pretertempa, sed sentempa. Eble ne ĉiuj konsentus kun li pri tio.

Nu, estu kiel ajn - oni devas konfesi, ke Piĉ elektinte sian ĝenron tute kaj senkompromise plonĝas en ĝin. Estas vere, ke en la rakonto persono malaperas, kaj oni alvokas polican detektivon por solvi la kazon, sed tio ne estas la esenco de la verko. En la dudeka el dudek sep ĉapitroj la kazo efektive estas solvita, sed post tio la aŭtoro kvazaŭ retroigas la intrigon, malsolvante la kazon denove. Nu, finfine tamen ŝajne kelkaj aferoj klariĝas. Sed pri vera krimenketado ne temas. Oni ne serĉas indikojn, spurojn, motivojn aŭ alibiojn. Aŭ, almenaŭ, oni ne trovas ilin:

"Ĉu vi havas nenian ideon?" ŝi demandis.

"Mi havas mil ideojn!" li respondis. "Sed mi havas nenian postsignon! Kaj tio estas katastrofo! Detektivoj devas havi postsignojn. Sen postsignoj ili estas kvazaŭ sen la manoj!" (p. 139)

Fakte, neniu en la rakonto vere interesiĝas pri la eventuala krimo. Anstataŭe oni dediĉas sin al ĉiaj tradiciaj ingrediencoj de romantike gotika hororaĵo. Temas pri kastelo kun preĝejo, kapeloj, kripto, kaŝitaj tuneloj, sekretaj pordoj kaj kaŝejoj, keloj, turoj, torturejo kaj puto. Temas pri sonoriloj kiuj sonoras sen konata kaŭzo kaj orgenoj kiuj ludas ne nur muzikon sed krome murdojn. Temas pri ĉiaj misteraj figuroj en la grafa kastelo, pri la sanga kaj krima historio de mezepokaj kastelestroj kaj estrinoj, pri murdoj kaj adulto, pri skeletoj kaj frakasitaj kranioj, pri fantomoj kaj kadavroj, glavoj kaj hakiloj, malnovaj arkivoj, misgvidaj mesaĝo-slipoj, sekretoj, misteroj kaj nediveneblaj enigmoj. Kaj temas unue kaj laste pri la bela Georgina, grafino de Chamblay, anĝelo aŭ diablo, aŭ eble iu ŝia dublanto.

Necesas klare diri, ke Karolo Piĉ plene mastras ĉi ĝenron. Ĝi estas kvazaŭ kreita ĝuste por li. La latinaĵoj, la historio de nobeloj, la ambigueco de la rolantoj estas ĝuste lia hejma tereno. En la 18a ĉapitro, ĉe la pinto de dramaj eventoj, okazanta en kripto inter kadavroj freŝe putraj kaj mezepokaj, li atingas apogeon, kiu impresus kiel parodio, se temus pri alia verkisto. Kompreneble Piĉ aldonas al la klasikaj kliŝoj de la ĝenro ankaŭ iom el sia persona provizejo, ĉefe rilate al virina malĉastado kaj skurĝado de nudaj junulinaj postaĵoj, tamen ne pli ol oni elportas. Kiam li prezentas la mezepokajn nobelojn, hantatajn de kruelaj kaj misteraj mortoj, oni fojfoje suspektas, ke temas pri spirite membiografia verko:

"Kia estis Rudolfo la II-a?" li demandis.

"Pasia!" ŝi respondis sen ia ajn surpriziĝo. "Pasia kaj melankolia! Oni diras, ke li estis freneza. Sed tio estas kalumnio. Ĉiam li serĉis ion. Li estis turnita malantaŭen, al la pasinteco. Sed neniam li trovis tion, kion li sopiris. Li estis malfeliĉa. Li amis virinojn kaj porcelanajn vazojn. Sed vazoj estas malvarmaj kaj virinoj malfidelaj kaj frivolaj! Li estis preskaŭ moderna..." (p. 97)

La stilo de ĉi romano estas tre flua kaj plaĉa. Malgraŭ la gotika intrigo, Piĉ ne ŝarĝis la rakonton per malnovstila pezo aŭ komplikaj frazoj. La lingvo uzata plejparte estas normala Esperanto, kiun li tamen jen kaj jen spicis per unuopaj lingvaj apartaĵoj de sia propra speco, "piĉismoj". Ili aperas maldense, sed oni iom saltetas ĉiufoje stumblante sur ili, pro la plena manko de vera motivo enplekti tiajn strangaĵojn. En 220 paĝoj mi notis ekzemple tri "olim", unu "graŭ", kvin "erst" (el kiuj tiu sur paĝo 220 estas tute erare uzita), unu "nam", du "solti" kaj kelkaj "recedi", "kunkludi" kaj alio. Do, eĉ se mi supozeble pretervidis kelkajn, tamen nur unufoje en kvin aŭ dek paĝoj aperas tia piĉismo. El aliaj lingvaj nekutimaĵoj troveblas ekzemple "allasi" en la senco de agnoski, rekoni, konfesikoncedi, kaj "perpleksa" en la senco freneza.

Oni vere povas demandi sin ĉu indas eldoni en la 1980aj jaroj romantike gotikan horor-romanon originale verkitan en Esperanto. Tamen, se oni akceptas la ekzistorajton de tia verko, apenaŭ eblus trovi por ĝi aŭtoron pli taŭgan ol Karolon Piĉ. Li kreis horore distran verkon.

Sten Johansson

 

Reen al:

La Mortsonorilo de Chamblay Karolo Pič Ĉefpaĝo originala literaturo