Sprita, plaĉa, vigla

Stan Bubenič: Sub cirkotendo. 195 p. Internacia Esperanto-Instituto, Hago 1988.

La orientbohemia urbeto Litomyšl plej konatas al esperantistoj pro Karolo Pič kaj lia Litomiŝla tombejo. Tamen estas verkita tie ankaŭ Esperanta romano tute alispeca. Temas pri Sub cirkotendo de Stan Bubenič, verkita en 1969 sed aperinta nur du jardekojn pli malfrue, post la morto de la aŭtoro.

Sub cirkotendo estas anekdotaro, rakonto pri la vivo de artistoj kaj muzikistoj de negranda cirko en Ĉeĥoslovakio iam dum la postmilitaj jaroj. Ĝia verkinto estis juristo, kiu tiuepoke pro politika persekuto devis labori kiel muzikisto, interalie en cirko. Oni tamen ne pensu, ke temas pri realisma priskribo el reala cirka vivo. Tian ambicion Stan Bubenič evidente ne havis. Lia verko prezentas ĉefe tradician, romantikan bildon pri cirkoj kaj cirkanoj, plenan de kliŝoj. Tiu bildo tamen estas treege viva, bunta kaj humurplena. La rakonta talento de la aŭtoro estas mirinda, kaj per siaj ĉifitaj kaj taŭzitaj romanfiguroj li prezentas senfinan vicon da burleskaĵoj kaj aventuretoj, parte en formo de scenoj okazigataj en la rakonto, parte per anekdotoj fare de la cirkanoj. La speco de anekdotoj, ilia tono kaj la maniero prezenti ilin sufiĉe multe pensigas pri la anekdotoj de Švejk en la mondfama verko de Hašek.

En Sub cirkotendo tamen mankas la du ĉefaj aferoj, kiuj faris el la Hašek'a verko majstraĵon: mankas tia ĉarma, kuntena protagonisto, kaj mankas la baza idea mesaĝo. Se Sub cirkotendo portas mesaĝon, ĝi estas tre diskreta kaj rezigna, eble diranta "oni adaptiĝu al la cirkonstancoj, ne estu fieraĉa".

La rakonto de Bubenič ja havas figuron, alian memon de la aŭtoro, la eksjuriston Georgo Benda, kiu dum unu sezono ludas saksofonon en cirko. Tiu persono rolas tre sukcese en la komenco kaj fino de la verko, kie li kvazaŭ enkondukas nin en la cirkan mondon kaj elkondukas nin el ĝi. Sed intere, dum la rakonto, li tre malmulte ĉeestas kaj praktike ne helpas kunteni la rakonton. Tio cetere ne estas bezonata; la medio mem sufiĉas por krei koheran tutaĵon el la anekdotaro.

Iel strange, la cirka mondo de Stan Bubenič estas preskaŭ ekskluzive vira rondo. Virinoj apenaŭ aperas en la rakonto, krom du kliŝaj megeroj-edzinoj, kaj kun escepto de unu amintrigo inter muzikisto kaj akrobatino, kiu post kelkaj embarasoj finiĝas feliĉe.

En la anekdotoj kaj burleskaĵoj nur malofte kaŝiĝas eta kritiko al la ekstera mondo, kie regas la politiko. En unu loko la aŭtoro per la enkonduko de du nomoj eble okulumas al la esperantistaj rondoj:

'Ĝuste nun mi rememoras', li komencis longan rakonton, 'ke tian saman kazon, almenaŭ sufiĉe similan, mi travivis, kiam ni en la dudeksesa kun tiu Sarasano staris en Vieno. Kun ni estis tie grupo de tiuj italoj, Rosetti aŭ Korsetti, tion mi nun ne rememoras plu. Patro, patrino, filino kaj bofilo, kaj ili faris grupan akrobataĵon. Sed unu kun la alia absolute ne parolis krom reciproke sin insulti. Sed kiam ili vespere venis en la maneĝon, vi ilin ne rekonus. Ili starigis piramidojn, unu grimpis trans la kapon de la alia, dolĉe ridetis, kaj estis mirinde, ke tiu olda komedianto ĉe la fino de la numero ne kisis la manon al ŝia bajadera moŝto. Sed malgraŭ tio ni, el la orkestrejo, povis tute bone observi, kiel ili dum la numero sin reciproke insultas kaj kiel la untermano, kiu staris sube, plej volonte deĵetus la tutan piramidon teren. Mi jam ne scias, kiel tio finiĝis, sed iam rakontis iu Houser, ke la filino forkuris kun iu asekuristo kaj ke la olda Korsetti laŭdire fariĝis mezanino - aŭ muezino, mi nun ne scias -' (p. 151-152)

La stilo de Bubenič estas tre bona, viva kaj natura. La anekdotoj kaj burleskaj scenetoj estas prezentataj vigle kaj efike. Eĉ por mallongaj spritaĵoj li ofte trovis originalan formon. "Aĉetante ĉapelon unufoje en multaj jaroj, li decidis ĉiam por la plej granda. Finfine ĝi kostas la saman monon kaj oni neniam scias - la kapo povus kreski, sed same la ĉapelo povus iel tiel kuntiriĝi" (p. 11). Pri trumpetisto ni legas, ke "koncerne la aĝon, li varmigis sin sur la sunflanko de la kvindeko" (p. 11).

En la priskribaj partoj, kiuj jen kaj jen intervenas, la aŭtoro favoras iom eksmodan romanan stilon, kie neniu substantivo kaj neniu verbo rajtas aperi nude kaj krude, sen duenja protekto de adjektivoj kaj adverboj. "Kaj la varmigantaj rememoroj kvazaŭ roso malsekigis la krustiĝintan internon de la oldiĝanta cirkano" (p. 37). Tio kelkfoje kondukas al nesukcesaj, troŝarĝitaj priskriboj.

Sur la pejzaĝo preparanta sin al dormo komencis kuŝiĝi la duonlumo. La radoj de la forkuranta vagonaro batis en regula ritmo sur la rulbrulantaj reloj. Tada - dada - diris la trajno. Kaj la reloj respondis: ratata - tatata.

Aŭskultante la monotonan kanton de la rulsonanta metalo, Benda observis tra la nebuliĝanta fenestro la pejzaĝon, forkurantan antaŭ la duonvesperaj ombroj. La spireganta vagonaro lasis post si travarmigitajn boskojn, ĉarmajn fruktoĝardenojn kaj blankajn vilaĝetojn kiel ludilojn el infana skatoleto kaj fiŝlagetojn kiel poluritajn arĝentmonerojn. (p. 36-37)

Alifoje la aŭtoro tamen sukcesis eviti falilojn kliŝajn aŭ banalajn, kaj kreis trafajn, originalajn bildojn:

En la stacidoma oficejo kuris pufovanga knabino, kolbase en blua uniformo. La bonnutrita funkciulino levis verdan muŝbatilon, kaj tuj krakis la frapobruoj de la fermiĝantaj pordoj. La infaneska lokomotivo timigite ekbojis kaj la vagonareto moviĝis. (p. 6)

La lingvaĵo de Bubenič ĝenerale estas bona, flua kaj konvena al la rakonto. Lingvaj strangaĵoj preskaŭ tute ne aperas, kaj eraroj aŭ malglataĵoj tre maloftas. La lingvaĵo plejparte estas nek tre moderna, nek malmoderna. Jen kaj jen aperas iu neologismo kiel "tarda" (p. 37, 119), sed aliloke kontrastas arkaismo kiel "arbetaĵo" (p. 6). Nur malofte troveblas eraretoj kiel "ĝis kiam" en la senco dum (p. 69) kaj "ellernita frizisto" (p. 138), aŭ nacilingve inspiritaj formoj kiel "kio staras en tiu letero" (p. 116) kaj "tio prenos malbonan finon" (p. 151). La uzado kaj neuzado de la artikolo kutime kaŭzas problemojn al slavlingvanoj, sed Bubenič tute mastras ĝin. Eventuale oni povus deziri, ke li pro stilaj motivoj strebus iom pli avari pri ĝi. "La patoso de la lignaj herooj trapenetris la memon de la artisto ĝis la medolo de la ostoj" (p. 109) ja estas gramatike korekta, sed iom "laoza".

La aŭtoro uzas en ĉi romano aron da apartaj cirkaj vortoj, kiujn li listis librofine en "cirka vortareto". Plejparte temas pri esperantigoj de germanaj vortoj kun ĉeĥa prononco, kiel "ŝnirunko" (ŝnuraĵo), "kunŝto" (arto), "fuslajtro" (pied-ŝtupetaro), "aŭskanko" (elirejo). La celo de tiuj vortoj supozeble estas iom subteni la ekzotecon de la medio.

Estas interese kompari Sub cirkotendo kun pli konata Esperanta verko: Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti. En tiu la aŭtoro prezentas multanekdote la vivon en iel simila socia kaj profesia rondo, kiel tiu de Stan Bubenič. Ankaŭ la vigleco kaj distra talento similas. Sed kie Rosseti kreis almenaŭ impreson de realismo, Bubenič restas pli-malpli sekure en la romantikaj kliŝoj. Tio tamen tute ne forprenas de lia verko ĝian spritan rakontadon, plaĉan humuron kaj viglan stilon.

Sten Johansson

P.S. La esprimo "sub tendo" ne tre plaĉas al mi. Tendumante, mi ĉiam klopodas dormi en la tendo. Sub ĝi mi ŝatas ebenan grundon kun molaj herboj aŭ muskoj.

 

Reen al:

Sub cirkotendo Stan Bubenič Ĉefpaĝo originala literaturo