|
Johán Valano: La Ĉu-serio VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu vi kuiras ĉine? ; 135p ; krimromano ; 1976; Åbyhøj ; Dansk Esperanto-Forlag ; IEM 1996 VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li bremsis sufiĉe? ; 128p ; krimromano ; 1978; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li venis trakosme? ; 144p ; krimromano ; 1980; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ni kunvenis vane? ; 180p ; krimromano ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto BALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ŝi mortu tra-fike? ; 92p ; romano krima, seksa ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu rakonti novele? ; 144 p. ; novelaro ; Antverpeno ; Flandra Esperanto-Ligo ; 1986 Legu Ĉu-romanojn: Kelkaj verkoj de Claude Piron (1931-2008)
Legu recenzon de Aleksander Korĵenkov pri Ĉu rakonti novele?
en Literatura Foiro, novembro 1987:
Legu recenzon de Sten Johansson pri la Ĉu-romanoj: Ĉu li verkis sufiĉe?
Legu recenzon de Bernard Golden pri Ĉu vi kuiras ĉine? kaj Ĉu li bremsis sufiĉe? en Fonto n-ro 3, dec 1980: Tri murdoj en du volumoj
Legu recenzon de Bernard Golden pri Ĉu ni kunvenis vane? en Fonto n-ro 63, 1986: Ĉu ni legis vane?
"[...] la polica detektivo jano Karal [...] iom post iom en Ĉu vi kuiras ĉine? sukcesas elfosi la veron pri la morto de juna farbisto-revoluciisto. Por atingi tion li devas intervjui belan aron de interese karakterizaj roluloj, foje helpite de la trafaj pensoj de sia psikologa edzino (kaj de sia sprita-moka nevo). Karakterizo de la moderna skolo de krimromano estas, ke la detektivo, kiel reala persono, havas privatan vivon: ni vidas lin hejme, aŭ kun sia amatino; ofte li havas ankaŭ privatajn problemojn, kiuj trudiĝas realisme al lia rolo de detektivo. Tiaĵon lerte faras ankaŭ Piron. En Ĉu li bremsis sufiĉe? ni troviĝas denove en tiu
Sanktavalo, en la urbeto Valmu. Ĉifoje la problemo frontanta al
Karal estas jena: politike potenca arĥitekto kaj ties edzino
mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti
akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon
por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arĥitekton,
sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton? Denove abundas rolantoj
vigle vivaj, kaj la solvo kontentigas ĉiujn postulojn de la
faksperta leganto."
Reen al: Johán Valano - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj
|
![]()
|