Henri Vallienne: Ĉu li?

VALLIENNE, Henri ; Ĉu li? ; 1908 ; 447 p.

"Ĝi forte tenas la atenton ĝis la lasta paĝo. Ĝi estas historio de fatala eraro, kiu persekutas senkompate siajn viktimojn. Ĉiuj komplikitaj situacioj estas lerte prezentataj kaj la motivoj de la roluloj estas tre lerte klarigataj. Troviĝas en tiu ĉi libro multaj esprimoj, kiujn ni pli vole rigardas, kiel apartaĵojn de la aŭtoro, ol kiel modelojn por la ĝenerala Esperanta stilo."
/A.E.W., British Esperantist, 1908, p. 230.

"La dua plej bona stilisto en Esperantujo post Kabe verkis la romanon Ĉu li havantan 447 paĝojn, dum kies tralegado la intereso ĉiam pli kaj pli grandiĝas. Kortuŝantaj, tragikaj, teruraj aventuroj sekvas unu la alian kaj spite ilia malsimplo, neniam la leganto eĉ unu momenton, perdas la fadenon kiu lin gvidas en tiu labirinto. La tuta temo de l' romano estas bazita sur dunaskiteco, kiun la aŭtoro nomas ĝemeleco : Iu virino naskas samtempe 2 infanojn el kiuj unu la tagon mem de sia naskiĝo forbrulas en sia lulilo. Post 20 jaroj la alia estas kulpigita pri mortigo, kies aŭtoro estas iu nekonato kiu lin eksterordinare lin similas. Se lia ĝemelfrato ne estus mortinta la afero simple kaj facile klariĝus. Sed nur en la fino de l' libro la aotoro liveras laŭ tre verŝajna kaj logika maniero la solvon de l' enigmo ... La ĉarmon de la verko de Vallienne oni devas serĉi ne en la temo mem sed en ĝiaj sennombraj apartoj. Tute trafe oni nomis la romanon Ĉu li, Tragedio de eraroj, komparante ĝin kun la verko de Shakespeare "La komedio de eraroj".

La romano Ĉu li en dua eldono revizata de Kalocsay estis presita en Hong Kong en 1938. La mendantoj ricevis la unuan volumon sed ne la duan ĉar la oficisto de Literatura Mondo en Hong Kong profitante de la terura situacio en Eŭropo, ŝtelis la stokon de libroj. Eĉ en 1960 ni havas neniun sciigon pri la apero de la dua volumo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu ĝin ekrane kiel e-libron

Reen al: Henri Vallienne - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj