Pri la kovrilo de Dis!

El kvin recenzoj pri mia romano Dis! triopo esprimas malŝaton al ĝia kovrilo kaj miron pri tio, ke la kovrilo neniel spegulas la enhavon (vidu citaĵojn sube). Ankaŭ pluraj legintoj private komentis al mi la aferon, el kiuj la plej multaj kritike. Du aŭ tri diris, ke pro la kovrilo ili komence ne volis legi la libron.

En januaro ĝis marto 2001 mi longe korespondis kun Eriko d'Hondt ĉe Flandra Esperanto-Ligo pri Dis! – mia romano eldonota de FEL. Interalie mi plurfoje korektlegis presprovaĵojn. Mi krome lanĉis ideon pri ebla kovrila bildo (mi proponis disŝiritan foton pri juna paro), kaj petis, ke oni ĉiuokaze montru al mi la elektitan kovrilbildon antaŭ preso, por ke mi povu diri mian opinion pri ĝi.

Tio tamen ne okazis. Male, dum pluraj monatoj mi aŭdis nenion plu, kaj jen aŭtune 2001 surprize kaj senkomente venis al mia adreso kelkaj aŭtoraj ekzempleroj de la jam presita libro, kun tiu kovrilo kiun eblas vidi ĉi-apude.

La bildo do estis elektita kontraŭ mia volo. Supozeble ĝi estas interioro el la eldonejo. Ankaŭ eblas, ke ĝi estas alegorio esprimanta la idealan rilaton inter la eldonisto kaj liaj aŭtoroj. Kiun rilaton ĝi havas al mia romano, tio estas same enigma al mi kiel al la recenzintoj.

En marto 2010, do post naŭ jaroj, kiam la stoko de Dis! jam delonge estis elĉerpita ĉe FEL, mi ricevis retpostan pardonpeton de Paul Peeraerts, la direktoro de FEL. Li skribis interalie, ke "La grafikisto, kiu faris la fifaman kovrilon, estis maldungita jam antaŭ kelkaj jaroj."

Cetere, mi eble menciu ankaŭ, ke unu juna persono plendis al mi ne pro la kovrilo, sed male pro la enhavo. Laŭ li tiu ne respondas al la kovrilo, pro kiu li aĉetis la libron. Nu, mi ne certas, ĉu li ŝercis aŭ seriozis...

Sten Johansson

Sube kelkaj citaĵoj el recenzoj:

Sed la sola vere ĝena makulo sur la vizaĝo de tiu ĉi volumo estas la kovrilo: abomena kaj enhave, kaj preskvalite, kaj aranĝe, kaj kolore. Estas tute ne kompreneble, kiel povis elektiĝi tiu aĉa bildo, kiu neniel respegulas la enhavon de la libro. (Lariko Golden en Esperanto)

Kiom fajna estas la lingvaĵo, trafaj rimarkigoj, molaj kaj saĝaj humuraĵoj, tiom malalloga estas la bildo sur la kovrilpaĝo, kie du nebelaj, nejunaj kaj malsimpatiaj inoj pozas nenature kaj imitas penon trapenetri en pantalonon de iu ulo, kies supra korpoparto estas ekster la foto. (Aleksej Birjulin en La Ondo)

Pro tio ĝi meritus pli bonan kovrilon ol la nuna, kiu aludas pri pornaĵo. (Leif Nordenstorm en La Espero)

 

Reen al:

Dis! Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo