Kia la ensemo, tia la rikolto?

H. L. Egerrup: D-ro Dorner. 208 p. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj 1945.

D-ro Egerrup estis gimnastikinstruisto kiu iĝis kuracisto kaj interalie okupiĝis pri kuracado de sportuloj. Li verkis Esperantan romanon pri d-ro Dorner, gimnastikinstruisto kiu iĝis kuracisto kaj interalie okupiĝis pri kuracado de sportuloj.

D-ro Dorner havas brilan ideon, eĉ mision. Lia deziro estas "plibonigo de la homaro per racia infanbredado de speciale elektitaj gepatroj" (p. 186). Tio tamen ne okazu per sistema parigado, sed per "arta gravedigo de aprobitaj estontaj patrinoj [...] per semo de elektitaj patroj" (p. 171).

La libro aperis en 1945 en Danio. Eble ŝajnus pli nature, se ĝi aperus dek jarojn pli frue en Germanio, kie oni ja praktikis plibonigon de la homaro per diversaj metodoj.

Fakte eblus diskuti, ĉu D-ro Dorner vere estas romano. Se diri ĝuste, ĝi estas filozofia aŭ idea predikaro kamuflita kiel romano. En partoj la kamuflaĵo estas tute travidebla. Precipe la komenco estas teda referaĵo pri la ideoj de la doktoro - ĉu tiuj de Dorner aŭ Egerrup ne facilas diri. Poste sekvas kelkaj kazo-priskriboj el la praktiko de d-ro Dorner - ekde junulino kiu vane petas abortigon, tra paroj kontraŭvole seninfanaj, ĝis kolonelo kiu volas helpon de la doktoro por produkti kanonfuraĝon. Kelkaj el tiuj priskriboj povus esti interesaj, se ne superregus tre malvarma, malrespekta tono de la aŭtoro rilate al la pacientoj de la doktoro.

Ekde paĝo 62 komenciĝas io, kion eblus nomi romano. Temas pri senedza kuracistino kiu deziras infanon. Ŝia historio estas iom melodrama, kaj oni facile vidas, ke ĝi estas nura preteksto por ke la d-ro povu plenumi sian eksperimenton pri homa ensemado. La fino de la rakonto estas plene feliĉa idilio; krome ĝi baziĝas - same kiel tiom da aliaj Esperantaj romanoj - sur stultega koincido.

La ideoj de d-ro Dorner - kaj eble de d-ro Egerrup - ŝajnas ia hibrido de P.H. Ling, A. Hitler kaj T. D. Lysenko. (La unua estis sveda "patro de la gimnastiko", la mezan vi supozeble konas, la lasta estis sovetia fuŝbiologo). Resume: per gimnastiko li volas bonigi kaj beligi la virojn (la virinoj ne gravas); tiun akiritan kvaliton ili poste transdonu al idoj per genetika heredo, pere de anonima ensemado. Nenie li aludas, ke eble la ontaj patrinoj preferus ion alian... Nek, ke la viroj farus problemon. Kaj pri la rajtoj de la infanoj li same mutas.

Tiam gehomoj kun idealaj korpoj kaj purega pensmaniero ĝoje vivados sur la tero, kiun oni kulturados laŭ preskriboj de geniaj pensuloj tiel zorge, ke el ĝi elkreskos rekompence ne dornoj, kardoj aŭ fiherboj, sed nutrigaj fruktoj, grenoj kaj herboj, kiuj povos plimaturigi, plifortigi kaj idealigi la homaron. (p. 10)

Do, li volas ne nur ensemi, sed ankaŭ rikolti. Kion oni faru pri la neidealaj homoj, pri la neaprobitaj patrinoj, neelektitaj patroj kaj ties infanoj, tion li nenie diras. Nu, ni scias ja respondon el la historio, kiu en la eldonjaro 1945 estis sufiĉe aktuala.

La doktoro havas grandan fidon je sia estonta arta tekniko:

Simila gravediĝo povus okazi ne nur en via utero, sed ankaŭ, se la semon de via edzo mi enŝprucus en la uteron de iu ajn sana virino, estu ŝi ĉinino, indianino aŭ negrino, jes eble eĉ antropoida simiino. Kaj gravediĝo verŝajne okazus sambone, se la semon mi prenus ne de via edzo, sed de iu ajn sana viro aŭ eble eĉ de antropoida virsimio. (p. 28)

Li tamen proponas komence plenumi la aferon nur ene de ĉiu homa "raso", kaj pri simioj oni entute ne plu parolas...

"Kaj kion vi proponas anstataŭ tion, D-ro Dorner"? ŝi interesite demandis.

"Unue, ke oni elektu kiel patrojn korpe kaj anime sanajn, belkreskajn, junajn virojn, tute kiel je bestbredado. [...]" (p. 102)

Por ke la genetika heredo estu bona, la elektitaj beluloj devas konduti laŭ la programo de la doktoro, alie estus fuŝo. "Ĉar la plej valoraj viroj ordinare edziĝas tre malfrue, ili sukcesas transdoni kelkajn el siaj malsanetoj al sia idaro kaj mi ne scias kial - precipe al siaj filoj." (p. 106). Por resti liverantoj de spermo, la elektitaj viroj fervore gimnastiku kaj ĉiumatene manĝu avenkaĉon!

Kompreneble ĉio ĉi estas pura frenezo, kaj en 1945 oni ja sciis tion (kaj ekster Sovetunio oni ankaŭ rajtis tion diri). Akiritaj sano, malsano, korpa trejniĝo, scioj, kapabloj, mankoj ktp ne estas genetike transdonataj al la idoj, kiel asertis Lysenko. Ne eblas plibonigi siajn genojn manĝante avenkaĉon. Kompreneble ekzistas io nomebla "socia heredo", kiam oni per eduko kaj medio influas la karakteron de prizorgata infano. Sed ĝuste tion la doktoro ja volis nuligi per sia anonima ensemado.

Plue, la gimnastiko kaj avenkaĉo ne nur plibonigu la korpon, sed eĉ la spiriton de la naskotaj generacioj:

Regule oni ja vidas kaj en hospitalo kaj en la hejmoj, ke en malsana, difektita korpo troviĝas ankaŭ malsana, difektita spirito; ĉar estas tiel, devas ankaŭ ekzisti eblo por plibonigi la spiriton per plibonigo de la korpo. (p. 110-111)

Efektive la doktoro fojfoje eldiras amuzajn aŭ eĉ pensindajn ideojn, ekzemple jene pri religio:

Mi havas tute alian opinion ol la granda norvega verkisto, kiu iam skribis rime: "Sinjoro, prenu en vian fortan manon la infanon, kiu ludas ĉe la marbordo.." Tio rememorigas min tro multe pri patrino, kiu diras al sia filino Sofio, ke ŝi gardu sian frateton ludantan en la korto, dum kiam Sofio mem lernas parkere sian porlernejan taskon.

Se mi estus Dio, kiu mi cetere tute ne ŝatus esti, tiam mi ne volus permesi, ke oni uzus min por gardi infanon, kiu ludas ĉe la marbordo, dum kiam ĝia patrino verŝajne trinkas kafon kun najbaraj virinoj kaj klaĉadas. (p. 132-133)

Kaj iufoje malfacilas scii, ĉu li ironias aŭ naivas: "estas maleble forigi la maljustecon el la mondo, precipe se la sekvoj fariĝus plialtigo de la komunumaj impostoj" (p. 147).

Laŭ d-ro Dorner ne nur akiritaj ecoj estu genetike heredataj, sed krome gravas, ke la gravedigo okazu en bela pejzaĝo: "por la estontaj idoj estas malfeliĉe, ke la gravedigo tiom ofte okazas en malbelaj kaj malagrablaj lokoj, kie nenio el la ĉirkaŭo povas plialtigi pensojn kaj fantazion" (p. 171-172). Pro tio oni devas iomete miri, ke la gravedigo prefere okazu per laboratoria ensemado ol per natura amorado. Ĉu tio estas pli bela? Eble jes, almenaŭ por persono sekse inhibicioplena. La klarigo kredeble estas, ke troviĝas kaŝitaj aŭ ne konsciaj motivoj de la doktoroj Dorner kaj Egerrup. Krom plibonigi la homaron, ili eble volas eviti intiman kuniĝon de belaj viroj kun la ontaj patrinoj. Ĉiuokaze la libro traktas virinojn en maniero tre seka, malvarma, senemocia. Ŝajnas, ke inoj ne gravas, krom - bedaŭrinde - kiel koviloj. La viroj estas fortaj, belaj, volonte nudaj. Same la infanoj:

Estante junulo, li revadis pri fondo de ia saniga sporta vartejo, kie li kolektus senhejmajn infanojn kaj edukus ilin laŭ la plej eble bonaj kondiĉoj de la vivo kaj saneco. La konstruaĵo estu preskaŭ tute el vitro. Grandaj fenestroj ebligu, ke la suno ĉie enbrilu kaj lumigu.

La vestoj de la infanoj estu kiel eble plej malmultaj kaj sen streĉpremaj ligiloj. [...] Somere ĉiuj portu nur banvestojn [...] (p. 13)

La stilo de la verko estas balasta, malkonciza, kun longaj nenecese detalaj klarigoj kaj multaj ĝenaj ripetoj. La lingvaĵo tamen estas sufiĉe bona.

Hodiaŭ arta ensemado - oficiale aprobita aŭ private plenumata - en multaj landoj estas pli-malpli rutina afero por helpi al homoj gepatriĝi. Ĝi tamen daŭre vekas kelkajn etikajn diskutojn, ekz. pri la rajto je anonimeco de la spermodonanto, pri la mala rajto de la infano ekkoni sian biologian patron, kaj pri eventuala limigo de la ensemado, ekskludante homojn pro aĝo, solvivado, seksa prefero ktp. Neniu el tiuj demandoj estas antaŭvidita de doktoroj Dorner kaj Egerrup.

La plej stranga afero pri la libro tamen estas, ke eblis eldoni ĝin en Eŭropo de 1945 sen eĉ plej eta aludo pri tio, kion ĵus praktikis nazioj en Eŭropo sub la nomo eŭgeniko, do por "plibonigi la homojn". Cetere la eŭgeniko daŭradis dum postaj, demokrataj jaroj en formo de amasa steriligado de "netaŭgaj" gepatroj, ŝtata ŝtelado de infanoj disde aŭstraliaj aborigenoj, skandinavaj "migruloj" ktp. Kredeble ie en la mondo oni ankoraŭ tiel "plibonigas la homaron", dum la homeco ne rimarkeble pliboniĝas.

Sten Johansson

 

Reen al:

D-ro Dorner H. L. Egerrup Ĉefpaĝo originala literaturo