Serĉi sin mem en kultura kolizio

Sabira Ståhlberg: Durankulak. 77 p. Bambu, Varna 1998.

Sabira Ståhlberg verŝajne plej konatas pro sia romaneto aŭ rakonto Durankulak. Krome ŝi estis iama redaktoro de Kontakto, tradukis poemaron de Edith Södergran kaj monodramon pri ties vivo kaj poezio, kaj kontribuis per novelo en la kolekto Mondoj el 2001. Ŝi estas svedlingva finnlandanino, kiu restadis/vivis ankaŭ en Ĉinio kaj Bulgario.

Durankulak reale estas loko ĉe la Nigra Maro, la lasta bulgara vilaĝo antaŭ la limo de Rumanio. En la verko de Sabira Ståhlberg ĝi estas eĉ pli ĉelima loko, la lasta urbeto antaŭ senfina stepo, antaŭ la nenio. En tiu imagita kaj izolita loko ĉe la fino de l' mondo kaj de l' tempo ŝi scenigas kelktempan restadon de japana turisto. Li vojaĝis tien por serĉi raran birdon en marĉo, sed liaj spertoj tie temas pli multe pri rilatoj interhomaj kaj hominternaj.

La verko havas plurajn dimensiojn. Grandparte ĝi estas rakonto pri interkulturaj rilatoj, "kultura kolizio". Tiun temon la aŭtoro ankaŭ elstarigas meze de la libro:

Eble tion oni nomas kultura ŝoko. Ne povi adaptiĝi entute. Nur pensi pri la propra hejmo. (...)

Eble li postulas tro de si mem? Li postulas, ke li adaptiĝu. (...)

Li estas seniluziigita pri si mem. Ĉar li atendis, imagis, ke li povus fariĝi membro de ilia komunumo. (...)

Li restas observanto, nenio pli. Amare. (p. 41-42)

Tiu temo, kiun oni povus iom malrespekte nomi "la elreviĝo de turisto", estas tre sukcese kaj trafe traktita en kelkaj epizodoj, kie la vizitanto konfrontiĝas kun lokaj kutimoj. Kiel multaj aliaj vojaĝantoj, ankaŭ la japano en Durankulak "lernis (...), ke kiam iu diras al li ne foti, nepre okazos io fotinda" (p. 67). Sed la verko enhavas pliajn temojn. Oni trovas ankaŭ vojaĝon por serĉi la propran memon, en formo de sonĝoj aŭ aliaj psikaj travivaĵoj, kiuj leĝere odoras je "novepoka" psikologio. La plej grava eble okazas dum iu fajrofesto, kiam la japano renkontas sian internan Beston, parton de si mem kiun li normale ne agnoskas. Alia tia ero estas ĉapitro pri fremda infano kun ĵetkuboj (ja tre simbolporta ludilo), kiu donas mesaĝon al la Durankulakanoj. Bedaŭrinde, en ambaŭ okazoj oni povas kritiki, ke la mesaĝoj estas iom banalaj, kaj ke la ĉirkaŭa magiumado signifas pli da bruo ol da faro.

Kelkaj partoj de la rakonto estas tre humuraj, sed fojfoje la speco de humuro ŝajnas apenaŭ direktita al plenkreskuloj. Tio validas ekzemple pri sakranta mulao kiu perdis sian ŝuon (en la moskeo!). La plej frapa ekzemplo estas renkontiĝo inter la japano kaj amaso da "kotokoboldoj", kiu perfekte amuzus okjarulon. Nu, ankaŭ pliaĝulo ja povas ŝati koton, tamen ne tiom...

En alia ĉapitro ni renkontas ruĝan monstron, kiu komence ŝajnas havi karakteron tre similan al Morho en Muminvalo, sed finfine montriĝas esti... Ne, tion ne decas malkaŝi en recenzo! La leganto mem spertu!

Surpriza trajto komuna kun Muminvalo cetere estas, ke ankaŭ la loĝantoj de Durankulak vintrodormas sub tavolo da neĝo.

Troviĝas ankaŭ kelkaj paĝoj, kies rolo en la tutaĵo ŝajnas plene nekomprenebla. Tio validas ĉefe pri ĉapitro kvinpaĝa - en ĉi libreto tio estas sufiĉe ampleksa ero! - pri la loka lingvo de hundoj kaj hienoj. Male, antaŭas tiun parton interesa ero pri la perdita kaj ĉiam serĉata infana lingvo de la japano. Bedaŭrinde, tiu temo poste ne reaperas en la verko. Bona ideo, sed nesufiĉe ekspluatita!

Fakte, la karaktero de ĉi libro estas iomete neklara. Tutcerte ĝi ne apartenas al realisma tradicio, nek tute al fabela aŭ fantasta. La etaj ĉapitroj ofte havas ian filozofian nuancon, tamen trempitan en tute konkretajn, ĉiutagecajn eventojn. Iomete la verko similas librojn verkitajn same multe por infanoj kiel por plenkreskuloj, kiel la malfruaj verkoj pri Muminvalo (denove), Winnie-la-PuLa Eta Princo. Tamen, klare celita al adoltoj, ĝi ankaŭ pensigas pri la ŝajne simplaformaj monologoj de la azeno Platero de Jiménez, aŭ eble de la azeno M'Saud de Ribillard.

En unu ĉapitro ni spertas pacan revolucion de la virinoj en Durankulak, per kiu ili atingas plenan dignon kaj egalecon. Tiun atingon oni ne multe rimarkas en la ceteraj ĉapitroj, sed eble temis plej multe pri akiro de memrespekto en la propra konscio. Ĉi parto de la libro kondukis min al la penso, ke ĝi altgrade povas esti verko membiografia, en metafora formo, kompreneble. Nu, jen eble superflua interpreto, ĉar en metafora senco sendube ĉiu beletra verko estas iel membiografia...

La japano estas protagonisto kaj sola individueca figuro en la verko. La perspektivo estas "objektiva", de iu ekstera rakontanto, krom en iuj sonĝoj aŭ similaj scenoj. Legante la tekston oni tamen multe pli proksimas al la japano ol al la anonimaj Durankulakanoj. Troviĝas ankaŭ tre konciza kadra rakonto, kie aperas iu "mi", sed ĝia rilato al la vera rakonto ne tre evidentas al mi. Kompreneble, se legi membiografie, tiu mio estas Sabira, kaj Durankulak estas ŝia sopiro trovi sin mem, sed prefere mi lasu tion antaŭ ol mi trovos min kuŝanta sur la kanapo de d-ro Freud...

La stilo de Sabira Ståhlberg estas simpla kaj plaĉa, tre konvena al la speco de rakonto. Laŭ mia opinio ŝi trovis ĝuste agorditan tonon, kiu helpas kunteni ĉi verkon enhave ne tre koheran. Flue kaj facile ĝi legeblas, nek stumbligante nek tedante la leganton.

Ankaŭ el pure lingva vidpunkto la verko estas bona. Apenaŭ troveblas lingvaj eraroj (nu, "ruĝaj pantalonoj", p. 57, devus esti singulara!), sed eble ne malutilus ankoraŭ iomete da lingva polurado. Mi trovis manplenon da vortoj uzataj iom flanke de sia plej kutima rolo. Ekz. aperas "ŝoforo" (p. 60, = koĉero, veturiganto), "des pli" (p. 51 k.a., = eĉ pli) kaj "farbumas" (p. 8) ne en la senco atendita, do provizas per farbo, sed en la senco havas farbon/koloron. Krome Sabira Ståhlberg tre ŝatas la verbon porti. Jen oni portas donacon (p. 27, = donas), jen gastiganto kunportas la japanon (p. 28, = venigas kun si), plue "portas malbonŝancon diri ion malafablan" (p. 28, = alportas, kaŭzas), kaj kiam la mulao petas: "portu tiujn diablajn ŝuojn tuj" (p. 52), li ne volas diri surhavu, sed alportu.

Resume mi dirus, ke Sabira Ståhlberg per Durankulak donis al la Esperanta literaturo verkon ne tute koheran, sed tre plaĉan kaj valoran, eĉ preskaŭ unikan laŭĝenre, krom eble se kompari ĝin kun la jam menciita M'Saud.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Durankulak Sabira Ståhlberg Ĉefpaĝo originala literaturo