Sukcese absurda distraĵo

Lorjak: Eŭlalia. 188 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1984.

Per Eŭlalia, la sesa verko de Lorjak, ni enpaŝas en vere absurdan farson. En rapida kaj akcelata ritmo li rakontas pri murdoj, ĉantaĝoj, homraboj, strikado, prostituado, koruptado, bokala bebo, alkoholula avino, kosmonaŭta klasbatalanto, fabrika laboro en plena mallumo, legado de pensoj per encefalogramo, duonjara telefonvoko al Japanio kaj milmilo da aliaj frenezaĵoj. Evidente ne temas pri realismo, tamen la aŭtoro havas rimarkindan talenton glutigi al ni ĉion ajn. La esenca fadeno de ĉi bunta historio konsistas el mistero pri la deveno kaj familiaj rilatoj de Eŭlalia, la protagonistino. Kiam finfine la mistero estas solvita, ni sidas meze de kaĉo el torditaj parenc-rilatoj, kie neniu estas tiu, kiu li ŝajnis esti. Super ĉio ŝvebas gaje absurdisma etoso, dank' al kiu oni akceptas eĉ normale malagrablan kliŝon, kiel infanŝtelaj ciganoj. Certan rolon en la rakonto ludas klasbatalo kaj sociaj diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj, regantoj kaj regatoj. Tiujn oni tamen solvas ne per revolucio, sed per pli tradicie fabela metodo: finfine la anseristino montriĝas transvestita reĝidino, la rano transformiĝas en princon, kaj la reĝo disdonas senkostan panon al la popolo. Se paroli metafore.

Estus interese scii, al kia presejo HEA en 1984 konfidis la fabrikadon de ĉi libro. Supozeble temis pri iu partia presejo, kutima je produktado de volumoj, kiujn neniu iam ajn provos malfermi. Kial tiu supozo? Nu, ĉar la libro estas tiel kretene presita kaj gluita, ke por atingi legi la tutajn liniojn, necesas obscene perforti ĝin, kaj eĉ tiam ĝi klopodas kaŝi siajn plej sekretajn literojn kun kvazaŭa ĉasteco ne tute atendebla ĉe Lorjakaĵo. Aŭ ĉu oni intence volis kaŝi la tekston, hontante pro tio ke oni taskis al disleksia krokodilo komposti ĝin? Se juĝi laŭ la ĉiupaĝe svarmantaj preseraroj, tio estus ebla hipotezo.

Mi ne kutimas plendi pri preseraroj, sed ĝuste al Lorjak ili fakte estas minaco, pro lia aparta lingvaĵo. Lia stilo vere estas unikaĵo. La vortostoko estas ampleksa, tamen temas pli multe pri raraj fakvortoj ol literaturaj neologismoj. Sed la ĉefa karakteriza trajto estas lia emo je nekutimaj, neatenditaj derivaĵoj, kunmetaĵoj kaj vortgrupoj. Legante lian tekston oni devas senĉese pensi, cerbumi, kaj tio necesigas atentan legadon. Tiam preseraroj povas fojfoje roli sabote. Se oni renkontas formojn kiel "sursuris" (p. 84) aŭ "relasado" (p. 107), malfacilas scii, ĉu temas pri preseraro aŭ Lorjakismo.

Malantaŭ la pseŭdonimo Lorjak troviĝis la franca filmisto kaj Esperanta movadulo Jacques-Louis Mahé (1912-1992). Kvankam la tono kaj la frazeologio havas leĝere francan nuancon, oni apenaŭ trovas kutimajn francismojn en lia teksto. Escepte videblas ia duobla pronomo, kiel "mi, mi ne limakas" - laŭ la franca modelo "moi, je...". Iufoje vorto ja uzatas pli laŭ franca kutimo ol Esperanta: "mi omaĝas la malfacilon de via tasko" (p. 141) - laŭ franca "rendre hommage à..." - aŭ "la sento (...) rekomfortigis kaj stimulis ŝin" (p. 13) - evidente laŭ la senco de "réconfort" (= konsolo, helpo kontraŭ aflikto), ja sufiĉe fora de la Esperanta komforto. Tio tamen estas raraĵoj kaj bagateloj. Kio vere oftas, superregas, tio estas la Lorjakismoj - unikaj, neaŭditaj kunmetaĵoj kaj formoj, kiuj povas esti aŭdacaj, sed ĉiam Esperantaj, pensitaj en Esperanto kaj deĉifrendaj en Esperanto. Ofte ili estas trafaj, amuzaj, kaj kaŭzas stimulon al la leganto. Iufoje ili estas iom tro torditaj, sed nur escepte liaj inventoj ŝajnas misaj aŭ fremdaj al Esperanto. Kaj eĉ pli ol la okulfrapaj esprimoj imponas tiuj, kiujn oni rimarkas nur je vere zorga ekzamenado de la teksto, ĉar ili aperas tiel naturaj. Lorjak havis veran talenton utiligi la rimedojn de Esperanto, kaj se li fojfoje trouzis ilin, tio estas pardoninda.

Eŭlalia estas legaĵo distra, tamen ĝi distras ne en senco ripoziga, sed prefere aktiviga. Gravan mesaĝon ĝi ne portas, ĝia temo povas ŝajni banala kaj kliŝa, sed ĝia gaja frenezo kaj rapidritma absurdo igas ĝin sukcesa ekzemplo en ĝenro ne tre facile mastrebla.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Eŭlalia Lorjak Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2