Multfadena amrakonto

La romaneto Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling havas trafan titolon. Ĝi vere estas rakonto kun multaj fadenoj, eble tro multaj por 93 paĝoj da teksto. Nature, la aŭtoro devas lasi plurajn el ili sen tre profunda traktado. Enplektiĝas en la rakonto demandoj pri religio, adultiĝo, gejeco, edukado, generaciaj diferencoj kaj aliaj problemoj, kiun juna homo povas sperti, reliefe kontraŭ Itala pejzaĝo kaj antikva kulturo. La ĉeftemo de la rakonto tamen estas hezitoj kaj duboj de juna viro, kaŭzitaj de lia amafero kaj provo kunvivi kun du virinoj samtempe.

La libro enhavas plurajn tempajn tavolojn, el kiuj la ĉefa okazas somere 1970, du jarojn post la fama 68a, kaj unu jaron post Woodstock, do en epoko, kiam tia amo ŝajnis bona ideo – teorie. Kiel pri aliaj bonaj teorioj, la praktiko montriĝis ne same helroza.

Se viro havas amrilaton samtempe kun du virinoj, kiuj ambaŭ reciprokas lian amon, oni povus supozi, ke la plej dolorigaj sentoj troviĝus ĉe unu aŭ ambaŭ virinoj. En ĉi tiu rakonto oni tamen ne tre profunde dividas iliajn sentojn. Kontraŭe, ĉio cirkulas ĉirkaŭ la viro Antono, liaj sentoj, deziroj, timoj, skrupuloj. Ankaŭ la pensoj de Sonja kaj Ike grandparte okupiĝas pri li. Kiam meze de amikeco (aŭ eĉ amo) inter la du junulinoj aperas ankaŭ ĵaluzo, la leganto bezonas grandan imagpovon por partopreni en tiu, ĉar iliaj emocioj malmulte speguliĝas sur la paĝoj de la libro.

Por ankoraŭ malfaciligi al si, Berveling elektis ne la plej simplan rakontan teknikon. La libro konsistas alterne el duspecaj partoj. La unua speco estas rezonado, verkita en vi-formo, kie Anton en monaĥeja azilo ekzamenas sian vivon. La dua speco estas taglibraj notoj de ĉiuj tri ĉefroluloj, verkitaj en mi-formo, kvankam do temas pri tri malsamaj "mi".

Ĉi tiu verko traktas ideojn kaj pensojn pli ol agojn. En la monaĥejo Anton rakontas al si mem pri sia vivo, kaj provas analizi tiun. En la taglibraj notoj, la tri personoj rakontas pri okazintaĵoj. Nenie eventoj vere okazas; oni nur raportas pri ili, rezonas pri ili. La leganto ne estas invitita en la agadon. Eblus atendi, ke tiu verkotekniko limigus la eblojn vivigi la rakonton kaj vigle kapti la leganton. Tamen, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn la aŭtoro starigis al si, la romano kaptas la atenton. Ĝia temo estas grava kaj serioza; sendube ĉiu leganto povas iel identigi sin kun iu el la rolantoj. Materialo por tia identigo troviĝas abunde, se temas pri Anton, kiu tra la libro senĉese analizadas sin mem. Por legant(in)oj, kiuj prefere sentus kun la virinoj de la romano, Berveling pli avaras pri materialo.

La lingvaĵo kaj stilo de ĉi libro baze estas tre plaĉa, natura kaj konforma al la personoj, kiujn ĝi prezentas. Ial la aŭtoro tamen ornamis la lingvon per kelkaj personaj nekutimaĵoj. La plej stranga estas ŝajne senmotiva uzado de -us en demandoj, kie la normala lingvo uzas -as kaj -is. La apartaĵoj tamen neniel ĝenas la legadon. La rakonto fluas verve el la plumo de aŭtoro, kiu scias verki, kiu havas ion gravan por dividi kun la leganto, sed kiu starigis sufiĉe komplikan framon de sia rakonto.

Sten JOHANSSON

Gerrit Berveling: Fadenoj de l’ amo. Fonto, Chapecó 1998. 104 paĝoj.