Frosta fajro

Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne. 100 p. Pro Esperanto, Vieno 1990.

Jen unu el kelkaj Esperantaj romanoj pri junaĝaj problemoj kaj evoluo. Por komparo, oni memoru du aliajn: Adolesko de Blazio Vaha kaj Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas de Manjo Austin. Ankaŭ en parto de La fotoalbumo de Trevor Steele similaj temoj estas traktataj. Iel interese estas, ke en ĉiuj ĉi kvar kazoj, temas pri evoluo de juna katoliko.

La titolon Fajron sentas mi interne proponis la eldonisto Herbert Mayer, kaj ĝi ja estas bona titolo. Bedaŭrinde ĝia bazo en la romano estas iom malforta, eĉ la vorto "fajro" ne aperas en la verko. Pli grave - ĉu vere la protagonisto Manfred sentas fajron? Ĉu ne froston de soleco? Ulrich Matthias origine intencis nomi sian verkon "Inter aliuloj", kaj ĝia temo estas la sento de alieco kaj soleco inter aliuloj, kiu paralizas Manfred’on.

La tuta rakonto estas monologo en mi-formo kaj as-tempo, kun enplektitaj leteroj kaj artikolo, kiujn Manfred sendas al "la aliuloj" por provi rompi sian izolon. Ĉe la leganto tiu formo kaŭzas grandan senton de ĉeesto kaj proksimeco al la protagonisto. Ĉiuj liaj konsideroj temas pri li mem. En sia nekapablo mem agi, li esperas, preskaŭ postulas, ke "la aliuloj" helpu lin. Se ili nur scius, ke li efektive ne volas esti izolita, ili certe kontaktus lin. Kompreneble tiu lia supozo estas misa kaj vana.

Troviĝas tamen ankaŭ du-tri respondaj leteroj, kaj por la leganto tiuj mallongaj tekstoj multe kontribuas al kompreno de la junulo Manfred, ĉar ili montras kiel "la aliuloj" rigardas lin, kaj kiom ili entute zorgas pri li. Montriĝas, ke por la aliuloj la mondo tute ne cirkulas ĉirkaŭ li, sed tiun amaran veron li nur malmulte kapablas digesti. De komenco al fino la libro lasas tre malĝojan senton, kaj oni vere suferas pro liaj mallertaj provoj elturniĝi.

En la dua parto de la verko Manfred eniras la Esperanto-movadon, iĝas preskaŭ fanatika aktivulo kaj efektive renkontas multajn gejunulojn, ne malplej knabinojn. Li revas pri enamiĝo, tamen al la leganto klaras, ke li neniun amas, eĉ ne scias kio estas amo. Maksimume li volas, ke iu amu lin. Dum kelka tempo per balbutaj kontaktoj kun jen unu, jen alia komencantino, li sukcesas trompi sin, ke li jam establas kontakton. Finfine tio tamen montriĝas nur miskompreno.

Manfred kredas lerni, ke necesas rideti al la aliuloj. "Mi staras inter la aliaj partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas Annegret, ridetas al ŝi. Denove ŝi grimacas... Mi ekvidas Petra, ridetas ankaŭ al ŝi. "Kial vi ridas?", ŝi demandas min subite. Mi silentas."

La verko tre kredinde kaj efike prezentas versimilan personon. Troviĝas neniu kaŭzo dubi, ke temas pri grandparte membiografia "konfeso", simila al tiuj, kiujn Manfred vane faradas per leteroj. Eble ĝi tamen estas verkita el tro proksima punkto, pro kiu la legado fojfoje eĉ kaŭzas senton de klostrofobio. La aŭtoro aĝis 23 jarojn verkante ĝin, kaj eventuale li ankoraŭ ne povis rigardi Manfredon de tre longa distanco. Tamen la senpera, sincera rakontado ebligas al la leganto krei propran bildon pri li.

La baza problemo de Manfred ŝajnas esti komunika. Li ne mastras la kodojn de la aliuloj. Tiu konstato, kune kun la rolo de Esperanto en lia vivo, kondukas al timiga demando: Ĉu lia problemo estas la problemo de esperantisto? Ĉu ni esperantistoj estas homoj kun baza komunika perturbo, kiuj tamen rifuzas agnoski tiun ĉe ni mem, sed male projekcias ĝin sur la aliulojn en formo de "la monda lingvo-problemo"? Ĉu ni, simile al Manfred, proponas al la aliuloj solvon de tiu problemo, solvon kiu ŝajnas al ili same stranga kiel la leteroj kaj ridetoj de Manfred?

La lingvo kaj rakonta stilo de la romano estas bonaj. Oni ja povus deziri pli riĉajn priskribojn de personoj kaj medioj, tamen tiu manko estas logika, ĉar la "mi", la rakontanto, ja rimarkas ĉefe sin mem.

Resume ĉi rakonto pri malĝoja kaj izolita junaĝo estas rekomendinda, ne nur al tiuj, kiuj iam spertis ion similan, sed eble same multe al "la aliuloj". La ĉefa risko de la verko estas, ke tiuj aliuloj en Manfred vidos ne homon, nur strangulon.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Fajron sentas mi interne Ulrich Matthias Ĉefpaĝo originala literaturo