Interesa, duone sukcesa

Johan Hammond Rosbach: Fianĉo de l' sorto. 192 p. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyho/j 1977.

Johan Hammond Rosbach verkis (ĝis nun) ses novelarojn kaj du romanojn. Liaj noveloj ofte estas plivastigitaj anekdotoj, kie koincidoj kaj simplaj spritaĵoj ludas gravan rolon. Lia ĉefa talento tie estas flua, efika rakontado kaj simpla, klara lingvaĵo. La ĉefa manko ofte estas lamaj finoj.

La romano Fianĉo de l' sorto montras sufiĉe alian talenton kaj estas laŭ mia opinio verko tre interesa kaj duone sukcesa. Ĝi konsistas el tri ĉefaj partoj, kiuj siavice konsistas el multaj mallongaj ĉapitretoj. Malgraŭ tiu mozaika strukturo, ĉiuj eroj kune konstruas verkon rimarkindan.

En la romano aperas du kuzoj kun identa nomo, Jonas Rodal. En la unua parto, infanaĝa, la perspektivo estas tiu de la pli aĝa kuzo. En la dua ni sekvas la junulan taglibron de la pli juna. Kaj en la tria ni ricevas splitajn rakontetojn pri ambaŭ kuzoj kaj pri aliaj personoj. Iom stranga komence ŝajnas tiu romanstrukturo, kaj eĉ pli mirige estas, ke por la juna kuzo adoleske kaj plenkreske gravas ne tiom memoroj pri liaj propraj infanaĝaj travivaĵoj - kiujn ni apenas konas - sed tiuj de lia pli aĝa kuzo. La plej akceptebla solvo de tiu mistero sendube estas, ke temas esence pri unu Jonas, kiun la aŭtoro pro verkaj kialoj disigis en du personojn sufiĉe malsimilajn. La pli aĝa, ordinara sed pensema, realisma homo verŝajne plej proksimas al la aŭtoro. La pli juna, karesnomata Baleno, kredeble reprezentas revitan personon. Li devas enkarnigi la revojn, dezirojn kaj fantaziojn, fine eĉ la koŝmarojn, de ordinara, ne tre sukcesa, eble iom inhibicia viro - do, eble ankaŭ de la leganto.

Tiu Baleno do estas ege populara - tiu vorto multfoje ripetiĝas sen vera klarigo, kial la homoj tiel ŝatas lin. Precipe li plaĉas al knabinoj, kaj kiam li fianĉiĝas simultane al du, poste eĉ tri belulinoj, dum svarmas ĉirkaŭ li krome kvara kaj kvina, oni jam komprenas lian rolon kiel fantazio de ĉiu viro ne same sukcesa ĉe la inoj.

Nu, amtriopoj ja abundas ne nur en la literaturo, sed eĉ en la vivo. Kutime tiuj naskas ĵaluzon, pasion, samtempan amon kaj malamon, honton, venĝemon, kulpon kaj aron da aliaj fortaj emocioj, el kiuj eblus teksi interesan rakonton. Sed ĉe la reva figuro Baleno tio tute ne okazas. Eĉ male, ni spertas plenan idilion erotikan, kie oni finfine triopas, kvaropas ktp en sankta harmonio same dolĉa kiel enuiga por la leganto. Kiel konate, la paradizo de Dante malpli memorindas ol lia infero. En la fino kompreneble Baleno devas repagi la gajnitan feliĉon kaj volupton per sorto koresponde kruela kaj iom abrupta.

Kiam mi diris erotika, oni komprenu tion ĉefe kiel spektadon de mamoj kaj aliaj nudaĵoj, vangokisadon kaj similajn aferojn. Tamen estas menciata ankaŭ amorado en montara rivero - jen amo por vera vikingo! (En tia akvo mi rapide stuporus pro la fridego.) La junulinoj ĉirkaŭ Baleno estas kompreneble revaj estaĵoj havantaj "la plej majestajn mamojn de la mondo" (p. 94). Ankaŭ ilia konversacio kun li estas similtona:

"Ĉu vi bonfartas?"

"Ege! Cetere mi trovas, ke vi estas gracia kaj nobla virino." (p. 94)

Eble la aŭtoro konsciis la malrealismon de siaj virinoj, ĉar li igas unu el ili diri al Baleno:

"Ofte la viraj aŭtoroj priskribas en siaj romanoj la virinon laŭ la revoj de la junaj jaroj. Tio kaŭzas ian nerealecon ĉe tiuj romanpersonoj. Sed vi, Jonas, vi vere vidis la virinon." (p. 150)

Bonvolu noti la difinitan singularon "la virinon", kiu montras, ke temas pri ideo, ne pri iuj realaj homoj.

Nu, male al la virinoj, la ĉefa(j) persono(j) Jonas Rodal tamen estas plurdimensie priskribita(j). En tre laŭda antaŭparolo William Auld aludas, ke la meza, taglibra parto plej elstaras. Mi dirus, ke la unuaj, infanaĝaj ĉapitroj estas pli bonaj, sed ankaŭ la komenco de la meza parto imponas.

En la unua parto Rosbach tre bone konstruis tute konvinkan bildon pri infanaĝo, pacience aldonante pecon post peco el konkretaj spertoj kaj meditadoj de la pli aĝa Jonas. En ĉiuj la infanaĝa perspektivo estas kredinda kaj natura. Ankaŭ la simpla, konkreta lingvaĵo kontribuas al la rezulto. Sendube Rosbach jen kreis unu el malmultaj infanaĝaj priskriboj vere bonaj en la Esperanta beletro. Eble ĝenetas, ke la aŭtoro iom reuzas siajn ideojn. Ekzemple en du sinsekvaj ĉapitroj, Jonas hazarde estas enfermita en ŝlosita ejo kaj devas iel liberiĝi. Kaj en du sinsekvaj ĉapitroj ni spertas, ke serurojn oni hazarde sukcesas malŝlosi per la unua provita tute fremda ŝlosilo. Tamen, en la unuaj kvindek paĝoj ni ekkonas tiun Jonas, kaj estas eta elreviĝo, kiam poste la rakonto forlasas lin kaj ekprenas la perspektivon de lia pli juna kuzo, plurajn jarojn pli malfrue.

La taglibro de tiu kuzo Baleno komence ne ŝajnas tre taglibreca. Ekzemple ĝi ne havas datojn sed ĉapitrotitolojn, kaj li rakontas kaj konsideras en maniero ne tre taglibra. Tamen oni rapide alkutimiĝas, kaj komencas konatiĝi kun tiu persono, kies pensoj cirkulas ĉefe ĉirkaŭ knabinoj, kiuj siavice cirkulas ĉirkaŭ li. Por tiu junulo li mem estas natura centro de la mondo, kaj same estas pri liaj knabinoj, kiuj ŝajne ne havas proprajn bezonojn sed vivas pro li.

"Mi ja diris, ke mi ne estas ĵaluza. Vi rajtas okupiĝi pri aliaj floroj. Ne nur pri mi. Vi sciu, Jonas, ke vi vere plaĉas al mi."

"Kaj tamen vi kondukas min al nudulino, komandante, ke mi rigardu. Strange - "

"Ne. Ne tre strange. Se mi ŝatas vin, estas ja nature, ke mi ebligu ion, kion vi deziras. Ĉu ne?" (p. 86)

En ĉi tiu virina karaktero - kiu kulminas per la triopa fianĉiniĝo - tamen kaŝiĝas problemo el vidpunkto de literatura verko. Estas ja en ordo, ke tiaj revitaj virinoj estas ĉio, kion Baleno deziras kaj aspiras. Sed la aŭtoro devus iel montri al la leganto, ke tamen temas pri veraj vivaj virinoj. Ĉar fantaziaj inoj ĉirkaŭ revita ulo - nu, tio estas iomete tro maldensa supo por mia gusto.

Ŝajnas sufiĉe ĝenerala tendenco, ke en la Esperanta kulturo oni neas konfliktojn kaj aspiras harmonion. La praktiko tamen pruvas, ke konfliktoj vole-nevole ĉie aperas. Kaj precipe en arto konfliktoj kaj dilemoj esencas. Sen ili, oni simple ekdormas. Jen verŝajne kial la interesa kaj lerte konstruita romano Fianĉo de l' sorto, kiam ĝi atingas la kulminan paradizon, kie Baleno amoras kun siaj tri fianĉinoj aplaŭdate de la ses potencialaj bogepatroj, perdas sian energion kaj atentokaptan povon.

En la fina tria parto, la aŭtoro klopodas restarigi ekvilibron enkondukante tragedion. Sed ankaŭ tiu ne tre sukcesas, eble pro tio, ke li ne plu scias, kies perspektivo estu la ĉefa, la plej grava. En dudek ok paĝoj Rosbach prezentas dudek ok scenetojn. En duono el tiuj ni sekvas pli-malpli alterne la malsamajn sortojn de la du kuzoj. Sed en la alia duono, la perspektivo alternas inter sep virinoj kaj kvar viroj, aliaj ol la du kuzoj. Tio kunportas perdon de energio. Ĉar temas pri okazaĵoj dummilitaj, kiam la nazia Germanio okupis Norvegion, oni povas eble diveni, ke la aŭtoro elektis tiun formon por krei certan efekton artan. Eble tiel li volis prezenti la efikon de milito, kiu detruas homan individuecon. Tamen, kiel fino kaj konkludo de la antaŭa rakonto, tiu potpurio* ne tre bone funkcias.

Mi do ripetas, ke ĉi romano estas nur duone sukcesa. Tamen, eĉ tiel ĝi sendube estas la plej interesa verko de Rosbach kaj absolute meritas legadon.

Sten Johansson

* potpurio = muzikaĵo aŭ beletraĵo konsistanta el vico da malsamaj pecoj.

 

Reen al:

Fianĉo de l' sorto Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo