Serĝo Elgo: La floroj de l' krepusko. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly 1995. 165 paĝoj. ISBN 3-906595-08-0.

Decas komenci per tri gravaj virtoj de ĉi tria krimromano de Serĝo ELGO, La floroj de l' krepusko. Unue, la baza intrigo, la skemo de la rakonto, estas simpla, relative kredinda kaj ankrita en la 1980aj jaroj. Tro da aliaj krimromanoj paneas venkitaj de sia intriga labirinto. Due, en tiuj partoj de la romano kie aferoj efektive okazas, Elgo sukcese enscenigas eventojn donante al la leganto eksciton kaj suspenson. Trie, la lingvo ĝenerale estas bona, klara kaj libera de strangaĵoj.

En la romano teroristoj nebulcelaj kaj nebulcerbaj planas kaj plenumas atencojn, ĉasataj de polico per sufiĉe maltrafaj metodoj. Enmiksiĝas universitatanoj ne tre praktikaj, virinoj belaj kaj mal-, viroj idealistaj kaj mal-. Ĉio okazas en nedifinita okcidenteŭropa lando, kiu iom similas Francion.

Kompare kun la unua romano de Elgo, Ŝia lasta poŝtkarto el 1988, li tamen ĉi-foje retropaŝis. En Ŝia... li detale disvolvas la intrigon lerte kaj celkonscie, en La floroj... lame kaj distrite. En Ŝia... la socia tendenco de Elgo (pri klasoj, politiko, interseksaj rilatoj ktp) esprimiĝas ĉefe kiel natura parto de la rakonto, dum en La floroj... ĝi aperas kiel predikoj, kiuj krome ne tre bone kongruas kun la personoj kaj situacioj, en kiujn li trudis ilin.

La medioj kaj personoj ĉe Elgo ofte impresas iom pale, sensuke. Se mi komparas liajn rolulojn kun aliaj konatoj el la krima mondo esperanta, tiuj lastaj ofte pli interesas. La dialogoj kaj personaj karakteroj de Ksavero Kant kaj aliaj (Deck Dorval), la medio kaj metodeco de Jano Karal kun edzino (Johán Valano), la agoj kaj sentoj de Danny Skagen (István Nemere) ombras inspektoron Kramer kaj aliajn en la verko de Elgo. En La floroj de l' krepusko la dialogoj ne impresas tre vive kaj nature, la romankomenco ne tuj kaptas la leganton, la fino ŝajnas iom melodrama kaj amatora. Kiam Elgo portempe forgesas sian idean mision kaj ekrulas eventojn kaj agojn de siaj protagonistoj, la romano tamen ekvivas kaj povas teni la intereson de leganto.

Al la legontoj tial direndas: ne hontu foliumi preter la predikoj por plene ĝui la eventojn de ĉi romano!

Sten JOHANSSON