Serĉante novepokan religion
– opinio pri la signifo de Sed nur fragmento

Trevor Steele: Sed nur fragmento. 448 p. Fonto, Chapecó 1987.

La debuta romano Sed nur fragmento de Trevor Steele vekis grandan atenton inter la legantaj esperantistoj. Tion ĝi ankaŭ meritas. Ĝi estas ampleksa romano originala, legebla, ekscita, en normala Esperanto. Kaj ĝi havas sukcesan romanan strukturon. Tro da Esperantaj romanoj jam fiaskis pro netaŭga konstruo aŭ komenciĝis bone sed perdiĝis survoje al misa fino. Sed nur fragmento eltenas postuleman legadon – kaj tiu juĝo ne limiĝas je la fortika bindo!

Por pli detalaj resumoj oni turnu sin ekzemple al la recenzo de Gerrit Bervelingtiu de Rikardo Ŝulco. Mallonge mi diru nur, ke ĝi temas pri fikcia rusa sciencisto Nikolaj Maklin, kiu en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj pasigas jarojn en Novgvineo kaj Aŭstralio pro scienca esplorado. La unua kaj tria parto okazas inter indiĝenoj en nordorienta Novgvineo, la dua plejparte en Brisbano, la ĉefurbo de Kvinslando.

La figuro Nikolaj Ivanoviĉ Maklin tre detale baziĝas sur la vera antropologo, zoologo kaj etnografo barono Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-88), kiu studis la faŭnon kaj popolojn interalie de Novgvineo kaj Oceanio dum la 1870-aj jaroj. Li poste ekloĝis en Aŭstralio, tamen ne en Brisbano sed en Sidnejo, fondis marbiologian stacion en Watsons Bay kaj edziĝis al filino de la ĉefministro de Novsudkimrio. Male al Maklin, li mortis dum vizito en Rusio, kaj lia vidvino postvivis lin. Liaj kolektoj troviĝas interalie en la Sidnejaj universitato kaj ŝtata biblioteko.

Fakte, pluraj eroj en la romano de Steele estas ĉerpitaj rekte el la vivo de Mikluĥo-Maklaj – ekzemple la bruligado de alkoholo por impresi novgvineanojn, la enamiĝo al filino de ĉefministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego (romane Schniff, reale Finsch) je la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884. Eblas legi pri Mikluĥo-Maklaj anglalingve ekzemple ĉi tie.

La talento de Steele krei fascinajn figurojn kaj konvinkajn scenojn en ĉi tiu lia unua romano estas mirinda. La barono Maklin mem estas la plej riĉe ellaborita figuro, tamen abundas aliaj interesaj kaj plurdimensiaj homoj. Eble oni tamen povus iomete bedaŭri, ke la virinaj portretoj emas esti pli unudimensiaj – ĉu sanktulino, ĉu anserino, ĉu seksa logilo.

Multaj el la medioj estas tre konvinke kaj ŝajne realisme prezentitaj. Oni vere sentas ĉeeston en Novgvinea pluvarbaro, inter Brisbanaj filistroj kaj sur Aŭstralia seka stepo. Kelkfoje ankaŭ etoso de la koncerna epoko stampas la rakonton – tamen eble en ne tre alta grado. Se oni ne ĉiam sentas la epokon tute klare, tio povas ŝuldiĝi al la karaktero de Maklin kaj kelkaj aliaj roluloj, sed pli pri tio poste.

Maklin estas natursciencisto, tamen mi ne atingis kompreni de kiu preciza fako. Kvankam liaj natursciencaj laboroj estas ofte menciataj, neniam aperas detala aŭ konkreta ekzemplo. Verŝajne la aŭtoro konsideris tion ne bezonata, ĉar ĝi ne estas la ĉefa temo de lia verko. Mi tamen iom bedaŭras tion, ĉar tiaj specifaj detaloj alportus plian realismon kaj konvinkan povon, kiu sendube efikus pozitive al la tuta rakonto. Nu, anstataŭ natursciencaj detaloj, en la Novgvineaj ĉapitroj aperas multege da materialo pri socia kaj kultura komparado de diversaj socioj. Precipe tio koncernas religiajn ideojn kaj ĝenerale la konceptojn de homa pensado. Krome aperas grava politika demando – la sinteno de Maklin al la koloniismo. Ankaŭ en la Aŭstralia parto grave rolas tiuj aferoj – religiaj kredoj, la koloniismo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Krome aldoniĝas amhistorio, kiu kunfandiĝas kun la aliaj temoj.

En ĉiuj menciitaj temoj Maklin laŭ mia opinio aperas kiel homo el nia epoko, apenaŭ kiel Eŭropa natursciencisto el la 19-a jarcento. Parte tio validas ankaŭ pri kelkaj el la malpli gravaj roluloj. Dekomence ĝisfine li malakceptas la imperiismojn rusan, britan kaj germanan. En Aŭstralio li faras demandojn pri la rajtoj de la aborigenoj, kiuj eĉ hodiaŭ en kelkaj rondoj povus ŝajni malkonvenaj. Politike li eble estas pli naiva ol vere moderna, sed ankaŭ tie oni trovas sintenon al demokratio ne tre tipan de rusa aristokrato en la 19-a jarcento.

Liaj modernaj ideoj pri indiĝenaj popoloj, inkluzive de la Aŭstraliaj aborigenoj, tamen spegulas veran sintenon de Mikluĥo-Maklaj, kiu efektive avertis kontraŭ koloniismo kaj blankula entrudiĝo kaj multe agis por defendi indiĝenajn popolojn.

Alia persono en la romano, kiu impresas iom nekutime en sia epoko, estas Belinda, kiu iĝas amatino de Maklin. Ŝia sendependeco estas malfacile imagebla en la burĝaro de 1880, kaj eble ŝi respondas pli multe al revo de nunepoka verkisto ol de tiama rusa nobelo.

Iom post iom dum la legado de Sed nur fragmento oni malkovras, ke ĝia ĉeftemo tamen estas nek scienco nek politiko, sed religio. Pli precize temas pri la serĉado de religio nova aŭ novepoka. Kiam temas pri tiu temo mi havas iomete pli grandan problemon akcepti la konvinkan povon de barono Maklin. Kaj laŭ mia scio tiuj partoj de liaj ideoj ne baziĝas sur vera modelo.

Komence Maklin estas ateisto. Fakte li impresas iom ridinde, kvazaŭ neofito kiu decidis esti ateisto sed ne ĉiam sukcesas plenumi sian decidon. Tamen li baldaŭ spertas supernaturajn travivaĵojn en Novgvineo kaj en Aŭstralio, kiuj pelas lin al ia religia kredo. Krome, lia bona amiko kaj scienca kolego Tom Layton "rakontis pri hindaj guruoj, kiuj pruvis antaŭ liaj okuloj, ke ili fakte povas kuraci per nura tuŝo, ricevi mesaĝojn per telepatio, antaŭvidi eventojn, kiuj poste realiĝis" (p. 244). Kaj plej grave, lia amatino Belinda havas metapsikajn kapablojn kaj fine varbas lin al ia spiritismo kaj metempsikozo. Eĉ la titolo de la romano aludas al tiu kredo: "nia ekzisto estas sencohava nur, se ni estas eternaj kaj spertas multajn ’dimensiojn’ kaj vivas en multaj diversaj roloj en ĉi tiu materia mondo. Mia nuna vivo estas, mi esperas, valora – sed nur fragmento" (p. 439).

La eŭropdevenaj kulturoj jam de unu-du jarmiloj baziĝas sur la kristana religio en diversaj formoj. Tiu kredo provizis al la eŭropanoj moralon, miraklojn kaj esperon pri postmorta vivo. En la lastaj jarcentoj tiu kredo tamen vaste paliĝis. Unuaj atencoj okazis fare de la naturscienco: Darwin metis simion kaj celakanton en la lokon de Adamo kaj Eva. Poste sekvis la soci-movadaj atakoj: Marx deklaris la revon pri eterna vivo opio de la popolo. Baldaŭ eĉ al ordinaraj homoj ekmankis certeco pri la transmondaj aferoj. Kreskanta popola eduko korodis la potencon de eklezioj kaj mitoj. Tamen la soifo je mirakloj restas ĉe multaj homoj. Samtempe vojaĝantoj komencis rakonti pri mirindaj kapabloj de orientaj saĝuloj. Se eŭropano hodiaŭ montras talenton supernaturan, oni supozas lin lerta iluziisto, sed se temas pri aziano, li sendube estas potenca guruo aŭ fakiro. La mirakloj, kiujn ne plu provizas la oficialaj eklezioj eŭropaj, estas serĉataj aliloke – en spiritismaj seancoj, en astrologio kaj precipe en ekstereŭropa magio. Estiĝis tielnomata "novepoka religiemo", kiun la tradiciaj klerikoj kelkfoje nomas "bufeda" – ĉiu individuo mem elektas la pladojn, kiuj plaĉas al li.

Fakte, la kredo kiu ĉe barono Maklin anstataŭas lian principan ateismon, kaj kiun peras al li precipe lia amatino Belinda, estas ĝuste de tiu novepoka speco. Iom da ŝamanismo, grajno da ekzorcado, kulero da spiritismo, pinĉpreno da palpo-kuracado, taso da renaskiĝado, manpleno da telepatio kaj klarvidado, kaj fine la panteisma sento ke ĉio devas esti ero de unu granda plano: "ĉio estas sencohava, se nur ni havas sufiĉe vastan perspektivon" (p. 432). "Pensoj kaj mesaĝoj seninterrompe pasas inter niaj dimensioj. Fiero pri ’originalaj’ ideoj estas sintrompo; la limoj de la homa personeco estas nek la eksteraĵo de la kranio, nek eĉ la limoj de la pensopovo. Se vi nur komprenus, ne estas limoj inter homoj, ĉiu homo estas samdimensia kun la Ĉio; sed inter la limoj de la Ĉio – kiuj ne estas limoj – okazas senĉesa ĉiudirekta fluego de pensoj" (p. 432).

La supraj vortoj venas al barono Maklin kiel spirita mesaĝo de lia mortinta Belinda en 1884. Kaj mi pensas, ke novepoka guruo povus esprimi tion tre simile en la jaro 2005. Ĝi ŝajnas al mi sufiĉe tipa vortumo de hodiaŭa okcidentulo, kiu perdis la hereditan kredon je mirakloj kaj sentas abstinencan mankon je ĝi. Kompreneble ĉiu leganto devas mem decidi, ĉu ĝi estas profunda saĝaĵo aŭ balbuta abrakadabro.

Se la Maklina religia kontribuo ŝajnas nuntempa, kion do diri pri lia politika strebado? Fakte li volas, ke la eŭropaj ŝtatoj rezignu sian koloniismon. Ili ne ŝtelu landon de la jamaj loĝantoj. Ili simple ne iru tien, sed lasu tiujn landojn al la indiĝenoj. Tio povus esti almenaŭ teorie ebla en la lokoj, kie jam ekzistis iaspeca ŝtata regado. Tie la eŭropaj ŝtatoj povintus pace interrilati kun la ekzistantaj regnoj. Sed ŝajnas al mi pli malfacile imagi similan sintenon en landoj kiel Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj same en norda Ameriko. Fine Maklin tamen pretas kompromisi kun la historiaj faktoj kaj provi kunlaboron kun la germana koloniismo por savi tiom kiom saveblas al la indiĝenoj.

Tamen ŝajnas evidente, ke al Steele ne estis ĉefa afero, ĉu la sintenoj, kiujn li atribuis al Maklin, efektive estas kredindaj ĉe sciencisto el la 19-a jarcento, aŭ ĉu ili estas anakronismaj. Por li gravis diskuti kaj reliefigi temojn pri rasismo kaj homa egaleco en nia hodiaŭa mondo, kaj serĉi ian novepokan religion anstataŭ la jam perdita malnova.

Sten Johansson

 

Reen al:

Sed nur fragmento Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo