Mankas fokuso

Ronald Cecil Gates: La septaga murdenigmo. 75 p. FEL, Antwerpen 1991.

Ronald Cecil Gates: Morto de sciencisto. 83 p. FEL, Antwerpen 1994.

Oni kelkfoje prezentas la krimrakontojn de R C Gates kiel legaĵon taŭgan por komencantoj. Pli vere ili estas verkoj de komencanto, kaj tiuj du aferoj ne identas.

Gates eklernis Esperanton en 1987 je sia emeritiĝo kaj preskaŭ tuj decidis riĉigi nian krimliteraturon. La lingvaĵo de liaj rakontoj ja estas simpla, sendube ĉefe pro tio ke mankis al li pli riĉaj esprimrimedoj. La influo de lia gepatra lingvo, la angla, klare senteblas, iomete pli ol ĉe kelkaj pli spertaj verkantoj.

Pli rimarkebla ol la lingvaj mankoj tamen estas lia manko de spertoj pri literatura kreado. En la fruaj verkoj, la verka lerto de Gates apenaŭ superas tiun de meza lernejano, elektinta fantazian temon por verka tasko. Komplete mankas fokuso. Ĉio estas rakontata per sama, senŝanĝa tono, temperamento kaj lingvaĵo - ekde la malplej menciindaj bagateloj ĝis la plej dramaj agoj kaj malkovroj. Neniu persono havas propran karakteron, nenio efektive vivas, sceniĝas. Ĉio estas rakontata per la sama seka, sensuka, pedanta stilo.

Ĉe la bazaj krimintrigoj oni tamen povas konstati certan evoluon de lia metia kapablo. Tiu de La septaga murdenigmo estas malinteresa kaj malkohera, dum tiu de Morto de sciencisto ŝajnas al mi iom pli koncentrita. En ambaŭ tamen abundas kliŝoj kaj stultaĵoj. Same kiel en la klasika - precipe Brita - krimromanarto, oni okupiĝas multege pri alibioj, kiu-estis-kie kaj horaro de la murdo, sed mankas ekscito, mankas suspenso, mankas ĉio, kio povus kapti kaj teni la atenton de leganto. Pri motivoj oni ja parolas, tamen nur tre supraĵe. Abundas koincidoj, multas suspektitoj, kiuj fine ĉiuj ĉeestas loke kaj tempe de la krimo, almenaŭ tre proksime de ĝi. Persona psikologio estas nula. La aŭtoro ja klopodis aldoni iom da loka koloro el kampara Aŭstralia universitato, sed la medioj impresas al mi tre pale. Mi sentas neniun ĉeeston surloke.

Kiel aliaj komencantoj pri verkado, Gates malmulte montras, multege rakontas. Kaj kiam li escepte sukcesis montri ion per agoj kaj diroj de la romanfiguroj, li krome aldonas klarigon, por esti certega, ke neniu kreteno pretervidis la aferon. Tede! Li eĉ igas la rolantojn kelkfoje demandi sin "Sed kial mi diras al vi ĉi ĉion?" (Septaga, p. 28). La vera respondo kompreneble estas: Ĉar la aŭtoro ne trovis pli bonan manieron komprenigi la aferon.

Iufoje tiu troa informemo stultigas ne nur la leganton, sed ankaŭ la romanfigurojn. Post retrovo de aŭto, pri kiu Gates dufoje detale rakontas, ke oni "ŝiris la remburaĵon kaj la gantujo estas malfermita kun ĝia enhavo disĵetita sur la planko" kaj ke "la kaŭĉuka mato troviĝis ĉifita en angulo. La rezerva rado kuŝis ekster sia kavo. La ilujo estis malvolvita" - la aŭtoro krome trovas necese igi la enketantajn policistojn diri:

"Ŝajnas al mi, ke iu ion serĉis."

"Vi ja povas pravi," diris Elis. (Septaga, p. 22-24)

Kvankam temas pri fikciaj rakontoj tre malrealismaj, Gates senintence rakontas iom pri si mem. Urbegoj ne logas lin, male li ĝuas kamparan vivon. Malpli gravaj krimuloj meritas duan ŝancon vivi honeste (prefere en la kamparo). Virinoj prefere ne iru tro foren de la kuirejo. Ekzemple, kiam oni telefonas hejmen al la edzino, ŝi diru:

"Peĉjo! Kie vi estas?... Murdo!... Mi komprenas. Estos preta manĝo, kiam ajn vi alvenos..." (Sciencisto, p. 14)

Male, pri sciencistino oni legas: "Aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun mallonge tonditaj haroj, ŝi aspektis sobra kaj nealloga." (Septaga, p. 27)

Kiel jam diritas, la lingvaĵo de Gates estas simpla. Aperas iom da vortoj nekutimaj aŭ eraraj, sendube kaŭzitaj de anglalingva pensado. Jen nur manpleno da specimenoj: "alirdoni" (=konduki, Septaga p. 33, 36), "intertempi" (=paŭzi, Septaga p. 36, Sciencisto p. 17), "reserĉo" (=scienca esplorado), "dika frosto" (=prujno, Sciencisto p. 43), "konduki kurson" (=aranĝi, Sciencisto p. 61), "elirejisto" (=magazena kasisto, Sciencisto p. 68). Vorto alie nekonata estas "abri" (=fajle aŭ frote erodi, Sciencisto p. 13). Ankaŭ strangaj esprimoj aperas jen kaj jen, kiel "fari vojon al" (=iri al, Septaga p. 56, Sciencisto p. 68), "teni akvon" (=koheri, Sciencisto p. 13), "esti milda ĉe iu" (=trakti iun milde, Septaga p. 43), "konduki kun iu kaŝatan amintrigon" (Sciencisto p. 40), "preni la iniciativon" (=iniciati, Sciencisto p. 41), "ricevanti", "sciiganti" k.s. (Sciencisto p. 58, 60).

Laŭ mia supozo, por vere ĝui la fruajn verkojn de Gates, ne sufiĉas esti komencanto de Esperanto. Necesas esti sensperta ankaŭ pri krimromanoj kaj pri legado de literaturo ĝenerale.

Sten Johansson

 

Reen al:

La septaga murdenigmo Morto de sciencisto Ronald Cecil Gates Ĉefpaĝo originala literaturo