Hindrik Jan Bulthuis: Idoj de Orfeo

BULTHUIS, Hindrik Jan ; Idoj de Orfeo ; romano ; 1923 ; 544 p.

"Stranga aventuraro de tri ĝemeloj. Tre laŭdinda estas la celo de Bulthuis kaj rimarkinda lia lerteco ĉiam interesi kaj veki scivolon. Simpla, vigla stilo." /G.S., Esperanto, 1923, p. 183

Legu recenzon de "KOPAR" (K. Kalocsay) en Literatura Mondo 7, 1924:
Idoj de Orfeo

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1923/10: Idoj de Orfeo

Legu recenzon de C.W.B. el La Suda Kruco 1923: Idoj de Orfeo

"Trinaskitaj fratoj vivas, pro strangaj cirkonstancoj, unu malproksime de la aliaj, tiel ke ili ne scias unu pri la ekzisto de la alia unu sur insuleto norde de Nederlando kaj poste en rusa urbo, dua en nederlanda vilaĝo kaj tria en migranta cirko poste ĉe germana familio en Posen. Ĉiu estas ido de Orfeo t.e. Ĉiu pruvas eksterordinaran talenton por muziko kaj ĉiu fariĝas granda artisto: la unua majstras violonon la dua vilonĉelon, la tria pianon. Kiel famaj artistoj ili fine renkontas unu la aliajn ĉe koncerto estas frapataj per sia similo kaj helpe de iu Johano ili certiĝas ke ili estas trinaskitaj filoj de ĉeka artisto kaj serba nobelino, finfine ili retrovas siajn gepatrojn tiel ke la romano finiĝas je ĉies kontento. Amaj aŭ aliaj gravaj konfliktoj tute mankas ĉio fariĝas bona.

Do, ŝajne tre simpla enhavo. Sed kiamaniere la aŭtoro sukcesis plenigi per ĝi dikan volumon da 542 paĝoj, ne lacigante la paciencon de l' leganto? Li dividis la tutan enhavan en 5 partoj. En la unuaj pri partoj li pritraktas la vivon kaj aventurojn de la trinaskitoj antaŭ ilia renkontiĝo, uzante por ĉiu po unu aparta parto; en la kvara parto li metas la personon de la filozofo Johano sur la scenejon; kaj la kvina alportas la feliĉan solvon de ĉiuj misteroj.

Oni povas demandi sin ĉu la verko sin turnas ĉefe al junuloj aŭ al plenaĝuloj; por la unuaj taŭgas la bonintenco kaj la mirigaj aventuroj eble malpli la longo de l' verko kaj la moraliga tendenco; por la duaj plaĉos la karakteroj de l' personoj kaj la lerta aranĝo de l' eventoj, sed malpli la tro granda neverŝajneco de l' temo kaj de multaj miraklaj renkontiĝoj.

Ankaŭ por nenion kaŝi de l' miksita postlogado impreso, la fakto ke la ĉefa persono, la mistera Johano, fine estas montrata kiel nereala homo speco de garda anĝelo; ankoraŭ forigas la karakteron de romano por tiu de fantaziaĵo.

La stilo estas ĝenerale simpla kaj facile komprenebla. La aŭtoro havas la talenton por agrable rakonti.

Lia maniero neniel estas moderna parte eĉ memorigas pri verkoj skribitaj antaŭ cent jaroj aŭ pli frue (Robinsono Crusoe).

Resume la romano estas tipa kaj viva, ĉiu leganto certe konservas daŭran agrablan memoron pri la libro; kion plu povas postuli verkinto?"
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"[...] ŝajnas al mi, ke tiu verko de Bulthuis meritas nian plenan atenton. Male al Nekrasov, kiu havis socirealismajn, por ne diri marksismajn, kriteriojn, mi trovas la libron Idoj de Orfeo lia ĉefverko. Ĝi enhavas multe da vereco (malgraŭ la grandaj koincidoj, de kiuj dependas la intrigo), multego da distro, kaj ankaŭ la stilo estas viva kaj esprimiva (kion oni ne povas diri pri iuj liaj tradukaĵoj!). Sentigi la agrablon de tiu stilo kaj la viglecon de multaj konversacioj oni ne povas sen iom tro longa eltiraĵo, pri kiu mi rezignas ĉi tie. La verko cetere havas ankaŭ sian temon, kiu sumiĝas en la anekdoto pri monaĥo kiu, por marŝi sur pizoj por senpekiĝi, kuiris ilin. La rolo de Esperanto en la romano estas ankaŭ tre interesa, eĉ se ni sentas ĝin iom troigita."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Legu pli multe en Vikipedio.

Reen al: Hindrik Jan Bulthuis - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj