Duona paletro

Manjo Austin: Insulo de revoj. 93 p. Edistudio, Pizo 1989.

Laŭ la eldonejo ĉi verko estas romano, laŭ la aŭtorino novelo. Mi emas konsenti kun la aŭtorino, se temas pri amplekso kaj enhavo. Ial oni tamen dividis ĝin en dek kvin mallongajn ĉapitrojn, por ke ĝi similu romaneton.

Nu, ne gravas la ĝenro. La verko prezentas mallongan libertempan amaventuron inter Teresa, mezaĝa angla edzino, kaj Renato, itala fraŭlo supozeble iom pli juna. Kvankam la stilo estas romantike leĝera, la aŭtoro tamen ambicias prezenti la aventuron komprenebla kaj pravigebla el vidpunkto psikologia kaj eble ankaŭ morala. Ĉu ŝi sukcesas konvinki la leganton, nu, jen alia demando.

Pri la enhavo de la rakonto troviĝas entute malmulto dirinda. Manjo Austin lerte kaj konvene limigas la scenejon de sia novelo al kelkaj lokoj en itala urbeto, la tempon al kelkaj someraj tagoj, la rolantojn al la angla protagonistino, ŝia itala amikino kaj la amanto, kaj la perspektivon al tiu de la anglino. Troviĝas kelkaj punktoj ne tute konvinkaj, sed ĝenerale la rakonto fluas senĝene.

Pri la stilo kaj la verka tekniko male necesas diri multon. El la antaŭa verko de Austin - Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas - oni rekonas ŝiajn mankojn kaj maniojn. La plej ĝena afero estas manio skrupule kaj pedante mencii ĉiun detalon en ĉiutagaj taskoj kaj agoj.

Ŝi decidis sin duŝi kaj turnis la kranon ĝis venis ĝuste la varmo kiun ŝi volis. La akvo estis tre agrabla ĉe ŝia laca korpo, kaj la parfumita sapo bele ŝaŭmis per la uzado. La varmeta akvo portis dormemon al ŝi, kaj sekiginte sin ŝi reiris al la ĉambro kaj kuŝis sur la liton. (p. 18-19)

En la unua verko ĉi pedantemo temis interalie pri kuirado, tetrinkado kaj lavado de la manĝilaro. En Insulo de revoj la angla gastino ne devas okupiĝi pri tiaj detaloj, kio liberigas ankaŭ la leganton de tiuj tedaĵoj. Sed anstataŭe ni devas partopreni en ŝia sinvestado, post zorga konsiderado kaj elektado de konvena vestaĵo. En la kvina ĉapitro, tre prave nomita "La unua mateno", ŝi unue surmetas negliĝon por iri duŝejen (p. 29), poste sunrobon por matenmanĝi (p. 29), post kio ŝi demetas tiun por anstataŭe surmeti kuloton kaj bluzon por iri stranden (p. 30-31). Kaj tiel pluas la afero. Ja iufoje estas klare, ke la elekto de vestaĵo esprimas animstaton de Teresa kaj do havas sencon por la leganto, tamen en naŭ okazoj el dek temas pri balasto.

Ankaŭ en la interrilatoj kaj dialogoj fojfoje rimarkiĝas la pedanteco de la aŭtorino, kiam sensignifaj detaloj stakiĝas sen ion vere aldoni al la evoluo de la rakonto.

Troviĝas tamen ankaŭ laŭdoj dirindaj pri la stilo. Komence, kiam Teresa forlasas la nebulan Brition, ankaŭ la rakonta stilo estas iom nebula, retenita, rezervita, kaj ĝi restas tia ankaŭ en la komenco de ŝia restado en Italio. Sed poste, kiam ekbatas la koroj de la amantoj, ankaŭ la rakonto vigliĝas, la stilo iĝas pli energia, la frazoj mallongiĝas. Eble senintenca sekvo de tiu bona stiladapto estas, ke la unua akcepto de la angla gastino fare de ŝia itala amikino kun familio estas strange pala kaj indiferenta, dum poste, kiam jam ekis la amo, ŝajne plivigliĝas kaj profundiĝas ankaŭ la rilatoj inter la du amikinoj.

En sia intenco komprenigi kaj akceptigi la eksteredzecan aferon de Teresa, la aŭtoro bedaŭrinde lanĉas iom banalajn kliŝojn. Unue, la amafero helpos ŝin pli ami sian familion, reveninte hejmen. Due, la aŭtoro igas la italan amikinon Luĉia eldiri: "Ni latinidoj havas pli rektan kaj naturan sintenon pri la homa naturo" (p. 51). Bone, per tiu stultaĵo jam motiviĝis multege da feria umado...

Ankaŭ poste la dialogoj kaj enpensaj monologoj de Teresa ofte ŝajnas stile nenaturaj, tro foraj de kutimaj esprimmanieroj. Jen nur unu ekzemplo, refoje el la buŝo de la amikino Luĉia: "La malebligo far vi de la rilatoj inter vi kaj Renato estintus vera neado de la vivo" (p. 86). Nu, kion diri? Ĉu tiu diraĵo estas ĉerpita el la reala vivo? Ne respondinde.

Kiam Teresa unue renkontas Renaton, la leganto tuj rimarkas, ke io okazos. Nu, ne malbonas veki scivolon kaj atenton, sed Austin ne scias modere dozi la antaŭanoncajn aludojn, kio bedaŭrinde iom detruas la eksciton.

Alia gravega problemo, kiu sabotas la intencojn de la aŭtoro, estas la manko de konfliktoj. Tiu trajto estas komuna de ŝiaj du verkoj. Sen interna konflikto, sen dilemoj, neniu literatura verko povas kapti la atenton de siaj legantoj. En la verkoj de Austin ĉio iras tro glate, ĉiuj homoj tro modele bonvolas, plene forestas ĉiuj ombroj en la vivo. Tiel ŝi rezignas duonon de la paletro, kaj sen nigro ankaŭ la blanko paliĝas.

Necesas iom paroli ankaŭ pri la lingvaĵo de la verko. Ŝajnas, kvazaŭ ĝia unua triono estus korektita de iu, ĉar tie ne troviĝas tro da strangaĵoj, sed poste oni eble rezignis la aferon. Eĉ preseraroj plioftiĝas post la trideka paĝo. Troviĝas pli ol kutima kvanto da fuŝoj pri la signifo kaj naturo de verboj: klinigis (p. 8, 11), vestigis sin (p. 20, 37), "ŝi ŝprucis sin per la franca parfumo" (p. 61), aldoni en la senco aldoniĝi (p. 21, 28, 82), meti en la senco surmeti vestaĵon (p. 29, 82 k.a.). Ĉe bezoni ŝi eĉ ne konsentas kun si mem: "Bezonis pluraj minutoj por atingi la preĝejon." (p. 42) - sed "Bezonis nur dudek minutojn por atingi la urbon" (p. 63). La uzadon de porti en la senco venigi kun si personon ŝi bedaŭrinde dividas kun multaj aliaj.

Manjo Austin kaj la akuzativo ne rajdas duope. Ŝi tute ne uzas ĝin ĉe personaj nomoj, nek ĉe citaĵoj - "kiu enhavis 'frukto de l' maro'" (p. 38), kaj ĝi facile perdiĝas, se io nekutima intervenas, kiel numeralo - "Luĉia prezentis la du viroj" (p. 47). Male, post la prepozicio tra ŝi ĉiam uzas ĝin (p. 32, 42 k.a.).

Oni trovas ankaŭ uzon de vortoj, kiuj ne tute akordas kun la internacia kutimo. Laŭvoje (= survoje, dumvoje, p. 37), turmenti (= moketi, inciteti, p. 39, 83) kaj "gvidante la aŭton" (=stirante, kondukante, p. 31) eble sufiĉu kiel ekzemploj. Kiel aliaj anglalingvanoj, ŝi iom konfuze skribas "en la direkto de" (p. 32) kiam temas pri direkto al.

Resume, Insulo de revoj ŝajnas al mi malpli grava verko ol la debuta romano Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas, kaj el lingva vidpunkto ĝi malsuperas la debutaĵon. Oni tamen ne traktu la verkojn de Manjo Austin tro malestime, kiel faris pluraj recenzantoj. Paŭte paroli pri "rozkolora literaturo" aŭ "nur porvirina verko" montras la antaŭjuĝojn kaj etmensecon de la kritikanto. La Esperanta beletro originala plenplenas de krimromanoj kaj sciencfikciaĵoj sen alta literatura valoro, sed ĉu iu klasas ilin "helblua literaturo" aŭ "nur porviraj verkoj"? Kion Manjo Austin donis al ni, estas du verkoj pri personaj interrilatoj de nuntempaj, realaj homoj. Tiaj verkoj ne superfluas en nia literaturo. Male, ni bezonus pliajn, kaj leĝerajn, kaj pli seriozajn.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Insulo de revoj Manjo Austin Ĉefpaĝo originala literaturo