James Sayers: Invito al ĉielo

SAYERS, James ; Invito al ĉielo ; 205p ; romano ; 1949; München ; Ziegler

Legu recenzon de Stellan Engholm en Malgranda Revuo 1950: Invito al ĉielo

Legu recenzon de Voitto Viro el Helsingin Sanomat, 25 nov 1951 pri la finnlingva traduko (Esperantigis Osmo Buller): Revulo aĆ­ profeto?

"[...] kurioza libro aperinta en 1949. Ĝi baziĝas sur la konceptoj de la t.n. Atestantoj de Javeo, religia sekto, kiu kredas, ke la kristana biblio enhavas la ŝlosilojn de la tuta historio de la mondo, ne nur pri la pasinteco sed ankaŭ pri la estonteco, kaj ke sekve oni povas precize antaŭvidi la ĉefkonturojn de tiu estonteco. En postparolo Sayers pretendas, ke la verkon li verkis en 1932, sed ne sukcesis eldonigi ĝin [...]

Sur la marso de Sayers oni trovas la kutimajn luksaĵojn, kiujn oni supozas rezultontaj de racia homa progreso, kaj oni trovas ankaŭ la utopian animtrankvilon, kiu devus regi en socio "perfekta". La heroo enamiĝas al bela marsanino, kiu "jam vivadis milionojn da Marsaj jaroj", kaj diversaj aliaj aventuroj okazas. Sed la kerno kaj ĉefcelo de la libro estas la historio de Marso, kiu similas al tiu de la tero. [...]

Sed la historio de Marso pruvas, ke post la "fina milito" de Har-magedono, sur la tero kiel sur Marso, "Amo, instruita de la Adorinda Instruisto... finfine liberigas nian popolon sur la vojo al la eternaj altaĵoj".

Tute sincere, se oni traktas la intrigon kaj la temon de tiu ĉi verko kiel simplajn fikciaĵojn, ignorante eventualajn karambolojn kun la propraj konvinkiĝoj - kaj kial ne? - la romano estas vere leginstiga distraĵo: ĝin nur iomete lezas kelkaj, ne tro multaj, stilaj malglataĵoj kaj anglismoj."

/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: James Sayers - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj