Kristoromano

La helikrapide aperanta Plena Verkaro de Manuel de Seabra proponas interesegan trian eron: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Jes ja, tute ne temas pri akuzativeraro. La ŝoka titolo, eble ofenda por kelkaj, tuj instigas al legado.

Staras antaŭ ni romano, t.e. fikcia verko. Surbaze de la konataj tekstoj priskribantaj certan judan profeton komence de nia erao kaj de samtempaj dokumentoj, la aŭtoro ŝpinas interesan fadenon kaj rakontas ĝin atentokapte. Nu, se spuri lian bibliografion, kiel tradukisto li ja bone konatiĝis kun diversaj materialoj, kiel juda mitologio, kristana sakrala historio kaj pluraj historiaj libroj pri antikveco; nelaste, indas aldoni la genian romanon de Bulgakov La majstro kaj Margarita, kiun li redonis katalune.

La historio de Jehoŝua bar-Jozefo estas vaste konata en nia kultura medio, eĉ de la plej striktaj ateistoj - aŭ eble ĉefe de ili. Tial romano surbaze lia vivo malfacile vekas intereson: elnodiĝon ĉiu scias (kaj la romano tute ne surprizas tiurilate). Seabra ĝuste tranĉas rekte en la karnon: li ne nur renversas la titolon, sed eĉ aŭdacas komenci per Epilogo. Ĝi longas fakte preskaŭ duonon de la libro kaj priskribas la konatan rakonton pri la eniro en Jerusalemon, la vizito al la tempo, la kaptiĝo kaj la juĝado fare de Poncio Pilato antaŭ homamaso.

Malnova afero en nova livero. Temas iel pri romanigita biografio: Seabra baziĝas ja sur la kvar kanonaj evangelioj, sed ankaŭ eksterbibliaj informoj aldoniĝas, i.a. el la manuskriptoj el la Maro Morta, kaj la kreemo de la aŭtoro. Krome, la uzo de la personaj nomoj en la hebrea aŭ aramea iel helpas al la leganto apartiĝi disde tro trivita rakonto kaj foje preskaŭ pliverŝajnigas ĝin (parenteze: strange, virinaj nomoj aperas de tempo al tempo ne konsenkvece esperantigitaj). Sekve, aferoj okazas kiel konate, sed eble ne pro la laŭdiraj motivoj: la aŭtoro lerte disvolvas paralelan politikan intrigon, kun eventualaj sekvoj teologiaj. Tial ĉe la fino, indas retroiri al la Prefaco kaj esplori la kialojn de la rakontitaj okazaĵoj.

Temas ja pri bona romano, lerte rakontita, en lingvo malkriĉa. Eble kelkajn kristanojn ŝokos la eblo krei romanon el bibliaj rakontoj, sed mi trovis la rezulton ege leginda kaj varme rekomendenda.

Hektor Alos i Font

Manuel de Seabra: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. IEM. Serio Originala Literaturo 34. Manuel de Seabra, Plena Verkaro 3. Vieno, 2001.