Grava temo, trafa formo

István Nemere: Sur kampo granita. Romano, 125 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1983.

Ĉi romano de Nemere estas inspirita de vera okazintaĵo, tamen la aŭtoro libere formis la rakonton kaj ĉiujn cirkonstancojn. Ĝi temas pri iama germana oficiro, kiu dum la dua mondmilito en itala montara vilaĝo ordonas mortpafon de sespersona familio, gepatroj, avo kaj infanoj, ĉar ili protektis partizanon. Poste li dum jardekoj okupiĝas pri postkatastrofa helpo en la kadro de Ruĝa Kruco, ĝis iutage lia militkrimo estas malkaŝita. Tiam li kaŝe vojaĝas al la vilaĝo kie okazis la mortigoj por renkonti la vilaĝanojn.

Tra la tuta libro kunplektiĝas tri paralelaj eventoĉenoj de la protagonisto: lia milita deĵoro en la itala vilaĝo, lia laboro por Ruĝa Kruco en Afriko kaj Azio, kaj lia reveno en la vilaĝon kaj konfrontiĝo kun la vilaĝanoj. El tiuj tri plej gravas la unua kaj la lasta. Oni ekhavas tre vivan, realisman imagon pri la dummilita restado de grupo da germanaj soldatoj en la kvieta vilaĝo, dum la batalfronto iom post iom alproksimiĝas de sude. La leŭtenanto Dregger aspiras bonajn rilatojn kun la loĝantaro, sed kiam ekaktivas partizanoj ĉirkaŭ kaj en la vilaĝo, lia aspiro montriĝas naiva kaj vana. Fine okazas la situacio, en kiu li ne vidas alian eblon ol mortpafi tutan familion kaj bruligi ilian domon.

Je sia reveno al la vilaĝo post la senvualigo li konstatas, ke la maljunaj vilaĝanoj de jardekoj konservas sian malamon al li kaj ne povas vidi motivon pardoni aŭ komprenemi. Martin Dregger, la militkrimulo, parolas al ili kaj klopodas defendi sin, klarigi, ke ne eblis al li agi alimaniere, kaj ke lia posta vivo faris el li alian homon. Neniu volas aŭskulti lin, krom eble iu novulo en la vilaĝo, kiu siavice portas en sia memoro okazaĵon neviŝeblan.

Ĉi romano nedubeble estas unu el la plej sukcesaj verkoj de István Nemere. La temo estas grava, ĉiam denove aktuala (bedaŭrinde) kaj havas neniun simplan aŭ evidentan solvon. Li ankaŭ tre bone koncentras la agadon al ĉi kerna demando: ĉu eblas seniĝi de la kulpo? La dummilita oficiro Dregger eble ŝajnas iom tro bona kaj molkora, tamen tio nur des pli reliefigas lian krimon. En la nuntempa plano de la romano li aperas sufiĉe kredinda kaj realisma. Parto de tiu eventoĉeno konsistas el lia interna monologo, parto estas lia interparolo kun la vilaĝanoj. En tiu li mem estas la elokventulo, dum la vilaĝanoj kun la rajto de justuloj pli koncizas, eĉ minacas mem fari justecon. Efektive, jen kredeble la plej malforta flanko de la verko: la aŭtoro donas multe da spaco al la iama militkrimulo, sed ne multe disvolvas la alian flankon, ne motivas, kial la bonfara mezaĝulo devas esti punita pro ago de la milite deĵoranta junulo.

Kiel kutime ĉe Nemere la priskriboj de homoj kaj medioj estas neampleksaj. Tamen ili sufiĉas por krei ian angoran etoson. La plektiĝo de la du-tri planoj funkcias bone, eble dank' al tio, ke ĉiam la ĉefa rolanto samas. La stilo estas simpla kaj trafa.

El aliaj verkoj de Nemere oni rekonas kelkajn lingvajn malglataĵojn kaj apartaĵojn. Ekzemple li uzadas "estus -anta" anstataŭ simpla "-us", "scipovi" anstataŭ simpla "povi", jen kaj jen ellasas subjekton: "Tio doloris al li. Same fartis, kiam ili transloĝiĝis el la domo, kie la li parton de infanaĝo li pasigis" (p. 97). Ankaŭ lia uzo de objekto ĉe "venĝi" estas nenorma: "La partizanoj provis venĝi la okupantojn, la okupantoj volis venĝi la okupatojn" (p. 89). Sed la lingvaĵo facile legiĝas kaj ne kaŭzas kaprompadon, eble kun unu sola escepto: kion diable signifas "licitado" (p. 100)?

Sten Johansson

 

Reen al:

Sur kampo granita István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo