Misteroj kaj nebulo

Douglas P. Boatman: Kara diablino. 110 p. TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna 1979.

Pri Douglas P. Boatman (1892-?) mi scias nur, ke en 1932 li aperigis la originalan romanon La nekonata konato, kaj poste atendis ĝis 1979 por sia dua romano Kara diablino. Ĝi do aperis kiam la aŭtoro havis okdek sep jarojn, kio absolute ne rimarkeblas. Male, ĝia plej frapa trajto nedubeble estas la vigla rakontado. Temas pri leĝera, distra romaneto, verkita en bona humoro kaj legebla same, kondiĉe ke oni ne postulas altan nivelon de la distraĵo.

Kara diablino estas rakonto bazita sur magio aŭ mistero meze de ĉiutagaĵoj, kaj ĝi vere estas romano plena de misteroj, tamen ne ĉiam tiuj, kiujn supozeble intencis la aŭtoro. Kvankam la baza ideo de la verko estas originala kaj eĉ interesa, tamen Boatman tute ne scias por kio uzi ĝin. Aŭ almenaŭ li ne sukcesas peri tion al ĉi leganto. Ne decas ĉi tie malkaŝi la ĉefan eron de la intrigo, sed eblas diri, ke ĝi donas okazojn por scenoj interesaj el vidpunkto de homa psikologio kaj homaj roloj. Tiujn okazojn la verkisto ankaŭ certagrade uzas, sed tro malmulte. Anstataŭe la verko plenas de senintencaj misteroj, aŭ pli ĝuste de verkaj fuŝoj. Ekzemple, kial la "mi" de la rakonto reagas tiel nenature ĉe la unua ricevita letero (p. 5)? Kial lia edzino subite ŝanĝas sintenon ekplorante (p. 10)? Kial ŝi miregas kaj "apenaŭ povis kredi siajn orelojn" (p. 11) pro teatreja vizito? Kial la protagonisto ektimas vidante sian aŭtolumon sur sia pordo (p. 14)? Kio entute estis la celo de la vizito kaj renkontiĝo en Edinburgo? Kiun konkretan taskon havis la "kara diablino" tie?

La respondo al ĉiuj ĉi misteroj estas embarase simpla: La verkisto volas krei certan efikon ĉe la leganto (miron, interesiĝon, scivolemon, eksciton, timon ktp), kaj por laŭeble atingi tion li manipulas siajn rolantojn kvazaŭ marionetojn sen ia interna logiko en la rakonto mem. Malbona metia laboro, simple.

Malgraŭ ĉio, la kerno de la romano donas al la aŭtoro kelkajn scenojn, kie li tuŝas interesajn demandojn de psikologio. Temas pri sociaj roloj, persona identeco, seksa karaktero kaj similaj aferoj. Kvankam li traktas ilin leĝere, supraĵe kaj ne persiste, tamen en tiuj konsideroj kaŝiĝas la vera pezocentro de Kara diablino. Bedaŭrinde li dediĉas same aŭ pli da energio kaj vortoj al diversaj flankaj temoj kaj intrigaj sakstratoj.

La fino de la romano estas tro banala kaj ŝajnas algluita al la rakonto kvazaŭ manke de la ĝusta, konvena peco. Ĝi nenion - aŭ tro malmulte - klarigas. Antaŭ ĉio ĝi tute ne motivas kial entute okazigi la magiaĵojn. Se ne... nu, oni konfesu, ke la aŭtoro - intence aŭ ne - lasis eblon al multe pli drastaj interpretoj pri kio efektive okazis, sed mankas konkretaj detaloj por subteni la fantazion de la leganto.

Kvankam la rakonta stilo estas vigla kaj flua, tamen ĝi ofte ŝajnas tro malrealisma aŭ tro supraĵa. Jen ekzemple ero el dialogo inter edzo kaj edzino:

"Mi bedaŭregas vin tiom suferigi, karulino!" mi eligis. "Tio aldonas al miaj propraj doloroj kaj problemoj. Neniam antaŭe mi min sentis tiel profunde maltrankviligita. En ĉi tiu okazo mi povas nur petegi, ke vi fidu je mia juĝo." (p. 10)

Kvankam ne temas pri erotika verko, tamen ĝi enhavas kelkajn intimajn scenojn. Jen, ekzemple, la aŭtoro prezentas amoradon:

Ŝi prenis la iniciativon, firme tirante min al si, tiel ke niaj korpoj estis plej intime kunpremataj. La seksa ekscitiĝo ĉiam pli forte intensiĝis ĝis la tiom dezirata klimakso.

Rozo atestis tion per kiso kaj fina premado, post kio ni ambaŭ malstreĉiĝis, ĝis trankviliga dormo laŭgrade superfluis niajn sentojn. (p. 27)

Nu, kion diri? Eble, ke trankviliga enuo laŭgrade superfluas la leganton. Feliĉe la aŭtoro informas, ke temas pri seksa ekscito, alie oni apenaŭ havus ŝancon imagi tion...

Malgraŭ la flueco kaj vigleco, la lingvaĵo ne estas bona. Ĝi montras ĉiajn atestojn de anglalingva pensado kaj posta tradukado en ian Esperanton. Ĉeestas ĉiuj anglismoj konataj, kaj kelkaj nekonataj, krom ankaŭ diversaj aliaj malglataĵoj. "Ni kolektos la biletojn survoje" (p. 11) - kvazaŭ ili kuŝus disŝutite laŭ la strato. "Tintado de la fajenco" (p. 11) - ĉar ŝajne la anglaj kuirejoj similas potfarejon. Ĉe "perspektivo intriga" (p. 12) necesas angla vortaro por vidi klare, kaj same kiam iu "fariĝis psikema" (p. 7). "Mi, do, havis nenian malfacilon, trovante la Skott-monumenton" (p. 16) - sed la leganto ja havas malfacilon scii, ĉu temas pri malfacilo trovi ĝinmalfacilo trovante ĝin. "Burgandia vino" (p. 26) verŝajne trinkeblas nur en Anglio, do nek en Burgonjo, nek en Burgundio. Se iu "prenis rapidan rigardon" (p. 99), oni prefere ne demandu, de kiu li ĝin prenis. Kaj ĉe "mi estis transfiksita" (p. 17) kaj "nia korpa transiĝo restatiĝis" (p. 80), denove nur la angla vortaro havas potencon dispeli la densan nebulon.

Kiel jam aluditas, necesas armi sin per sufiĉe da pardonemo kaj malpostulemo - kaj krome per angla vortaro - por ĝui ĉi distraĵon supernaturan kaj subnivelan.

Sten Johansson

 

Reen al:

Kara diablino Douglas P. Boatman Ĉefpaĝo originala literaturo