Vulkana debuto

Sara Larbar: Karuseloj. Romano, 117 p. Fonto, Chapecó 1987.

Sep virinoj brazilaj, amikinoj, esperantistinoj, vivas en diversaj cirkonstancoj de malriĉo ĝis riĉo, de graveda fraŭlineco ĝis senida edzineco, kaj ili ĉiuj sopiras je po unu viro amata, neatingebla. Krome, la virinoj kreas diversajn artaĵojn je nomo Karuselo - jen romanon, jen kinofilmon, jen poemaron, jen bildon ktp. Kaj pri kio temas tiuj verkoj? Pri ili mem, pri si mem, pri unu la alia... Ĉio spegulas ion alian aŭ sin mem; ĉiu rakontas, revas, memoras, sopiras, saŭdadas pri ĉio; ĉio kaŝiĝas ene de si mem, turniĝante kvazaŭ karuselo, kreante vertiĝon kaj dubon pri la realeco. Jen vere eksperimenta verko, superrealisma meta-romano, aŭdaca provo neniam antaŭe spertita en la Esperanta literaturo.

La romano ne nur temas pri si mem, spegulas sin mem, sed ankaŭ proponas ŝlosilojn al si mem: "Ŝi ne sukcesus klarigi kiamaniere, sed Arabela nun estis ree en la biblioteko, sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka ŝirmilo, kaj ŝi tenis grandan bildalbumon, sur kies kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka ŝirmilo tenis grandan bildalbumon, sur kies pli ete desegnita kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo" ktp ktp (paĝo 98). Jen sufiĉe efika kaj simbola bildo, ĉu ne? Aŭ: "Laŭreta estis komplete trafita de kapturniĝo, la realo estis miraĝo, ŝi ne sukcesis plu kompreni kiu kreis kiun, kio estis fantaziaĵo kaj kio ne..." (p. 109). La leganto facile rekonas sin! Kaj tamen: "Jes! ŝi finos la libron! Kial heziti, kulpigi sin? Aliaj ĝin legos, rekonos sin, malkovros, ke ili ne estas solaj en la korlabirintoj! eĉ se ŝia verketo fiaskus komplete, ĉu ĝi riskus estigi konflagracion? Ĉu ĝi ne simple enskribiĝus en la longan liston da amatoraĵoj? Unu plia, ja, maksimume unu plia veniala peko en la povra Esperantio, kie atricioj nete preterpasis kontriciojn..." (p. 98). Evidente indas teni PIVon ĉemane legante ĉi verkon! Alie la korlabirintoj por la leganto riskas iĝi nur vortlabirintoj.

Eĉ la tuja komenco de la libro enkondukas la leganton en ĉi kapturnan mondon, kie realo kaj fantazio, sonĝo kaj vekeco senĉese miksiĝas. La verko ekas: "Ŝi vekiĝis kaj tuj konsciis pri la suferoj", sed tiu vekiĝo post iom montriĝas nur ŝajna, ĉar ankaŭ el tiu stato Natalia poste vekiĝas kun eksalto, kaj ankoraŭ poste sekvas tria momento kiam ŝi eliĝas el nereala stato. Ĉiu sceno similas ĉinan skatolon en alia skatolo...

Por legi ĉi libron, la leganto devas vole-nevole akcepti ĝian ŝancelan kaj trompan konstruon. Kiu preferas senmovecon ne suriru karuselon, nek eniru spegulan labirinton de amuzparko. Se oni devas ĉiumomente esti certa, kiu parolas pri kiu al kiu, oni prefere rezignu Karuseloj'n, kaj restu ĉe io de Valano.

Krome, al la strukturo de la romano aldoniĝas ĝia lingvaĵo. Neniam antaŭe mi legis Esperantan romanon en tia bunta, karnavala, karusele kapturna lingvo. La frazoj sinuas, longaj kaj disbranĉitaj kiel la Amazona rivero, plenaj de ĉiaj maloftaj vortoj elfoseblaj el PIV aŭ la diablo scias kie, sed samtempe mirinde fluaj, nature sonantaj. Temas pri viva kaj erupcia lingvaĵo, nenia Piĉa vorto-tombejo. Tamen, pli foren de "la taso estas sur la tablo" ne eblas atingi - jen Sara Larbar provis kaj eluzis la elastecon de Esperanto preskaŭ (sed nur preskaŭ) ĝis ĝia punkto de rompiĝo. Evidente ŝia celo ne estis verki leĝeran rakonton por legado dum trajnveturo. Efektive, tiu komplika kaj implika lingvo perfekte korespondas kun la enhavo, kaj eble oni eĉ povus aserti, ke la lingvo - ne la enhavo - estas la ĉefaĵo de ĉi verko. Jen specimeno (bonvolu refoje enmanigi PIVon):

"Ĉieloj! Ŝi, kiu kunvivis kun la plej aĉaj pruvoj de monda homa malindeco kaj maljusteco, tagon post tago, je ĉiuj stratanguloj, ĉu ŝi konis la fundon de vera mizero, ĉu ŝi almenaŭ tanĝis fojfoje doloron en pura stato, en la raslo de ĝia soifo, en la konvulsio de torturoj, kie tantaligaj kaj sedativaj sentimentalecoj kaj promesoj ne scipovas eviti detruon kaj neniigon - pli ol tio: memdetruon, suicidon?! Pesto kaj damno! TRATERATRA!! Gesinjoroj, la operacoj fiaskis! La porpacaj municioj elĉerpiĝis! Ŝi definitive kantonmentiĝos en la limbon, kie preĝoj kaj sakroj estas ekvivalentaj kaj kortuŝas neniun, kaj tie ŝi plu blekaĉos kaj mungos tute nenocive, eble nur anestezie por si mem, ĝis la fino de la eternecoj!" (p. 82)

Kaj ankoraŭ: "Hooo! la maldensejo rebrilis arĝente, kupre, perlamote, kaj... jes! la aero mem estis tiu, kiu enhavis pigmentojn! Kaj la parfumkorperoj disradiis tepidecon! Kaj je ĉiu spiro floraj dolĉaĵoj fandiĝis en la buŝo, je ĉiu movo mirlitonoj kaj fifroj kariljonis, dum ĉiu palpebrumo mil kaj unu kalejdoskopoj senvualigis ĉu la palpitadon de glimoj, ĉu la sukon de steloj, ĉu la saporon de insektflugado, jen la ritmon de ĉiuj koloroj, jen la softecon de pulpoj kaj sezonoj, aŭ la arton de la vivofluo!" (p. 87)

Parolante pri la lingvaĵo, oni tamen notu kelkajn makulojn: kiel ofte en ĉiunivelaj verkoj regas granda konfuzo pri transitiveco de verboj, krome jen kaj jen iu refleksivo diskuteblas. Plue troveblas kelkaj misaj vortformoj, ekz. "identifiĝo, koincidenco, ĉizeli, minutono". Ne makuloj sed apartaĵoj ne tre kutimaj en nuntempa flua Esperanto estas abunda uzado de "ci", de kompleksaj verbotempoj ("estis -inta" ktp) kaj de "kiel se" (=kvazaŭ). Ĉi detaloj tamen neniom ĝenas, se oni nur alkutimiĝas al la ĝangale riĉa stilo.

La ĉefa temaro de la verko do estas problemoj pri identeco. Ne hazarde la sep inoj estas orfinoj, ne hazarde ili serĉas ian vivkuntekston per amo, amikaro, artlaboro, aŭ per edzo, erotiko, Esperanto, sed trovas ĝin efektive nur en siaj fantazioj pri neatingebla viro. Librofine aperas subite, krom la sepopo, ankaŭ iu "mi", kiu surirante karuselon kaj spektante sin en spegulo kvazaŭ transprenas la stafetilon de siaj sep fratinoj. Supozeble ni interpretu tiun "mi" kiel la aŭtorinon, sed tute kongrue kun la romano, ja ankaŭ la aŭtora nomo estas nur pseŭdonimo - do en la spegulo ni vidas nur pluan spegulon, kaj pluan, kaj pluan... Efektive, la leganto eĉ ne povas certi, ĉu vere kaŝiĝas virino malantaŭ la pseŭdonimo, kvankam la aŭtora voĉo ŝajnas sufiĉe ina.

Indas mencii krome, ke kvankam la plej granda parto de la libro disvolviĝas en la kapoj de la sep inoj, tamen jen kaj jen oni spertas bonajn kaj impresivajn scenojn el diversaj medioj brazilaj. Estas nedubeble, ke grava verka talento nestas en la nekonata verkistino.

En neforgesinda sceneto unu el la virinoj eklekas ian frambogustan sukeraĵon kaj lekante eniĝas en - sian infanaĝon: "Silvana per du fingroj ĉerpis rozkoloran bukedeton el la ronda dolĉaĵo, tiam ŝi malfermis faŭkegon, kiu emis enbuŝigi la kompletan frandaĵon per unu gluto, tiam ŝi diligente enkaptis la nuban koloron ĝis la tigeto muldita de ŝia prenpremo, tiel ke la dentoj raspu la fingropintojn kaj perdu eĉ ne ereton de sukera fibro [...] Buleton post buleto ŝi tiel sorbis, la enorman pufan nubon ŝi asimilis per asidua gustumado [...] Tiam ŝi petis onklineton viŝi al ŝi la manojn, kaj teruriĝinte ŝi konstatis, ke onklineto ne plu staris apud ŝi, nek oĉjo, nek Bebeta, nek Niko, nur popolamaso bruanta" (p. 48-49). Kaj post dupaĝa memoro el infanaĝo, kiu cetere inkluzivas karuseliradon, oni revenigas ŝin - kaj la leganton - al la nuna, plenkreska stato.

Kiel do la esperantistaro akceptis ĉi verkon aperintan en 1987, la jubilea jaro? Ĉu entuziasme? Ĉu ŝokite? Ĉu proteste? Ne, tute ne. Nek nek. Plejparte oni ŝajne simple neglektis ĝin. Ja aperis en revuo Esperanto favora recenzo de Rejna de Jong. Sed en pli gravaj rondoj, klikoj kaj skoloj oni estis plene okupata per mema kaj reciproka sinadorado. La estimindaj sinjoroj, kiuj ricevis ĝin por recenzi, traktis ĝin kun vere plorinda malestimo. La sinjoroj Berveling (Fonto, februaro 1991) kaj Thorsen (Literatura Foiro, aprilo 1989) ŝajne ne vidis ĝian aŭdacon, ĝian akordon inter ideo kaj formo, ĝian vulkanan energion. Ĉu timigis tiujn virojn ĉi ekzemplo de ina sensivo? Ĉiel ajn, ili ambaŭ lace plendis pri la neeblo distingi unu virinon de la alia (kvazaŭ tio ne estus intenca), pri la vepra lingvaĵo (kvazaŭ ili ne rimarkus ĝian magian fekundon). Kaj ili ambaŭ donis al la supozeble pli juna verkistino onklecajn konsilojn bridi sian kreivon. "Ne estus malinde, verki iomete pli laŭsisteme" (Berveling). "Iomete da stila klaro oni rajtas peti" (Thorsen). Dio mia! Ĉi kritikistoj sendube petus Ŝekspiron limigi sian vortostokon - se li estus virino! Rejna de Jong male finis sian recenzon per la vortoj "espereble sekvos pliaj libroj el la plumo de ĉi talenta aŭtorino." Mi ne volas kulpigi la du sinjorojn pri la posta kaj plua silentado de Sara Larbar, sed mi konstatas kun bedaŭro, ke oni tro superece kaj malkompreneme forviŝis ĉi kuraĝan debutanton kvazaŭ ĝenan muŝon. Almenaŭ oni efike trompis min - kaj eble aliajn potencialajn legantojn - dum jardeko eviti la verkon.

Mi ja konfesu, ke Karuseloj finfine kaŭzis ankaŭ al mi iom da kaprompa penado. Kiel ordinara nordeŭropano, mi pli kutimas je simpla rakonto, de komenco ĝis fino, pri konkretaj eventoj. Tamen miaj okuloj, oreloj kaj nazo ankoraŭ kapablas vidi, aŭdi kaj flari ion novan, ion interesan, ion ambician, kiam ili hazarde trafas ĝin.

Cetere, Sara Larbar mem anticipe respondis al stultaj recenzontoj jam en la romano: "Li estis verkanta romanon kaj rompis al li la kapon la malliberiga linieco de rakontarto, de la neeviteblaj vorto-sinsekvoj sur la paĝoj, dum elanoj ĉiudirektaj petis simultanecon de agoj kaj pensoj, de paseoinfluoj kaj ideoj turnitaj al estontecaj nekonataĵoj..." (p. 70).

Sten Johansson

 

Reen al:

Karuseloj Sara Larbar Ĉefpaĝo originala literaturo