Historia melodramo viva

Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo. Paris, Hachette 1907.

La franca kuracisto Henri Vallienne (1854-1908) lernis Esperanton en 1902 aŭ 1903, tuj komencis traduki literaturon, kaj en 1907 aperis lia 515-paĝa romano Kastelo de Prelongo, la unua originala romano eldonita en Esperanto. En la sekva jaro aperis lia dua verko, Ĉu li?, kaj samjare li mortis. Ambaŭ verkojn li supozeble kreis dum kormalsano, kiu enfermis lin en lia loĝejo.

Kastelo de Prelongo estas melodrama romano, distraĵo kiu senhezite adoptis la rimedojn de sia ĝenro. Al tiuj apartenas komplike teksita intrigo, plena de troigita pasio, malrealismaj koincidoj kaj turniĝoj de la eventoĉeno, sed sena de kredinda psikologio. Hodiaŭ ĝi ŝajnas eksmoda, kaj eble ĝi estis tia jam je sia apero. William Auld en Vereco distro stilo ne tre aprezas ĝin: "Vallienne priskribis neverŝajnaĵojn kaj rolantojn, kies motivoj, emocioj kaj agoj estis tute nerealecaj. Alivorte, li ne verkis laŭ propraj spertoj, sed laŭ kliŝaj kriterioj de dekadenca literatura ĝenro, kies unusola celo, motivigo kaj ekzistokialo estis la sensacieco." Waringhien en Enciklopedio de Esperanto rekte kondamnas la romanojn de Vallienne: "Ili apartenas al la plej malbona speco de l' felietona literaturo, kun krimoj, incendio, misteroj, nobelino senvirgigita (Kastelo de Prelongo) [...] – ĉio plena je neatenditaĵoj, sena je la plej elementara psikologio, kaj tie aŭ tie spicita de sensotiklaj aludoj." Dume, Vilmos Benczik en Libro de romanoj esprimas pli ambiguan juĝon: "Vallienne povas esti rigardata kiel iniciatinto de nia relative bonnivela poramuza prozo… li klopodas konstrui interesan historion nepre neŝablonan, sen strebado al esprimo de ajna artista mesaĝo. Ofte li falas en la kaptilon de tiu prezentmaniero: liaj verkoj estas plurloke ridige malverŝajnaj."

Oni devas pravigi tiujn juĝantojn, kvankam diskuteblas, ĉu oni riproĉu al kamelo ke ĝi ne estas pavo – aŭ inverse. Avoto (W.A. Thomson) skribis en Norda Prismo 1957, kvindek jarojn post la apero de Kastelo de Prelongo: "Tamen kiel unuafoja eksperimento en tute nova medio, oni estas devigata admiri ĝian kompetentecon. La rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun elementan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo. La lingva stilo estas simpla kaj flua, kun nemulte da francismoj, kaj sufiĉe preciza por teni la intereson eĉ de nesperta leganto."

Laŭ mia opinio, Vallienne ne estas reduktebla al nura ĝenra distranto. Auld citas epizodon el la romano, kie okazas provo je seksperforto, kaj li ironie konstatas, ke "Oni devas admiri la moralan sintenon de iu, kiu pli malŝatas la ciadon ol la perfortiĝon!" Konsentite, ke tio estas ridinde stulta, sed estus eĉ pli stulte supozi, ke Vallienne mem ne intencis tiun efikon. Nobelula trofiero, ridinde malmodernaj kondutoj kaj kondiĉoj, seksaj kaj klasaj antaŭjuĝoj plenigas la verkon, kaj sendube la aŭtoro konscie plantis ilin. Fojfoje li eĉ enfokusigas juran misaĵon, kiel la senrajtecon de virinoj. Mi ne asertas, ke li estis kaŝa socialisto aŭ feministo, tamen parto de lia romano facile legeblas el tia perspektivo, se oni tion volas.

Tia legado tamen eble ne ŝajnas tre motivita, ĉar la verko tute rezignas je kredinda psikologio. La personoj agas tute ne kiel vivantaj realaj homoj, sed kiel robotoj aŭ marionetoj de la aŭtoro, por efektivigi la komplikan intrigon, kiun li elpensis. Tion oni devas akcepti, se ne, oni tute ne eltenos la legadon. Mi ne klopodos ĉi tie resumi la intrigon, unue ĉar tio postulus troan fortostreĉon, due ĉar mi ne volas detrui la ĝuon de eventuala legonto. Sed mi povas mencii, ke rolas en ĝi amo, malamo, ĵaluzo, venĝo, malespero, arogo, malhumileco, sed ĉiuj ĉi sentoj estas skemaj, ŝablonaj, malrealismaj. La eventoj okazas plejparte en malnova nobelula kastelo kun turoj, muregoj, sekretaj ejoj, tuneloj kaj kverkaĵaj pordegoj. Rolas krome venenita ponardo, maskitaj friponoj, reapero el tombo, malliberigo de la heroino kaj malvirgigo pere de – kredu nekredu – stalagmito. (Entute la seksaj aludoj prezentus interesan materialon por Freŭda analizo…) Krome la naturaj fortoj kunagas por helpi la evoluon de la intrigo per ŝtormo, fulmotondro kaj grundo kolapsanta en groton. La sorto de la ĉefa heroino iĝas ĉiam pli senespera. Kiam ŝi atingas la fundon de teruro, okazas io eĉ pli katastrofa – ĝis la fino, kiu estas plene feliĉa kaj kie ĉiu rikoltas laŭmerite. Kvankam mi ne tre konas ĉi tiun ĝenron, mi devas diri, ke Vallienne talente kunteksis ĉiujn kurbajn fadenojn en tutaĵon, kiu estas surprize integra, ene de sia speco. Kredindon en realisma senco oni ne atendu.

Por prijuĝi la stilon kaj lingvaĵon de la verko, necesas konsideri la epokon. Kiam Vallienne verkadis la romanon, ankoraŭ ne pasis dudek jaroj de kiam d-ro Esperanto lanĉis sian lingvoprojekton. Li do ne disponis pri tre ampleksa materialo kiel modelo por sia stilo. Ankoraŭ ne aperis gravaj verkoj kiel Fabeloj de Andersen, La Malnova Testamento Marta (tradukoj de Zamenhof), Sinjoro Tadeo (traduko de Grabowski). La Faraono kaj aliaj tradukoj de Kabe aperis proksimume samtempe kun Kastelo de Prelongo. Evidente Vallienne mem do devis plenigi truojn en la tiama lingvo. Ofte li faris tion sufiĉe trafe, sed neeviteble troviĝas multaj kazoj, kie la lingvo post li ekiris laŭ alia vojo.

Beletra prozo en Esperanto ĝis tiam estis raraĵo, tamen li ja havis modelojn imitindajn, precipe en formo de fruaj Zamenhofaj tekstoj, sed ankaŭ Fundamenta Krestomatio de pluraj verkintoj/tradukintoj. Tial oni devas bedaŭri, ke la stilo de Vallienne kiel tuto odoras forte de lia denaska lingvo, la franca. Temas kelkfoje pri netaŭge aŭ eĉ malĝuste uzataj vortoj, sed eble eĉ pli multe pri la frazaranĝo, kiu ĉie aperas tre franca kaj sufiĉe fora de la Zamenhofa stilo. Oni povus kompari ankaŭ kun alia frua aŭtoro de originala beletro, Ivan Ŝirjaev, kiu kompare kun Vallienne estas ege supera stilisto.

Mi timas tedi per longa listo, tamen ŝajnas al mi iom grave prezenti ekzemplojn.

Unue, jen kelkaj sukcesaj elektoj de Vallienne: dormigilo, mamnutri, ŝtupetaro, talismano, plue lia fojfoja uzo de sufiksoj kiel memstaraj vortoj: ero, ano, ino, pri kio li estis pioniro.

Kompreneble li kundividis la "malsanon" de sia epoko uzi afiksajn kunmetaĵojn tro longajn laŭ la nuna gusto, malprudentaĵeto, malamegema, divenigaĵo, manĝetadanta ktp, kaj ĝenerale li algluis sufiksojn tre malavare, precipe -ec, -eg kaj -et, tamen ne tiel ofte -ad kiel ĉe aliaj fruaj aŭtoroj. Ankaŭ participaj verboj svarmas: "Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciulinojn", "Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta."

Aliaj el liaj elektoj ŝajnas akcepteblaj, sed ne iĝis ĝenerale uzataj: marfluo, alfluo, elfluo (=tajdo, fluso, malfluso), aŭ la uzo de flui por la paso de tempo. Eble ankaŭ fariĝo, en la senco fakto, okazo, evento, apartenas al tiuj. En la epoko de Vallienne, la simpla diro "Dankon" apenaŭ estis uzata; Zamenhof preskaŭ ĉiam skribis "Mi dankas!", kaj same faris Vallienne, sed pli ofte li provis "Danke", kio evidente ne gajnis imitantojn.

Kompreneble, oni trovas francismojn kiel ricevi (=akcepti), faktoro (=poŝtisto), ekzerci (=praktiki), tiu (=ĉi tiu), felonio (=perfido) kaj la voko Al helpado! (=Helpon!). Aliaj elektoj ŝajnas simple strangaj. Ekzemple li uzas preskaŭ konsekvence "pli al" (=pli ol): "– Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli rapide al mi tion konjektis", dum li uzas "sama ol" (=sama kiel): "Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino." Laŭ mia scio, li ne havis modelon por tiuj elektoj. Plendinda (=kompatinda), rajdito (=ĉevalo) kaj "ŝteli iun" (=priŝteli iun) estas aliaj Valienismoj, dum ĵus (=ĝuste) estas plago pli vasta kaj ankoraŭ vivanta. Plue, li uzas -ita anstataŭ -ata, da anstataŭ de ktp. Eble la plej frapa francismo, kiun mi tamen trovis ĉe neniu nuntempa verkisto, estas lia fuŝa uzo de kies. Vallienne ja povus facile imiti la modelon de Zamenhof kaj aliaj, kaj tion li ankaŭ faris kelkfoje. Pli ofte li tamen supozis, ke kies tute korespondas al la francaj dont kaj duquel, kaj uzas ĝin laŭe. Tio kreas frazojn ĉiam nekutimajn, ofte erarajn kaj fojfoje miskomprenigajn: "tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis ŝati valoron."; "ripari kiel eble plej plene la malfeliĉaĵojn, kies mi estas precipa aganto."

La ĝenerala stilo estas iom ridige pompa, sed ni devas supozi tion konscia elekto konforma al la ĝenro: "– Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tranĉinte vian manon ol ĝin skribinte."; "La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro manĝetadanta en sterko". Oni rimarkas, ke tio estas konscia elekto, ĉar escepte Vallienne paroligas "simplulojn" en maniero pli simpla (kaj, laŭ mia gusto, pli ĝuebla):

"Nu, ĉu mi estis prava?" ekkriis la ŝipestro per triumfa tono. "Ekzistas ankoraŭ ero da vivo."
"Sed kion ni faros de tiu ano?"
"Tiu ano estas ino."
"Ho! tio ŝajnas miriga. Kion ŝi faris en tiu barko?"
"Ĉu mi scias? Mi donos al ŝi mian ĉambron […]"

Oni akuzis Vallienne pri manko de humuro, eble prave. Mi tamen opinias, ke kun menso iom malfermita, oni povas trovi aŭ almenaŭ subkompreni grajnon da humura ironio en lia eksmoda intrigo, kaj mi tute ne dubas, ke la kormalsana aŭtoro mem amuziĝis elpensante kaj verkante ĝin. Kiel komencon de la Esperanta romanarto, mi povus imagi verkon ege malpli vivan kaj plaĉan, precipe se konsideri, kio aperadis en sekvaj jardekoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kastelo de Prelongo Henri Vallienne Ĉefpaĝo originala literaturo