Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio
SZATHMÁRI, Sándor ; Vojaĝo al Kazohinio ; 315p ; romano ; 1958; Paris ; SAT ; Represo 1998
Legu recenzon de Poul Thorsen en Norda Prismo: Vojaĝo al Kazohinio
Legu recenzon de Tomaš Pumpr en La nica literatura revuo: Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio
Legu recenzon de Jim Henry:
Vojaĝo al Kazohinio
Legu recenzon de Gaston Waringhien en Sennaciulo: Vojaĝo al Kazohinio
Legu artikolon de István Ertl:
Gulivero inter la esperantistoj, aŭ: kiel homi transhome
"Stranga rakonto kiu memorigas la Vojaĝojn de Gulliver de Swift. Brita oficir-kuracisto savis sin dum ŝipsubakviĝo sur la insulo Kazohinio. La aŭtoro eble troigas kiam li forĵetas el la perfektan mondon ĉiun senton kaj ĉiun ludon. Li eble volas per tio pli efike averti ke ĉiuj sentoj kaj ĉiuj ludoj estas suspektindaj, ke la homo se li ne volas plene ekstermiĝi, kiel la behinoj devas bridi siajn pasiojn, prudenti pri siaj deziroj, nobliĝi pri sivj ludoj. Pro tio la libro ne estas ordinara. Sed rekomendi ĝin mi povas nur al leganto tre komprenema, tre malpruda, neŝokiĝema ĉar multaj scenoj ne taŭgas por delikataj mensoj. La lingvo estas ĝenerala bona kaj flua."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
"La distinga karakterizo de la utopiistoj estas, ke ili sopiras al perfekta ordo; pro tio en la utopioj regas la racio, kaj la emociojn oni subigas kaj subjugas. Szathmári montras al ni la sterilecon de tia ordo, sed li ankaŭ montras la kontraŭflankon de la medaliono; la ĥaoson de socio komplete senracia. [...]
Szathmári utiligas la utilas konvencion de l inventito de Jonathan Swift, la vojaĝanto Gulivero, por esti la mio de la romano. Gulivero estas, kompreneble, naiva konservativulo (malgraŭ siaj multaj spertoj en pluraj tre strangaj landoj!), kaj sekve perfekta kontrastigilo por la novaj socioj. Li trovas sin unue en la perfekte racia mondo de la Hinoj [...]
Poste li aŭdas pri kolonio de "behinoj", kiun la hinoj devis izoligi, ĉar ili suferas "cerbmalsanon" (do ne kapablas vivi laŭ la konceptoj de la hinoj). [...]
Ŝajnas al mi tute klare, ke Szathmári de du flankoj satiras
nian homan socion, montrante kie troviĝas niaj malfortoj, ĉu de
aspiro, ĉu de moroj. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li
certe ne trovas solvon en la frida racio de la hinoj aŭ la
freneza malordo de la behinoj."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.
Reen al: Sándor Szathmári - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj