Kaj Kiu Pravas

Se vi bezonas tempopasigan distrilon dum trajnvojaĝo aŭ surplaĝa sunumo, ĉi libro ne taŭgas al vi. Ĝi alfrontas fundamentajn problemojn pri interhomaj rilatoj, vivkonduto, konceptoj pri "bono/malbono", "amo" kaj "amoro" , civilaj leĝoj kaj religiaj ordonoj, kialo kaj senco de nia surtera vojaĝo.

Ĉu do malfacila obskura filozofia teksto?

Ne. Tute male. Leginte la unuan ĉapitron vi ne plu flankenmetos la libron. Fakte ĉiuj cititaj problemoj ne estas teorie traktataj, sed fontas el la realaj travivaĵoj de la aŭtoro. Li serĉas la radikon de siaj konvinkoj kaj principoj en tiuj junulecaj spertoj kiuj markis, kvazaŭ mejloŝtonoj, lian vivovojon. Tiusence la verko situas en la kampo de la tiel nomataj "formiĝ-romanoj", kiel "La juna Holden" de J.D.Salinger, "La maltrankviloj de la juna Törless" de R.Musil, "La sentimentala eduko" de G.Flaubert, "La lernad-jaroj de Wilhelm Meister" de J.W.Goethe, ks. Kun la diferenco, ke dum tiuj libroj estas verkitaj triapersone, tiu ĉi estas membiografio karakterizata de eksterordinara sincero foje kruda, foje eĉ kruela (pri kio la leganto baldaŭ konvinkiĝas post nur deko da paĝoj).

En tiaspeca verko memkompreneble pluraj estas la temoj, ĉiam traktataj per senkompromisa rigoro, akuta observemo, strikta raciemo: la forta psikologia influo aplikita de la katolika religio sur la aŭtoron ("Dio, Religio kaj Katolika Nupto"), la inicado al la seksala vivo kaj la kontrasto/sinkronio de erotiko kaj amo ("Kamasutra-Pokero", "Apologio de l'sekso"), la ekzistalisma filozofio ("Sartre"), la rilatoj inter arto kaj religio ("La Katedralo"), la batalartoj kaj la ĵudoo ("Uki-otoshi"), la ĝisfunde honesta, senkompata memanalizo ("Kazuoj kaj pentoj"), la civila kaj religia nupto ("La granda tago").

Sed la temo kiu neforgeseble gravuriĝas en la memoro de la leganto estas la korŝira intima lukto disvolviĝanta en vira animo inter praa maskla instinkto (la ĵaluzo) kaj la honor- kaj liber-sento de sanmensa raciulo. Pri tio rakontas la lasta ĉapitro "Otelaj tentoj", laŭ mi la ĉefa majstraĵo de la verko.

Pro forta vereco, stil-akreco kaj intensa emociig-povo ĝi meritus transponon en unuaktan dramon kun tri videblaj kaj unu nevidebla personuloj. La ĉefrolanto (la aŭtoro mem) ĵus edziĝis kun ege amata, dezirata virino (poste iĝonta lia tutviva kunulino). Alvenas letero de eksa amanto, edziĝinta viro nun loĝanta en malproksima urbo. Li anoncas sian alvenon por renkontiĝi kun ŝi en apuda hotelo, ne sciante, ke ŝi edziniĝis. Ŝi estis doninta al li honorvorton: kiam li venos, ŝi akceptos renkontiĝi kun li. Kion fari? Ŝi sincere parolas al la edzo: se li diros "ne iru", ŝi respektos lian edzo-rajton kaj ne iros; tamen ŝi bedaŭros, ke ŝi ne povis plenumi solenan promeson, de ŝi libere faritan al estiminda viro, kiu nun plenrajte atendas ŝin ...

Tiam malfermiĝas la konsciencdramo de la aŭtoro ... kaj mi memkompreneble eksilentas, lasante la parolon al li. Estas nur aldonende, ke la dramo disvolviĝas en pure realisma, tre streĉita etoso (kun posta interveno de la bofratino), kaj prezentas tute neatenditan, surprizigan sed kredeblan solvon.

La verko de Zilah situiĝas je la plej alta nivelo de la prozarto. Pluraj recenzistoj rimarkis, ke pro profundeco de la temoj, psikologia penetremo, rakont-efikeco, lingva lerteco, ĝi ŝajnas originale verkita en iu etna nacia lingvo.

Sen Rodin

 

Reen al:

Kaj Kiu Pravas Eugène de Zilah Ĉefpaĝo originala literaturo