Oscediga

Karolo Piĉ: Klaĉejo. 188 p. Iltis, Saarbrücken 1987.

En la periferio de Litomiŝlo staras domo, apartamentaro, malzorgata, kaduka, baldaŭ malkonstruota. Ĝiaj luantoj dediĉas siajn noktojn al drinkado, batalado, vipado, koitado kaj sinmasturbado, la tagojn al klaĉado kaj kverelado pri ĉi nokta umado. Por ŝanĝo ili fojfoje inversigas la horaron, amorante tage kaj sakrante nokte. Iuj el ili eĉ mortas koitante. Jen ĉio, punkto, amen.

Oni certe povus verki pri la supraj aferoj diversspecajn literaturajn verkojn interesajn. Tion ne faris Karolo Piĉ. Li surpaperigis terure tedan kaj oscedigan pornoprovon en formo de dialogoj en Piĉa lingvaĵo, kiel la subaj ekzemploj:

Sed jes! Mi soltis desvesti min! Nur pro tio, ke la juna sinjoro estis ebria kaj degnis bleki ion sube en la korto! Mi soltis malkovri min kaj montri min nududa, puguda kaj mamuda. Mi soltis elponi ĉion, por ke oni priridadu min... Mi estis nudigonta min...! Ĝiskarne! Koram ĉiuj, ĉu...!? (p. 37)

Lili melkis al ŝili la mamojn kaj knedis ŝilin sub la jupoj. Kaj ŝili pretekstadis, ke ŝili ne scias pri tio, kaj ŝili silente pohihiadis! (p. 104)

Ĉi-supraj preĝadoj ripetiĝas preskaŭ senvarie en tridek dialogoj sur 170 paĝoj, sekvataj de la kutima prilingva eseo kaj glosaro de Piĉ.

Krom buĥtinoj kaj bubuoj oni trovas la kutiman arsenalon el ak, dos, erst, ĝus, lal, ma, mej, nam, nok, oŭt, pre, sol, ste, ŝub, tras, tum, tunk kaj aliaj ĉiutagaĵoj. Ankaŭ misderivaĵojn kiel subspekti kaj algresi oni renkontas - kaj ne temas pri bovino kiu subspektas la teron por algresigi la buŝon.

Karolo Piĉ verkis la romanon La Litomiŝla tombejo, kiu estas tre interesa verko, kvankam ne facile ĝuebla. Domaĝe, ke li ne ĉesis post ĝi.

Sten Johansson

 

Reen al:

Klaĉejo Karolo Pič Ĉefpaĝo originala literaturo