Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!

ROSSETTI, Cezaro ; Kredu min, sinjorino! ; 278p ; romano distra, socia, membiografia ; 1950; Scheweningen ; Heroldo de Esperanto ; SAT 1974, Edistudio 1990

Legu recenzon de Stellan Engholm en Malgranda Revuo 2 / 1951:
Kredu min, sinjorino!

Legu recenzon de K R C Sturmer en The British Esperantist, aprilo 1951:
Kredu min, sinjorino!

Legu recenzon de Christian Declerck en Literatura Foiro, februaro 1992:
La svisa debitisto

Legu recenzon de Sten Johansson: Legu ĝin, sinjorino!

Legu artikolon de Paul Gubbins kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2010:
Kredu min, sinjorino!

Legu recenzon de Stanislavo Belov: "Kredu min, sinjorino!" - nekredeble leginda friponajo

Legu recenzeton de sm en Monato jan 1991:
Kredu denove!


"La lingvaĵo de la verko estas aparte vigla kaj flua, kaj plenplenas je proverbaj kaj koloraj esprimoj. Ankaŭ ĉiu ĉapitro havas titolon en la formo de zamenhofa proverbo aŭ alia proverbeca aŭ idiotisma esprimo. Cezaro Rossetti estis kuiristo, kiu enuis pri tia ekzisto, kaj ĵetis sin en la komercan mondon - je la malsupro! - ĝuste en epoko, kiam labormanko estas maksimuma kaj vendado ege malfacila. Ni ekscias pri lia "edukiĝo" en tiu medio, pri la mondo de la foiroj kaj bazaruloj, kaj kiel li fine trabatis sin al relative prospera, sed energion postuleganta, kariero. Survoje ankaŭ ni lernas kelkajn trukojn de la metio [...]

Kredu min, sinjorino! aperis tradukite en la hungara kaj en la japana, kaj ĝi certe estas unu el la plej allogaj verkoj en nia lingvo."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.


Reen al: Cezaro Rossetti - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj