Biofikcio

Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi. 344p. Antwerpen 2009, FEL.

La temo de ĉi romano estas tre interesa kaj grava: la germana historio proksimume de 1914 ĝis 1933, la verkisto kaj ĵurnalisto Carl von Ossietzky, demandoj pri pacifismo, milito, faŝismo, demokratio. Eblus multaj diversaj manieroj alfronti tiun temon. Mi devas diri, ke la vojo elektita de Steele ŝajnas al mi malfacila, kaj ke la rezulton mi trovas ne tre sukcesa.

Anstataŭ verki pri Carl von Ossietzky Steele kreis fikcian Kurt Lenz, kiu pli-malpli paŭsas la modelon. Do, temas ne pri biografio, sed eble "biofikcio". Same li faris kun bona rezulto en Sed nur fragmento, kie Maklin detale baziĝas sur la rusa sciencisto Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-88). En Kvazaŭ ĉio dependus de mi tamen pli ĝenas min ne scii, kio estas von Ossietzky kaj kio la fikciulo Lenz. Kaj la personoj ne vere ekvivas en mia konscio, eĉ ne la protagonistoj. Ili estas nur pupoj, kiuj rakontas pri ŝtatpolitikaj intrigoj. La ampleksaj dialogoj ja stile fluas bone, sed enhave ili estas nur preteksto por rakonti pri la politika manovrado.

La scenoj plenas je anekdotecaj informoj, plej ofte pri politikistoj. Oni ekscias, ke Hitler frandemas kukojn kaj furzas. Aperas ankaŭ iom da amintrigoj de la protagonisto Lenz. Sed ĉio ŝajnas surprize supraĵa.

Ankaŭ la rakonta formo estas problema. Steele kreis mion, iun Erich Schwalbe, kiu naŭdekjara rakontas siajn memorojn pri Lenz. Tiu peranto tamen limigas liajn aŭtorajn eblojn kaj faras parton de la romano iom teda. Al la mio mem mankas karaktero kaj motivita rolo en la romano.

Por klarigi kelkajn aferojn, kiujn Schwalbe ne povas rakonti, Steele en la fino (re)aperigas eksnazion, kiu kvazaŭ petas absolvon pro iamaj pekoj.

Por mi la plej valora instruo de la romano estas, ke en la demokratia Weimar-respubliko plu restis (aŭ jam aperis) fortoj ege maldemokratiaj eĉ je ŝtata nivelo.

La romano tamen facile legiĝas, kaj pleje mi ŝatis la ĉapitron Kriza jaro, kie Lenz eniras (kaj eliras) malliberejon. Tie la rakonto vigliĝas kaj pli forte kaptis mian atenton.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kvazaŭ ĉio dependus de mi Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo