Teo Jung: Landoj de l' Fantazio

JUNG, Teo ; Landoj de l' Fantazio ; romano ; Horrem 1927 ; Heroldo de Esperanto ; 324 p.

"La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema - iom noviĝema - lingvo li pentras siajn sorĉbildojn. Poste li kondukas du princojn en niajn centrojn de l' civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo." /J.P.R., 1928.

"Multokaza mirrakonto kun prozo flua, senerara kiu povas ĉiun kontentigi.

Preskaŭ tro riĉa estas la verko: nenur du amerikaj aviadistoj malkovras trans dezertego, ĉirkaŭatan de ne transireblaj montaroj, la fabelan landon de Raspazo kaj ekkonas ĝian amindan loĝantaron sed plie kun du Raspazanoj ili reiras al Ameriko kaj Eŭropo fremdaj landoj por ili. Kun tiu historio kuniĝas du aŭ tri amintrigoj kaj ne mankas katastrofoj, insidoj seniluziiĝoj kaj martiroj. Kun speciala intereso oni vojaĝas spirite al Fantaziujo. La aŭtoro rimarkinde pruvis sian inventeman imagon kaj sian lertecon en la verkado en nia lingvo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1928: Landoj de l' Fantazio

Reen al: Teo Jung - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj