Richard Meye: La longa vojo
MEYE, Richard ; La longa vojo ; 140p ; romano ; 1935; Köln ; Heroldo de Esperanto ; Pro Esperanto 1990
"La longa vojo estas la ŝoseo pri kiu la verkisto diras ke ĝi estas peniga sed belega. La libro rakontas pri vagabondoj kaj entute ĝi restas ia nereala rakonto ĉar tio pri kio la aŭtoro asertas ke ĝi estas ne priskribebla ankaŭ restas tia kaj finfine ni ne estas sufiĉe konvinkitaj. La aŭtoro vivas en ia stranga atmosfero kiu restas al ni fremda kvankam ne malinteresa.
La vortoj estas belaj sed ne ekvivas en ni, la figuroj estas tiom senkorpaj ke ni havas nenian imagon pri ili. Post legado de la romano oni ne estas kontenta. Io nepriskribebla regadas sur la longa, vojo. La stilo estas bona sed la verkisto devas reale skribi."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Legu recenzon de Jorge Camacho
en Esperanto 1992:
Por ke romano estu klasika...
Legu recenzon de Ferenc Szilágyi el Literatura Mondo 1935: La longa vojo
Legu recenzon de Mason Stuttard el The British Esperantist 1936: La longa vojo
"La intrigo sekvas la aventurojn de du vagabondoj, Mikaelo kaj
Petro. Petro estis iam "fame konata pianvirtuozo", kiun
drinkado detruis. Mikaelo estas relative simpla homo. Kiam ilin
dungas iu sinjoro, la diferenco inter ili vidiĝas, kaj ili
disiĝas. Poste ili serĉas unu la alian, Petro estas mortanta.
Stranga karakterizo de la libro estas la anonimeco de la
rolantoj: preskaŭ neniu krom la du amikoj ricevas nomon. Eĉ tre
gravaj rolantoj estas aluditaj kiel nur "la sinjoro"
aŭ simile. Pro tio, malgraŭ pluraj trafaj scenetoj, la mondo en
kiu vivas ĉi tiuj vagabondoj neniam ŝajnas plene reala, kaj
ĝia filozofio ne efikas realece al la nuntempa homo - ĉu ĝi
ŝajnis realeca en 1935 mi ne povas juĝi."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.
Reen al: Richard Meye - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj