La Manto

Paula Mährti: La manto, romano, 182 p.

Fuŝaj fikciaĵoj troabundas. Legema publiko fuĝas al raportaĵoj kaj aŭtobiografioj por trovi almenaŭ informajn valoraĵojn, instruajn kaj pensigajn erojn de realaj homaj vivospertoj. Verkaĉuloj postkuras la publikon kaj ofertas al ĝi fikciaĵojn sub formo de pseŭdo-raportoj, de pseŭdo-aŭtobiografioj, kaj trompas kelkajn naivulojn.

La Manto estas pseŭdo-aŭtobiografio fabrikita de evidente vira aŭtoro verkanta sub ina pseŭdonimo. Tio estas sufiĉe danĝera ekzerco, kiam oni estas tiel nescia pri homina psikologio, kiel la homo sin kaŝanta malantaŭ la facile travidebla anagramo paulamehrt, kiu, cetere, povus esti intence erariga; kalumniulo havas ĉiaspecajn malicojn en sia sako.

La romano rakontas la vivon de unu virino, de ties naskiĝo ĝis ties 45-jariĝo, en 180 paĝoj plenaj je neverŝajnaj seksalaj spertoj realigantaj virajn fantasmojn. Ne temas pri ekscitaj pornografiaĵoj kiajn enhavas kutimaj pornografiaj broŝuroj, kies aŭtoroj konas la arton ekscitadi kaj ne konsideras la sekson fia; ankaŭ ne pri erotikaj beletraĵoj, ĉar la aŭtoro nenion konas pri la spirito en amoro. Temas pri manipulado de la intereso per skizoj mallertaj pri perfortaĵoj, seksatencoj, stuproj, ktp. La aŭtoro supozas, ke maldecaĵoj kaj pornografiaĵoj finlegigas ian ajn tekston. Mi ja finlegis ĝin, sed havis devon recenzan. La lingvaĵo estas averaĝa, la preseraroj malmultaj. La korekta relegado kaj la kovrilpaĝa foto estas la ĉefaj kvalitoj de tiu ĉi libro.

Tio sufiĉus pri unu tia libro, sed bedaŭrinde aldoniĝas, ke kvankam tiu ĉi "romano estas nura fikcio", ĝi havas okulfrapajn kalumniajn intencojn. Ĝi povus havi iom da sukceso flatante la plej fiajn tendencojn de eventualaj legontoj. Oni ja facile rekonas, - ne pro priskribo de kondutoj kaj karakteroj, sed pro pezaj aludonomoj kaj precizaj donitaĵoj - kelkajn famajn esperantojn, kaj - ĉar ĉiam restas io el kalumnioj - tio povas pli-malpli grave malutili al ili. Infanoj kaj naivuloj facile konfuzas fikciaĵojn kun informaĵoj. Nobleluda batalo pri idealoj, ideoj kaj projektoj: Jes! Naŭza, malkuraĝa, pseŭdonima enfeĉigo: Ne!

EdZ