Frandaĵo por parto de la homaro

Lorjak: Mariagnes. 120 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1986.

El la ok verkoj de Lorjak, Mariagnes estas la antaŭlasta. Kvankam la stilo en liaj diversaj verkoj estas pli-malpli sama kaj facile rekonebla, la enhavo tre varias. Ĉi-kaze ne temas pri krimo aŭ mistero kiu postulas solvon en la fino, sed pri familiaj kaj eksterfamiliaj amintrigoj. Kompreneble Lorjak ne estus Lorjak se ne la implikoj de temp' al tempo kreskus ĝis absurda farso. Kelkaj etaj misteroj aŭ enigmoj ankaŭ enplektiĝas, sed ili ne estas ĉefaĵo. La bazo de la intrigo estas, ke la kvieta kaj feliĉe edza Roĝer Mellion renkontas virinon al kiu li amikiĝas, enamiĝas kaj kotopoas, trovante ke ŝi estas eksa fama kinostelulino. Sekvas familia tumulto kiu pli ol sufiĉas por konservi la eksciton tra la tuta libro. Inter la farsaj partoj, troviĝas teneraj amoscenoj.

Nunaj romanistoj ofte ambicias kapti la atenton de la leganto, tuj dekomence ĵetante lin en la mezon de eventoj. Lorjak preferas komenci trankvile, establante la medion, prezentante la ĉefajn personojn. En ĉi verko la dramaj eventoj ekruliĝas nur post tridek paĝoj, sed kiam ili ekas, ili ekegas tornade. Trompoj, ĵaluzo, vera kaj ŝajna kokrado, akcidentoj, ultimatoj, miskomprenoj, koincidoj ktp torentas tra la paĝoj, ĝis finfine la ŝtormo ĉesas kaj ĉio renormaliĝas.

Oni ne malestimu la talenton de Lorjak krei ekscitan intrigon el maldensa aero. Sen lerte tajlita rakonto la libroj estus delonge forgesitaj. La ĉefaĵo de liaj verkoj tamen ne estas ilia enhavo, sed la stilo tute propra. Ĝi ne estas stilo rekomendebla al eternaj komencantoj. La frazoj ĉiam - aŭ preskaŭ ĉiam - estas longaj, komplikaj, laŭ tradicie precioza franca modelo. Jen duo da frazoj sufiĉe tipaj de ĉi verko kaj aliaj de la aŭtoro:

Pro malkresko de la kolera sindromo, kiu signis la konduton de Simone ekde la tago, kiam la skandala situacio kulminis netolereble, tiam post monatoj de indulga rezignacio - ŝi iom post iom malrapide revenis al la komenca ignoro, paraleligita de tenera kompato. Tiun starpunkton ŝi adoptis ne sen saĝo, kiam ŝi eksentis sian edzon tuŝata de latenta malsano, kies evoluon ŝi povis esperi limigota, kondiĉe ke ŝi ne akutigu ĝin per emfazaj pikkomentoj. (p. 213)

De temp' al tempo, je bezono, precipe en kelkaj dramaj dialogoj, li tamen scias igi siajn rolantojn esprimi aferojn pli klare:

Alivorte, kiam vi fikis ŝin, vi elvokis min. Mi ĝoju! (p. 185)

Ĉiuokaze, plej karakteriza ne estas la frazeologio, sed la vortoj. Tipaj Lorjakismoj estas ekz. "ilie" (p. 46, = de ili, al ili, iliaflanke), "la geĉeaj lokoj" (p. 46), "pli ole" (p. 80). Kiam oni elmanovras aŭton el stratranda parkumvico, ĉe Lorjak oni "elkreneliĝas" (p. 202). Ne okazas ekbrulo, sed "deflagracio" (p. 180). Kaj - "Li estas en plena efervesko. Sed ne frenezumu. Tio sedimentos." (p. 201)

Bedaŭrinde en pluraj verkoj tiu lingva inventemo de Lorjak devas batali en malegala lukto kontraŭ preseraroj de la kompostkoboldo, kiu ruze klopodas saboti liajn kreaĵojn. Do, kiam en Mariagnes oni legas, ke iu "forniksas kun ŝi" (p. 194), ne eblas scii, ĉu temas pri aŭdaca uzo de anatomia termino, aŭ pri la neologismo forniki kun preseraro. Ĉi-verke en paĝoj 160-161 la kompostado tute paneas en gravega momento, (same kiel mia televidilo, kiu ĉiam paneas kiam Svedio ludas hokefinalon kontraŭ Kanado) kaj ne eblas deĉifri kion forpuŝis fuŝripeto de pli frua teksto, antaŭ ol la normala eventoĉeno denove pluas.

Kvankam Lorjak bonege mastras Esperanton, kaj liaj inventoj baziĝas sur propre Esperantaj rimedoj, tamen rimarkeblas ankaŭ forta franca influo al la lingvo. Kiam tio ne ĝenas la komprenon, oni ja povas tion toleri. Sed jen kaj jen ŝajnas, ke ioma scio de la franca lingvo faciligas kompreni la intencon de la aŭtoro. Plej tipa detalo tiaspeca eble estas la vorto "turni", kiu ĉi-libre ofte signifas filmi, registri kinofilmon aŭ eĉ aktori ĉe registrado de kinofilmo - "la junulo turnis duan rolon" (p. 215). Ĉi-verke la trafikleĝaro nomiĝas "kodo de l' cirkulado" (p. 120) kaj anstataŭ precipe oni legadas "notinde" (p. 206, 218). Legeblas ankaŭ pri "la ĉambro por amikoj, kiu staris je la etaĝo". Mi emus kun franca ĝentileco peti la ĉambron bonvolu sidiĝi por ripozi eksteretaĝe.

Sendube necesas dividi la homaron en du partojn: Lorjak-legantoj kaj homoj nekapablaj ĝui liajn verkojn. Por la unua kategorio Mariagnes prezentas frandaĵon. La dua ne legis ĉi recenzon.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Mariagnes Lorjak Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3