Ankoraŭfoje Svedberg, sed sen Jankéus

Sten Johansson. Memor' mortiga. Al-fab-et-o. Skövde, 2003.

Jen la lasta libro en la serio de sezonaj krimoj, fare de Sten Johansson. Printempe pafmurdiĝas tri homoj. Fariĝas la malfacila tasko de Roger Svedberg kaj liaj gekolegoj kompreni kial murdiĝis tiuj ĉi homoj, kaj kiu faris tion. Svedberg sentas malĝojon ke Tom Jankéus ne plu estas lia kolego, sed Jankéus tamen rolas en la libro.

Rolas en la libro ankaŭ nazioj, nomtabuloj, interreto kaj granda porcio da psiĥologio.

Sten Johansson fakte rabis de mi posttagmezon, ĉar ekleginte la libron mi ne povis lasi ĝin. Tio estas bona atesto pri tio ke la libro estas leginda, eble ne same streĉa, kiel la krimromanoj de la svedo Henning Mankell, sed preskaŭ. Sten Johansson ne atingis la nivelon de Mankell, sed li povos fari tion, se li daŭrigos sian verkadon. Sendube!

La lingvaĵo en la libroj de Sten Johansson ĉiam estas bona kaj viva. Ĉi foje mi vere klopodis trovi eraron, kaj mi fakte trovis eblan eraron. Sur p. 49 estas skribite ke "tiu persono, Eva Lundin, ankaŭ forlasis la urbon". Tio signifas ke ŝi ne nur forlasis la urbon, sed faris ankaŭ aliajn aferojn. Verŝajne la verkinto volis esprimi ke ne nur alia menciita persono, sed ankaŭ Eva Lundin forlasis la urbon. Tiuokaze estus pli bone skribi: "ankaŭ tiu persono, Eva Lundin, forlasis la urbon. Tio tamen estas la unusola ebla eraro, kiun mi trovis en la libro.

Do, aĉetu ĝin, kaj legu ĝin, aŭ distancprunteprenu ĝin en biblioteko.

Leif Nordenstorm