Heinrich August Luyken: Mirinda amo

LUYKEN, Heinrich August ; Mirinda amo ; romano ; 1913 ; 295 p. ; British Esperanto Association, London 1913

La romano legeblas jene: Mirinda amo

"Interesa enhavo kun morala subtendenco. Bona stilo. Verko kronita de la Akademio."
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 374.


Legu recenzon el La Revuo 1912: Mirinda amo

Legu recenzon de Ned Katryn el Lingvo Internacia 1914: Mirinda amo

Legu recenzon de Joseph Evrot (Verto) en Esperanto 1913:
Mirinda amo

"La unua originala romano de Luyken "Paŭlo Debenham" ricevis tre favoran akcepton de la E-istoj kaj de diversaj landoj oni petis permeson traduki ĝin en fremdaj lingvoj. Kuraĝigite de tiu sukceso Luyken eldonis duan romanon "Mirinda Amo" kiu estis kronata de la Akademio.

Per Paulo Debenham oni jam rimarkis la religiemon de Luyken. Tiu religia emo estas ankoraŭ pli forte akcentita en la nova verko. Sed lia psikologio fariĝis pli diversaspekta, pli larĝanima. La personoj de l’ romano ne plu dispartiĝas en du krude distranĉitaj grupoj: la skeptikuloj - malbonuloj kaj la piuloj - perfektuloj. Eĉ la nekredema sarkasmema onklo Silaso estas bonkora simpatia viro, kaj la astrologa hinda princo Kunwar Kriŝna estas nobla majesta figuro. Kiom multnuancita galerio da tipoj kaj karakteroj. La perfida Leo Broadbent, la abnegacia elturniĝema Dorotera, la bonfarema, simplanima pastro Filipo la energia kaj volema D-ro Graham la milda kaj fidela Flora, la altsenta veron serĉanta Vilfrido kaj la anĝela fraŭlino Lambert. Tiajn konatojn leginte la romanon, oni malfacile forgesas kaj kun bedaŭro forlasas.

Oni povas diri ke la imago de Luyken estas tro riĉa aŭ ke li trouzas tiun riĉegon. Liaj romanoj estas tro ŝarĝitaj de materialo kaj povus liveri temojn por dek samradikaj romanoj aŭ filmoj.

Pro tio kelkfoje ĝi distiras la cerbon de l’ leganto kaj ŝajnas esti kalejdoskopa.

En nia nuna epoko de psikologia kaj realisma literaturo la romanoj de Luyken aperas iom arkaikekaj estus facile taksi maljuste ilian valoron. Sed oni devas konfesi ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken verkis bonstilajn romanojn kiuj ĝisfine tenas la intereson dank’ al intrigaj aventuroj kaj amhistorioj kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964


Reen al: Heinrich August Luyken - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj