Mistero ĉe nigra lago

Alloga romaneto por infanoj de Sven Johansson, 1997, eldono de la aŭtoro, riĉe ilustrita de Beatrix Svenonius, 80 paĝoj, vinktita.

Jen vere tre plaĉa libro, kiun prezentas la sveda eldonejo Al-fab-et-o cele al la juna legantaro. Ĝi estas originala verko el la plumo de Sven Johansson, al kiu ni jam ŝuldas multajn interesajn librojn kaj rakontojn, kiuj aperis en Fonto. Tiu libreto (kun nur 80 paĝoj) aspektas tre plaĉe dank’ al la ilustraĵoj de Beatrix Svenonius, helpe de kiuj la junaj legantoj pli bone konatiĝos kun la samaĝaj herooj de tiu ĉarma rakonto. Sed ne nur geknaboj plezure legos tiun Mistero’n ĉe Nigra Lago, ankaŭ plenkreskuloj, se ili kapablis konservi sian infanan animon...

De la dua ĉapitro, ni sentas la agrablan freŝecon de la renkontiĝoj inter infanoj venintaj el diversaj landoj. Kaj tiu diverseco donas rolon al Eo, sola lingvo komuna inter la ses geknaboj. Estas eĉ amuze, ke unu el ili parolas ĝin kun eraroj, interalie la ofta forgeso de la n ĉe akuzativo, kiu kaŭzas moketon de la aliaj.

La stilo estas facila, sed estas en la teksto multaj maloftaj vortoj, interalie nomoj de bestoj kaj de plantoj. Feliĉe enestas glosaro kun klarigo pri tiuj vortoj.

Mi mem devis kelkfoje serĉi en tiu glosaro la sencon de vortoj de mi nekonataj, sed foje mi ne trovis, ekzemple la vorton ŝaŭmbombono...

Sed subite ŝanĝiĝas la romantika etoso de la rakonto, kiam aperas danĝeraj viroj, kiuj kaŭzas al la simpatiaj infanoj terurajn malfacilaĵojn, kiuj eĉ iĝas torturoj iom kruelaj al kelkaj inter ili. Ĉu tio ne riskas timigi la plej junajn legantojn? Kompreneble ĉio finiĝas bone kaj la maliculoj pagos siajn misfarojn. Nur la infanoj elreviĝas, ĉar la gazetoj tute ne mencias, ke la sentimaj herooj de la rakonto estas precize ILI!

La stilo de Sven Johansson estas tre moderna, kaj estas en lia teksto multaj neologismoj.

Sed tio ne tro ĝenas la legadon. Li kelkfoje plisimpligas vortojn, donante tiel al ili malsaman sencon. Ekzemple: gardi anstataŭ gardostari, fiŝi anstataŭ fiŝkapti.

Ĝenis min: Silentu, fekulo! en la buŝo de 13-jara knabino parolanta al sia frateto.

Sed tiuj detaletoj ne tre gravas, kaj ne forprenas la ĉarmon de tiu infanromano. Se vi konas esperantoparolantajn geknabojn, ne hezitu donaci al ili tiun libron. Kaj vi mem, plenkreskulo, antaŭ ol doni, povos mem legi ĝin. Kiel al mi mem, tiu ĉarma libro certe plaĉos ankaŭ al vi. Do, ne hezitu!

Daniel Luez
presita en “Heroldo de Esperanto”, n-ro 14 (1993), 10 nov 2000, p. 3