Anna Löwenstein: Morto de artisto
LÖWENSTEIN, Anna ; Morto de artisto ; 624p ; historia ; 2008 ; Antwerpen ; Flandra Esperanto-Ligo
Juna komika aktoro, Prokulpio, estas nura sklavo, kiam li renkontas Neronon ĉe festo. La du junuloj baldaŭ amikiĝas pro sia komuna intereso pri teatro kaj la artoj. Kune ili esploras la noktan vivon kaj aliajn distraĵojn de Romo, ĝis Nerono, nur 16-jara, estas nomumita imperiestro. Kun lia subteno, Prokulpio iĝas la ĉefa organizanto de mirigaj spektakloj prezentataj al la roma publiko, inkluzive de la amasa ekzekutado de fanatika nova sekto, la kristanoj. Kaj tamen, ne ĉiam facilas esti amiko de imperiestro.
Legu recenzon de Christian Declerck en Monato:
Panoramo de la Nerona Romo
Legu recenzon de Bjørn A. Bojesen en Beletra Almanako: Nekropsio
Legu recenzon de Paul Gubbins en La Brita Esperantisto: Pri historia romano kaj romana historio
Legu recenzon de Sten Johansson Admirinde pri kiel potenco koruptas
Legu recenzon de Paŭlo Sérgio Viana en La Lampiro 2010: Morto de artisto, vivo de romano
Legu recenzon de Fiŝino en Esperanto-Sumoo septembro 2022: Morto de artisto
Reen al: Anna Löwenstein - Aŭtoroj - Romanoj - Novelaroj