Jean Forge: Mr. Tot aĉetas mil okulojn

FORGE, Jean (FETHKE, Jan) ; Mr. Tot aĉetas mil okulojn ; romano ; Budapest 1931 ; Literatura Mondo ; 242 p.

Legu recenzon de "Jobo" (Julio Baghy) en Literatura Mondo aŭg 1931:
Mr. Tot aĉetas mil okulojn

Legu recenzon de Sten Johansson: Mister Forge vendis mil kliŝojn

Legu recenzon de Karl Minor el Germana Esperantisto 1931: Mr. Tot aĉetas mil okulojn

Legu recenzeton de Katinjo en Esperanto-Sumoo majo 2021: Tot aĉetas mil okulojn

"Detektiv-romano, sed ne bulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj."
/Jobo, Literatura Mondo, 1931, p. 160.

"Iom stranga titolo sed ĝi bone rilatas kun la enhavo. Ĉirkaŭ la aparato de televido (la mil okuloj) plektiĝas la delikataj fadenoj de polica romano kies rolantaj figurojn reprezentas realan medion. Mister Tot la riĉa amerikano kiu trosatigite estas dronanta en la splenon. D-ro Kivikas la psika kuracisto kies filozofio nutras sin el krima plano, Marion de Lafond bela loĝantino de la hotelĉambro n-ro 265 kreas en la romano tian atmosferon kiu kelkfoje atingas dramajn altojn kun emocia korpremo. E-ino Fernanda Berg la ĉarma iom naiva kaj romantika stenotipistino kun sia profunda kaj vera amo al Karlo Husting la facilanima ruledludisto Fine la komika figuro de Viskarbeto la hotela policisto liberas la necesan bonhumoron kaj metas la finanpunkton al la romano.

La stilo estas individua, kolora kaj esprimriĉa. Jean Forge estas talenta aŭtoro post Abismoj (1923) kaj Saltego trans jarmiloj (1924) kun Tot la absoluta arto de la karakterizado, la pura literatura lingvo la bona konstruo de l' romano levas ĝin alte super la amaso de similspecaj romanoj. En tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj kiu cetere estas pleje konstatebla en la Saltego."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"La intrigo disvolviĝas lertege, pere de amaso da roluloj, kiuj inkluzivas ekzemple komikan detektivon, senkoran vetludiston, belan krimulinon, naivan stenotipistinon, dancistinojn, ampelatan hotelbubon, k.m.a. Oni volonte kredas, ke ĝi liveris taŭgan materialon por vigle distra filmo."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Jean Forge - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj