Murdatenco kontraŭ krimromanoj

Daniel MOIRAND: Murdo en Esperantujo. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 173p.

En vilaĝa Esperanto-kluba kunveno io neatendita rompas la tagordon. Nekonata viro ŝanceliĝe enpaŝas kaj falas teren - murdite!

Jen bonega komenco de Esperanta krimromano. Ne nur forta, ŝoka, atentokapta, kontrasta, sed krome tre simbola: la izoliĝon de la esperantista rondo rompas io de ekstere, io brutala, pri kiu oni devas tuj okupiĝi.

Sed per tiu komenco finiĝas la bono de ĉi libro. La resto estas - ne silento, sed io prisilentinda! Ĉar la esperantistoj efektive ne lasas sian rutinon rompiĝi de tia bagatelo kiel murdita viro. Neniu kuras por esplori, kiu murdis lin. Ja oni alvokas la policon, iel distrite, kaj pluigas sian kunvenon. Nu, se ĝi estus alie verkita, oni povus konsideri tion trafa satiro pri Esperantio, sed bedaŭrinde ne temas pri satiro. Temas pri tio, ke laŭ Daniel Moirand Esperanto plej gravas el ĉio - eĉ pli ol murdo en krimromano.

Eĉ pli absurde estas, ke kiam la policistoj alvenas, la ĉefa detektivo Hammerkopf montras saman sintenon. Kiel kontraŭulo de Esperanto, li dediĉas sin al debato kun la esperantistoj, dum neniu zorgas pri la murdito, kiu plu kuŝas en sangoflako en angulo de la kunvenejo.

Kaj kiel li komencas, tiel li ankaŭ daŭrigas sian enketon. Fakte li apenaŭ enketas pri la murdo, iom pli multe interesas lin la Esperanto-klubo, sed ĉefe kaptas lian intereson - la lingvo Esperanto! Li dediĉas al ĝi tagon post tago, profundiĝas en malnovaj libroj de Baghy trovitaj en brokantejo, kaj kompreneble iĝas vera esperantisto. Kvazaŭ hazarde li krome solvas la murdo-kazon, sed tio ja estas flanka afero.

Murdo en Esperantujo ne estas krimromano. Ĝi estas murdatenco kontraŭ la Esperanta krimromano. Ĝi sendube estas verkita por utili al nia kara lingvo, eldonita por utili al nia kara lingvo, kaj estos legata nur por utili al nia kara lingvo - ĉio komplete senutile!

Sten JOHANSSON