Douglas P. Boatman: La nekonata konato
BOATMAN, Douglas P. ; La nekonata konato ; mistera rakonto ; 1932 ; 124 p. ; Heroldo de Esperanto ; Köln ; Dua eldono: Kehlet 1977
Legu recenzon de K.R.C. Sturmer el The British Esperantist 1933: La nekonata konato
Legu recenzon de Karl Minor el Germana Esperantisto 1933: La nekonata konato
Legu recenzon de Aleksandro Mollison el La Brita Esperantisto Julio - AĆgusto 1978: La nekonata konato
Legu recenzon de Sten Johansson: Vigla rakonto, eksmodaj karakteroj
"Ventfrape rapida, glata, agrabla, rutina, facila stilo."
/Bibl. Gazeto, 1933, p. 63.
"Kvankam ĝia fono kaj rakontmaniero efikas hodiaŭ iom eksmode, estas tamen fakto, ke la rakonto havas kvalitojn, kiuj tiras nin de unu paĝo al alia. Julieto, la edzino de Marko Monington mortas, kaj antaŭ la morto promesigas lin, ke li neniam amos alian virinon. Post kelkaj jaroj Marko tamen enamiĝas al junulino kaj fianĉiĝas al ŝi. Baldaŭ aperas en lia vivo iu Sinjoro Vincent, kun kiu li amikiĝas, sed kiun lia fianĉino tuj malŝategas kaj rifuzas akcepti. Pro tio ŝi nuligas la fianĉecon. Vincent influas ĉiam pli Markon, kaj la subsupozigo ĉiam ligas lin kun la mortinta Julieto. [...]
Sed la solvo ne estas tiel facila, kaj demandosigno ankoraŭ
pendas super la historio, kiam ĝi atingas sian kulminon."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.
Reen al: Douglas P. Boatman - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj