Kripliga manio

Deck Dorval & Christian Declerck: Nigra magio. 215 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 1988.

La kvar krimromanoj de Dorval pri inspektoro Ksavero Kant prezentas misteron, krom tiuj nestantaj en la intrigoj. Misteras la diferencoj inter la kvaropo, misteras ankaŭ la aperigoj. Du el ili, Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton kaj Urd Hadda murdita!, estas verkitaj en normala, plaĉa lingvaĵo, kaj ili aperis unua kaj kvara en la vico. Kazinski venas tro malfrue aperis dua, en lingva formo mistraktita fare de Christian Declerck, pri kiu poste Dorval (Frans van Dooren) esprimis egan malkontenton *). Malgraŭ tio aperis kiel tria en la serio Nigra magio - kronologie tamen la unua - en lingva formo egale fuŝita de Declerck. Mistere, vere mistere. Ĉu do tiu eldonejo tute fajfas pri aŭtoraj rajtoj? Kredeble jes, temas ja pri esperantistoj.

Nigra magio diferencas de la ceteraj Dorvalaĵoj en plua maniero. La kutima stilo de Dorval estas tre efika, senbalasta, evento-pela. Li rakontas preskaŭ ĉion per dialogoj, kiuj traktas la krimkazon kaj malmulton alian. Priskriboj de medioj kaj personoj estas neoftaj kaj koncizaj. Sed pri Nigra magio eblas diri preskaŭ la malon, precipe kiom koncernas la unuan duonon de la verko. Jen efektive malmulto okazas, la murdenketado ŝajnas tre malefika kaj inerta, dum svarmas barokstilaj priskriboj, kiuj apenaŭ rilatas al la intrigo. Precipe la inspektoro Kant - kiu ĉi-libre estas juna kaj malsperta - faras nenion utilan, krom amindumi junulinon kies nomon li ekscias nur en la lasta paĝo de la libro. Ĉion trafan plenumas lia estro, la esplorjuĝisto Ŝol.

Nu, tamen, malgraŭ ĉio ja okazas murdo ĉe stranga domo, fantomoj kaj spiritoj distras la loĝantojn, kaj iele-trapele oni plenumas esploradon pri la krimo. En la fino de la verko, tiu esplorado eĉ komencas ion rezultigi, kaj mi pli rekonas la stilon kaj manieron teksi intrigon el la ceteraj romanoj de Dorval. Tamen la intrigo ĉi-foje estas iom malpli lerte farita kaj enhavas pli da malkongruaĵoj ol kutime.

La interhomaj rilatoj kaj la sociaj cirkonstancoj ĉe Dorval ofte impresas iel malmoderne, kaj tio precipe validas pri Nigra magio, kiu eble okazas komence de la kvindekaj jaroj aŭ pli frue. Kvankam la priskriboj komence oftas, ili tamen ne estas tiel konkretaj, ke eblas distingi la epokon.

Interalie pro la jam menciita priskribemo, la stilo en la unua duono de la libro ne tre plaĉas al mi. "Liaj pensoj paŝtiĝis sur la malmultaj donitaĵoj pri kiuj li disponis. Por kontroli ilin, li komparis kaj provis kombini iujn deklarojn: li penis malkovri kontraŭdirojn. Kiel malpacienca ĉashundaro, ankoraŭ tenata rimene, sed vidanta la viglajn preparojn por la promeno, liaj pensoj sin lanĉis de unu fakto al alia." (p. 43) Post tiaj gurdaĵoj mi ŝatus malpacience urĝi la aŭtoron ĉesigi la vortlakson kaj diri pri kiuj donitaĵoj kaj faktoj efektive temas!

Mi jam menciis la fuŝitan lingvaĵon. Librodorse oni reklamas: "Kvankam 'Nigra Magio' kronologie situas do unua, ĝi stile kaj lingve soras samalte kiel la du aliaj, kvankam - tre kontraste kun 'Kazinski' - ĝi apenaŭ enhavas neologismojn." Mi ne scias ĉu Belgio havas leĝon kontraŭ falsa reklamado; se jes, FEL vivas danĝere.

La vero estas, ke neologismoj - eĉ Piĉismoj - svarmas en Nigra magio. Ample, erst, fulgea, graŭ, kludi, mava, men, mido, ovri, perpetua, pita, prea, ptero, staŭto, strui, vanui ktp. Plue, oni elfosis raraĵojn el la fundo de PIV: puntiliema, renonci, sabura, valga ktp. Troviĝas ankaŭ Piĉeske strangaj misderivaĵoj kiel elrektiĝi (= stariĝi). Plej ĝene estas, ke tiuj strangaj vortoj tute ne kongruas aŭ konvenas al la lokoj, kien oni trudis ilin, sed impresas kvazaŭ kravato sur hipio: "muŝo, kiu diligente purigis la kapon kaj la pterojn" (p. 19), "ŝi estis multe men dika ol Ksavero imagis" (p. 67).

Ankaŭ kie ĉiu vorto estas komprenebla, la frazoj fojfoje iĝas enigmaj. "Kaj ankaŭ vin, Berta, mi morgaŭ buterigos, (...) atendas cin frita parolado" (p. 26, la vortoj vin kaj cin celas la saman personon!), "Henrieta trudnestis sin kontraŭ la pliaĝan fratinon" (p. 28), "antaŭ dika semajno" (p. 55), "en la nigra noĉo de la nokto" (p. 74), "falis pafo" (p. 109), "ni ne rajdas sur la langoj"(p. 178) - kvazaŭ oni tradukus nacilingvajn idiomaĵojn laŭvorte. Cetere, Dorval ja verkis ankaŭ nacilingve, interalie radiodialogojn pri Ksavero Kant, do tute eblas ke tiuj enigmoj fontas en mistradukoj. Kvankam la verkintoj estas nederlandlingvaj, surprize ofte la esprimoj odoras france. Ekzemple, dufoje aperas "doni al si kalkulon pri" (p. 111, 200), kiu estus al mi absoluta volapukaĵo, se ne mia franca vortaro informus, ke "se rendre compte de" signifas ekkonscii, ekkompreni.

Eĉ kie ĉio klaras, la lingvaĵo ofte estas ridinde baroka: "Senvirta vento, velkiga kaj venĝa, vipis ŝiajn valgajn krurojn, ŝuajn surojn nudajn" (p. 91). "Pafi tiu bona soldato eĉ kanonon ne aŭdus, starante apud ĝi. Do, por bazi nin sur, restas nur la deklaro de Modesto Kramers" (p. 93).

Troviĝas ofta erara uzo de -us anstataŭ -os (aŭ pli precize estis -onta), kelkaj misaj akuzativoj, uzo de ricevi en senco akcepti, kaj ofta misuzo de ĝi kie konvenus tio - ekz. "Gerarda, vi devas resaniĝi... Mi volas ĝin!" (p. 87). Preferinde Christian Declerck devintus poluri la tekston por elsarki tiaĵojn, anstataŭ polui ĝin per sia kripliga manio.

Malgraŭ ĉiuj misoj, la fina parto de la verko ne estas malbona. Tamen mi rekomendus al legemulo relegi la du bonajn Dorvalaĵojn - Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton kaj Urd Hadda murdita! - prefere ol iĝi viktimo de Nigra magio.

Sten Johansson

*) En letero al Literatura Foiro la aŭtoro skribis: "Mi bedaŭregas la malfeliĉajn ekcentrikaĵojn en mia "Kazinski venas tro malfrue". La fuŝado okazis sen mia aprobo."

 

 

Reen al:

Nigra magio Deck Dorval Ĉefpaĝo originala literaturo