La plej bona

Spomenka ŠTIMEC: Ombro sur interna pejzaĝo. Pizo ; Edistudio, 1984. 142p

En la Esperanta originala literaturo abundas verkoj, kie la aŭtoro uzas sian plenan imagpovon por rakonti nenion pri si mem, nenion el siaj spertoj aŭ sentoj, kaj nenion pri la reala vivo, ofte kaŝante ĉi vakuon sub komplika intrigo kaj vepra lingvaĵo. Kompreneble, fojfoje tamen io el la vivo likiĝas inter la linioj. Sed la surfaco preskaŭ ĉiam estas fantazia. Krimromanoj, fantastaj romanoj, sciencfikcio, utopioj, distraĵoj, filozofiumado, fabeloj kaj epopeoj.

Kiam aperis en 1984 Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec, ĝi estis alia. Tre alia. Ĝi estis verko vera, kiu povus aperi en nacia literaturo. Persona, senŝminke sincera rakonto el la privata vivo de iu "mi". Ne gravas, ĉu tiu "mi" identas aŭ similas al la aŭtorino. Gravas la verko, kiun ŝi kreis, kaj ĝi estas granda artaĵo rava, pentrita per simplaj rimedoj - almenaŭ ŝajne simplaj.

Rapide la romano famiĝis inter legantaj esperantistoj, kaj hodiaŭ (en 2001) ĝi estas sendiskute unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta literaturo.

Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri amrilato, sed ĝi komenciĝas je tiu momento, kiam la amo finiĝis - almenaŭ unuflanke, ĉe la alia, la kunulo. Ĝia temo estas la iom-post-ioma fado de la kuneco, kaj la klopodoj de la protagonistino alkutimiĝi, akcepti aŭ malakcepti, elteni, la staton de eksulino. La aŭtorino plenumas tion en tia majstra maniero, ke ĉiu homo, kiu iam trovis sin ies eksulo, devas rekoni la sentojn, la reagojn, la agojn. Kaj tamen ni ne povus eldiri ilin, ĉiuokaze ne tiel bele! La talento de Spomenka Štimec estas trovi ĝuste la plej trafajn kaj unike signifoportajn detalojn el miloj da bagateloj en la ĉiutaga vivo, konkretajn detalojn, kiuj vivigas la sentojn de la leganto pli ol mil senvivaj vortoj.

Spertu ekzemple, kiel ŝi igas la hejmajn objektojn atesti pri la ekskuneco:

Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!

Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.

Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.

- Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! - komentas la voĉo aferece.

Ankaŭ la medio de la romano estas malofta en la Esperanta literaturo - la nuntempo, la ĉiutaga vivo de veraj, normalaj homoj. La fakto, ke ĝi okazas meze de Esperantio, en plurnacia esperantista medio, kompreneble alportas plian valoron. Ĝi ja temas pri ni, kiuj renkontiĝas en kongresoj kaj festivaloj, enamiĝas, korespondas, klopodas kunvivi, elreviĝas...

Tra la verko regas tono de humanismo, kiun oni rekonas el aliaj verkoj, kiel la natura, propra sinteno de la aŭtoro. Al ĉiuj personoj en la verko, ankaŭ al la "mi", la aŭtoro estas senflata sed ne senkompata. Al mi profunde impresis la suba epizodo, memoro el la feliĉa tempo, kiam la paro ankoraŭ ne estis eksparo. Sed ankaŭ tiam troviĝis eksulino - alia virino - kaj jen sentu la vibrojn de ĵaluzo, kulpo, antaŭtimoj kaj - kolegineco:

Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. [...]

- Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? - li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme. [...]

Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?

Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri ilian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. [...]

Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin.

La lingvaĵo de Štimec estas tre simpla, sed riĉa je valoroj. El ĉiuj Esperanto-verkistoj, ŝi estas tiu, kiu kapablas eldiri plej multe per la plej simplaj rimedoj. Male al tro da aliaj, ŝi esence ne verkas per vortoj, sed per imagoj, situacioj, agoj, kiujn ŝi vestas per la plej proksime troveblaj vortoj - almenaŭ tiel ŝajnas. Kredeble la vero estas pli komplika. Kelkaj el la ĉapitroj de Ombro... estas reciklitaj noveloj, kiuj aperis ankaŭ en pli frua versio en la novelaro Vojaĝo al disiĝo (kiu tamen eldoniĝis pli malfrue, laŭ la lama logiko de Esperanta eldonado). Do, ni povas kompari la lingvaĵon de tiuj du versioj, kaj konstati, ke efektive Spomenka Štimec poluris sian lingvaĵon, kiu jam komence ja estis bela. Do, kiel ĉe multaj grandaj artistoj, ankaŭ ĉe ŝi eble la simpleco ne estas tiel simpla afero!

Post Ombro... ni ja ricevis ankoraŭ kelkajn romanojn, kiuj prezentas - membiografie aŭ ne - spertojn kaj memorojn el la intima vivo de romana protagonisto. Hetajro dancas de Eli Urbanová estas unika kreaĵo, precipe el forma vidpunkto. Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias kaj Adolesko de Blazio Vaha koncentriĝas je la junula evoluo. Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling traktas amrilatojn iel duone persone, duone fantazie. Sed nedubeble la plej bona verko en tiu kampo ankoraŭ restas Ombro sur interna pejzaĝo.

Iuj recenzantoj - ekzemple Ĵak LePuil kaj Don Harlow - ja laŭdas la stilon de Stimec, sed trovas la enhavon banala, negrava. Sed la stilo neniel klarigas la pozicion de ĉi romano inter legemaj esperantistoj, precipe el iom pli junaj generacioj. Laŭ mi la klarigo estas, ke la aŭtoro per bela, konvena stilo rakontas sincere kaj trafe pri la vivo de ni ĉiuj. La leganto sentas, ke temas pri li aŭ ŝi mem.

Sten JOHANSSON