Leontodoj en Nirvano

Julian Modest: La Ora Pozidono. 68 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1984.

En la rakonto La Ora Pozidono Julian Modest prezentis eternan demandon en formo simpla, leĝere naiva kaj romantika. La ĉefa temo estas travivaĵoj de Emil, adoleskulo sensperta, timema kaj soleca, kiu renkontiĝas kun la unua enamiĝo kaj kun kelkaj eroj el la plenkreskula emocia vivo. Post abituro li pasigas du semajnojn ĉe la Nigra Maro, kie li renkontas kaj ekkonas triopon, konsistantan el tridekjara geedza paro kaj ilia dekokjara gastino el Francio. Li enamiĝas al la knabino Adèle sed estas fascinata ankaŭ de la pliaĝa virino Klara. Pli gravas tamen, ke li spertas ankaŭ la akran korodon de ĵaluzo, pro amindumo aŭ eble amafero inter Adèle kaj la viro Leo.

Ĉiuj rilatoj kaj reagoj en ĉi amkvaropo estas bone kaj trafe prezentitaj, precipe la sinteno de la junulo, kiu senĉese meditas kaj konsideras pri siaj propraj pensoj, sentoj kaj agoj. Jen tamen pli-malpli liaj solaj agoj, ĉar krom tio li estas tre pasiva ĉeestanto en la kvaropo.

La rakonto havas ankaŭ duan fadenon, kiu donis al ĝi la titolon. Iutage Emil renkontas lokan junulon, kiu en liberaj horoj sekrete plonĝadas serĉante oran statuon de Pozidono el antikva tempo. La aŭtoro faris provon metafore ligi tiun plonĝadon kun la priama meditado de la protagonisto.

Kvankam Julian Modest bone scenigas la evoluon de interrilatoj en la kvaropo, tamen li parte detruas la efikon, ĉiam enŝovante vicon da klarigaj interpretoj, kvazaŭ la leganto estus idioto, kiu nenion sentus aŭ komprenus sen helpo. Tio estas tipa eraro de nesperta verkanto, sed en ĉi rakonto tiu manio ĝenas nekutime multe.

Leo ekridetis kaj etendis la manon por karesi la hararon de Klara, sed ŝi iomete deflankiĝis de li.

Eble ne la cigano, sed io alia estis la vera kaŭzo pri ilia subita disputo. (p. 26)

- Adèle kaj Leo iris rajdi, sed tiun sporton mi ne ŝatas - ŝi kvazaŭ emfazis la vorton "rajdi", ironie ekridetis, kaj mi ne komprenis, ĉu ŝi serioze diris tion, aŭ pri io alia ŝi aludis. (p. 60)

La fino de la verko estas iom abrupta kaj ne tute motivita de la ĝistiamaj eventoj. La komenco, male, ŝajnas superflua. Tie ni renkontas Emilon okaze de vizito surloke, dek jarojn pli malfrue. Sed manke de postaj revenoj al tiu komenca tempoplano, ĝi ne funkcias kiel rakonta kadro. En ĝi estas ankaŭ aludo al policenketo, ne menciita aliloke. Do, io troas komence, io mankas fine.

La stilo de Modest en ĉi verko estas plaĉa kaj bone akordiĝas kun la karaktero de la protagonisto Emil, kiu ĉion rakontas en mi-formo. La aŭtoro emas ornami la lingvaĵon per bildoj kaj metaforoj, ofte konvenaj, sed iufoje banalaj aŭ strangaj.

Eble en la hotela lito ili rapide forgesos sian bagatelan disputon. Iliaj varmaj korpoj kiel du panteroj fleksiĝos longe unu je la alia. La dormo venos nesenteble, kaj simile al leontodoj, ili kune sinkos en la benitan regnon de Nirvano. (p. 27-28)

Kvankam la lingvaĵo plejparte estas bona kaj flua, oni jen kaj jen renkontas mise uzatajn vortojn. Interalie tio validas pri la preciza senco de kelkaj verboj, ekz. "la strando ĉiam svarmis de homoj" (p. 7, = sur la strando ĉiam svarmis homoj), "timi" (= timigi) kaj "timiĝi" (= timi, p. 18) kaj "ŝalo sternis ŝian nudan dorson" (p. 34, = kovris, sterniĝis sur). Plue aperas "ankoraŭ matene" (p. 21, = jam matene) kaj "kredi en legendoj" (p. 62, plurfoje).

Sume kaj resume la verketo prezentas plaĉan kaj trafan legadon pri amara amosento de adoleskulo, sed necesas armi sin per pacienco por trasuferi troajn kaj truismajn klarigojn de evidentaĵoj, kaj por ne ridi pri leontodoj en Nirvano.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La Ora Pozidono Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo