Heinrich August Luyken: Paŭlo Debenham

LUYKEN, Heinrich August ; Paŭlo Debenham ; romano ; 1912 ; 228 p.

"Luyken vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla, la intrigo, bone kondukita, malvolviĝas, premante ĉiam la leganton."
/La Revuo, 7a vol., p. 190.

Legu recenzon el La Revuo 1912: Paŭlo Debenham

Legu recenzon s el Lingvo Internacia 1912: Paŭlo Debenham

Legu recenzon de Joseph Evrot (Verto) en Esperanto 1912:
Paŭlo Debenham

"Jen unu el la plej gravaj bonaj prozaj verkoj de nia originala literaturo. Luyken estas vera verkisto kiu scias elekti altspiritan temon, konduki ĝis fino nevulgaran intrigon, vivigi interesajn kaj diverstipajn personaĵojn, diskrete priskribi pejzaĝojn, lokojn, mediojn laŭ iliaj rilatoj kun la variaj elementoj de l’ romano.

Luyken antaŭe tradukis el la angla la "Praktiko de l’ Apudesto de Dio" de frato Laŭrenco. Per tia traduko li fleksebligis kaj riŝigis sian stilon kaj sin preparis por la originala verkaro. Sed el la elekto de tia tradukota materialo oni povas konkludi pri la direkto de liaj pensoj kaj celoj. Li apartenas al la religio "pietista". Tial li enkondukas la leganton en tiuj anglajn tondojn kiuj fervore misiadas enlande aŭ eksterlande. Kompreneble la personaĵoj kiuj probatalas la idealojn de l’ aŭtoro (ekz. Paŭlo Debenham, Vera Rossini, Helmsley) estas ĉiuj honestuloj, geniuloj, sanktuloj. Male la senkreduloj, liberpensuloj estas kanaljaj malhonestuloj. Tia partiemo estas vera simpla kaj neĝusta. En la fino de l’ romano la skeptikuloj konvertiĝas pli malpli plene kaj rapide la Graco malsupreniĝas sur ilin. Laŭdo estu al Dio.

Tamen la rakonto allogas per la viveco de l’ ĉefaj personoj per la lerta disvolvo de drameca agado kaj per la flueco de bona esperanta stilo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Heinrich August Luyken - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj