Verva rakonto debuta

Gersi Alfredo Bays: La Profeto el Pedras. Originala romano, Chapecó 2000, Fonto. 237 paĝoj.

En la plej suda Brazilo, landinterne ĉe la supra Urugvaja rivero, Gersi Alfredo Bays en sia unua romano konstruas etan universon, urbeton de setlantoj, vivantaj iom for de la cetera mondo, en la 1930aj jaroj. Kiam mi – scivola nordeŭropano – malfermas atlason je ties lastaj paĝoj, mi trovas en tiu loko la nomon Chapecó, konatan al ĉiu leganto de Fonto.

Ĉu do Pedras estas Chapecó? Tamen kredeble ne. Laŭ dorskovrila teksto de Geraldo Mattos, ĝi estas urbeto inundita pro granda digo. Se konsideri, ke akvo ensonĝe povas roli kiel elemento de nia subkonscio, do ni eble konkludu, ke Pedras estas mondo kiun Bays levis ne el artefarita lago, nek el la historio, sed el siaj propraj sopiroj kaj revoj. Ĝi estas eta utopio aŭ paradizo, tamen utopio ĉarma, ĉar ne mankas en ĝi ankaŭ diabletoj.

Kvankam en la rakonto konatiĝas al ni pluraj personoj, precipe la Profeto, lia amikino Luiza kaj la mistera knabino Tereza/Milena, tamen ĝia vera protagonisto estas la urbeto Pedras mem. Tiu ĉi verko iĝas kvazaŭ evoluromano pri la kresko, adolesko kaj maturiĝo de urbeto!

La rakonta vervo de Bays estas admirinda. El lia plumo fluas la inko ŝajne senĝene, evento sekvas eventon, kaj la tuto iĝas mozaiko el facile legeblaj kaj atentokaptaj anekdotoj. En tiu fluo kaŝiĝas ankaŭ unu el la riskoj de ĉi tiu verko. La rakontanto ĉiam rapidas pluen, al nova okazaĵo, al plua anekdoto, dum la leganto iom frustriĝas pro amaso da fadenoj, kiujn oni ne rajtas sekvi ĝisfine. Mattos dorsflanke prave parolas pri multaj temoj, kiujn ĉi libro traktas. Por profundiĝi en ili, ĝi devus esti pluroble dika.

Alia problemeto estas la homoj, la rolantoj. La fizika medio – la urbeto Pedras kun siaj lignaj domoj unue senfarbaj, poste pli kaj pli belaj, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo – prezentiĝas tre vive, kun suka etoso. Sed en tiu bunta medio moviĝas kaj agas aro da rolantoj, kiuj fojfoje pli similas mekanikajn pupojn ol homojn el karno kaj sango. Bays apenaŭ sukcesas eniri en siajn rolulojn, ne atingas prezenti iliajn animojn. Bedaŭrinde, ĉar li komencas ankaŭ tiun flankon tre promesplene. La tri ĉefajn protagonistojn li tre bone enkondukas unu post la alia en la rakonton. Precipe la apero de la Profeto – unue iom eksterfokuse, poste pli kaj pli centre de la rakonto – estas lerta komenco, kaj tre bonas ankaŭ la sinsekva apero de la du virinoj. Sed – ho ve! – la grandajn atendojn de la leganto Bays ne sukcesas plenumi. Baldaŭ ni perdas tiun triopon el nia vido, kaj kiam ili reaperas, ni ne rajtas pli profunde ekkoni ilin, sed ili rolas ĉefe anekdote, samnivele kun aro da aliaj figuroj.

Ofte ripetata temo en la romano estas erotiko. Nu bone, ĝi ja estas grava ero de la homa vivo, kaj preskaŭ ĉiam ligiĝas al intensaj emocioj – amo, dezirego, ĵaluzo, – aŭ humiligo, soleco, venĝemo. En la reala vivo, tio estas. Ne en Pedras, bedaŭrinde. Laŭ la dan-norvega verkisto Aksel Sandemose nur murdon kaj koiton indas trakti literature. Laŭ mi tiuj du temoj tamen malsamas: dum la unuan mi preferas sperti surpaĝe de libro ol reale, pri la dua validas la malo. En Pedras la erotiko tro similas mekanikon. Mi ekscias, kion la homoj faras, sed mi ne povas senti kial. Krome, pluraj scenoj pli similas fantaziojn de adoleskulo ol la amorajn klopodojn de realaj homoj.

La rakonta tekniko en ĉi romano estas simpla kaj tradicia – ĉioscia anonima rakonta voĉo prezentas ĉion, inkluzive pensojn de pluraj romanfiguroj. Sed jen kaj jen interrompas ĝin alia voĉo, pli petola, eble pli proksima al Gersi Alfredo mem, kiu enŝovas komentojn, okulumas al la leganto, eĉ kritikas la rolantojn. Al multaj legantoj tiu rimedo eble efikos vivige, sed ĝi estas ankaŭ iomete riska. Imagu se en Puphejmo subite Ibsen mem aperus sursceneje, kritikante siajn rolulojn! Lia dramo rapide iĝus farso. En La Profeto el Pedras oni tamen akceptas tiun verkistan metodon, eble ĉar la stilo proksimas al buŝa rakonto.

Se mencii entute ion pri la lingvaĵo de La Profeto el Pedras, plej facile estus nomi ĝin normala. Kaj, kiel scias ĉiu leganto de Esperanta literaturo, tio estas favora prijuĝo malofte direbla! Per harfende miopa observo oni sendube trovus kelkajn lingvajn nekutimaĵojn, sed la vivoplena stilo forpelas ĉian emon je tia lupea legado.

En la unua romano de Bays do troviĝas materialo por pluraj pliaj verkoj, kaj mi esperas, ke li uzos tion aŭ alion por reaperi antaŭ la publiko. Se jes, mi dezirus al li pli da koncentriĝo – por pli profunde trakti siajn temojn ne nur tanĝe, pli da pacienco – por pli fidele sekvi siajn rolantojn kaj ne tro haste forlasi ilin, pli da kuraĝo eniĝi subhaŭte en siajn rolulojn – por ke ili vere ekvivu, kaj fine pli da fido je la legantoj kaj je sia rakonto – por lasi al ni mem prijuĝi kaj konkludi. Ĉar – kiel espereble konstatos multaj legantoj – vere ne mankas la rakonta talento!

Sten Johansson

 

Reen al:

La profeto el Pedras Gersi Alfredo Bays Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo